Parola tradicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KirgizaManashi“, tradicia rakontisto kiu parkere memoris la tutan Epopeo de Manas, en Karakol, Kirgizio.

Parola tradicio kaj parola popolscio estas kultura materialo kaj tradicio elsendita elbuŝe de unu generacio ĝis alia. [1] [2] La mesaĝoj aŭ atestaĵoj estas vorte elsenditaj en parolado aŭ kanto kaj povas preni la formon, ekzemple, de popolfabeloj, diraĵoj, baladoj, kantoj, aŭ ĉantoj. Laŭ tiu maniero, estas eble ke socio elsendu parolan historion, parolan literaturon, parolan juron kaj aliajn sciojn trans generacioj sen skribsistemo.

Pli mallarĝa difino de parola tradicio foje estas konvena. Sociologoj povas emfazi postulon ke la materialo estu tenita komune fare de grupo de homoj, tra pluraj generacioj, kaj eble distingos parolan tradicion de atestaĵo aŭ parola historio.[3] En ĝenerala signifo, "parola tradicio" rilatas al la transdonado de kultura materialo per voĉa eldiraĵo, kaj estis longe akceptita kiel esenca priskribilo de folkloro (kriterio jam ne rigide tenita fare de ĉiuj folkloristoj).[4] Laŭ akademia disciplino, ĝi estas kaj aro de studobjektoj kaj metodoj per kiuj ili estas studitaj[5] - la metodo povas esti nomita diverse "paroltradicia teorio", "parolformula teorio" kaj "teorio Parry-Lord" (laŭ du el ĝiaj fondintoj). La studo de parola tradicio estas aparta de la akademia disciplino de parola historio,[6] kiu estas la registrado de personaj memoroj kaj historioj de tiuj kiuj travivis historion laŭ epokoj aŭ okazaĵoj.[7] Ĝi ankaŭ estas aparta de la studo de paroleco, kiu povas esti difinita kiel penso kaj ĝia vorta esprimo en socioj kie la teknologioj de legopovo (precipe skribaĵo kaj presaĵo) estas nekonataj al la plej granda parto de la loĝantaro.[8]

La intergeneracia transdono de folkloro kaj mitologioj, same kiel skribaĵoj en antikva Hindio kaj diversaj hindaj religioj, estis laŭ buŝa tradicio, konservita ĝuste helpe de ampleksaj teknikoj de memorhelpilo. [9] La parola tradicio radikas en kristanismo kaj pruvoj pri tio troviĝas en multaj bibliaj deklaroj verkitaj de la apostolo Paŭlo, en kiuj li konfesis en "tradicioj, kiuj antaŭis kaj estis transdonitaj al li" parole. [10]

Informaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

Multaj ankoraŭ ekzistantaj rokartaĵoj bildigis antikvajn tertremojn, kaj vulkanajn erupciojn. Ili celis informi pri la danĝeroj en la ĉirkaŭaĵoj. Ilin akompanis raktontoj, praktikaj konsiloj. [11] Radiokarbona datado per masa spektrografio montris ke la ankoraŭ ekzistantaj artaĵoj en Afriko kaj en Eŭropo kreiĝis antaŭ pli ol 30000 jaroj. Sendube multaj estas perditaj.

La aborigenoj en Aŭstralio havis informajn rakontojn, kiuj emfazis memorindajn eventojn, rimarkitajn de la antaŭuloj: vulkanaj erupcioj, bolidaj faloj, ekstremaj ondegoj (cunamoj), longe daŭra senpluveco, kaj la dronado antaŭe sekajn landojn laŭ la marbordo.

Etnografoj sugestis la ideon ke la aborigenoj havis metodojn por instrui al junuloj kiel parkeri la parolan informon kaj transdoni ĝin al la posteuloj. Esence propraj mekanismoj certigis ke la informo transdonata estis kiel eble plej ĝusta kaj kompleta; mankoj aŭ eraroj en la enhavo povus esti fatalaj. Transgeneraciaj kontroloj certigis ke ĉiu generacio ricevis la rakontojn en la ĝusta formo. [12] La natura konservemo de la kulturo verŝajne ankaŭ ludis gravan rolon.

Ĉiu kulturo uzas la imagon por ekspliki, kiam mankas klarigo el fidinda fonto. Kvankam la celo estis ĉefe pragmata, por transdoni saĝon de antaŭuloj al pli junaj homoj, por ke ili travivu por eventuale transdoni la informon al siaj idoj, ĉiu generacio aldonis sian sperton, do post jarmiloj, rezultiĝis utila kvanto da tradicia saĝo. Por engaĝi la junulojn kaj por kuraĝigi ilin aprezi kaj memori la informon, oni ornamis ĝin. Troigo kaj mitigo estis kutimaj. Pro multaj observoj de tradicia rakontado en multaj kulturoj tra la mondo, ni scias kiel oni pli efikigis la rakonton per lerta prezentado. Tradiciaj rakontistoj imitis la agojn de la priparolataj karakteroj. Iam ili aktoris, klaŭnis, portis maskon, aŭ vestis sin en specialaj vestoj, por pliefikigi la mesaĝon. Frua arto, ekzemple rokpentrado, celis subteni la memoron.[13]

La smong-tradicio en la Insulo Simeulue en Indonesio havis tradicion, ke kiam la tero tremas, homoj devas tuj lasi ĉion kaj kuri al la montetoj, ĉar ondego (cunamo) probable venos el la maro sur la marbordon. Tiu averto savis sennombrajn vivojn dum la Tertremo en Hinda Oceano en 2004, kun ondoj 10 metrojn altaj. Dume multaj homoj mortis en najbaraj marbordoj kie neniu tia tradicio ekzistis. Poste internaciaj instancoj starigis cunamavertan sistemon, sed tiu bezonos almenaŭ 15 minutojn ekde la tertremo al la plej frua tempo kiam homoj en danĝeraj zonoj ricevos la unuan averton, sed tiam estos tro malfrue.[13]

Rakontoj pri postglacia marnivela altiĝo[redakti | redakti fonton]

Patrick Nunn[13] studis rakontojn, pri marnivela altiĝo, de 21 grupoj da aborigenoj, kiuj longatempe loĝis apud la marbordo de Aŭstralio. Dum ili havas diversajn formojn kaj detalojn, la rakontoj raportas same, ke la homoj vidis la marbordon kiam ĝi estis signife for de la nuna marbordo, kiam la nunaj apudmarbordaj insuloj estis parto de la ĉeflando, kaj kiam nunaj submaraj pejzaĝoj estis sekaj kaj okupataj de specifaj plantoj kaj bestoj. La rakontoj estis lokaj kaj menciis la geografion de la lokoj en kiuj ili estis kolektitaj, sed la originaj rakontantoj estis izolitaj de aliaj grupoj dum dekmiloj da jaroj.

Antaŭ 30 000 jaroj, okazis la lasta glaciepoko. Je tiu tempo, la marnivelo estis 120 metrojn sub la nuna nivelo kaj la klimato estis pli malvarma ol nun. La glacia maksimumo finiĝis antaŭ 18 000 jaroj; kaj poste, la marnivelo malrapide plialtiĝis. En Aŭstralio, ĝi atingis pli-malpli la nunan nivelon antaŭ 7000 jaroj. Do Nunn konkludis, ke oni sendepende inventis tiujn rakontojn, laŭ siaj observadoj, dum eble pluraj generacioj, pri la altiĝo de postglacia marnivelo ĉirkaŭ Aŭstralio. Sciante ke tia altiĝo ĉesis antaŭ ĉirkaŭ 7000 jaroj, li konkludis ke tiuj rakontoj devas esti daŭrintaj almenaŭ tiel longe, preskaŭ tute kiel parolaj tradicioj, transdonataj laŭ eksterordinara nivelo de ripeta fideleco, de unu generacio al alia - je eble pli ol 350 okazoj. La antikvaj rakontoj indikas ke la tiamaj aborigenoj konstruis kontraŭmarajn barilojn.

Ankaŭ en Bretonujo, Kimrujo, Kornvalo, Irlando, Orienta Anglio, kaj la insuloj inter Francujo kaj Britujo, oni havis parolajn tradiciojn pri marleviĝo. Nomitaj urboj apud la tiama marbordo, kiam ĝi troviĝis kelkajn kilometrojn maren de la nuna marbordo, estis minacataj de la maro tiom, ke la urbanoj konstruis barilojn provante malebligi la dronadon, sed eventuale la urbo subakviĝis, kaj iuj homoj droniĝis. Malsame ol en Aŭstralio, mara leviĝo daŭris ĝis la nuna epoko, do la rakontoj en Eŭropo eble estas multe pli novaj ol tiuj en Aŭstralio. En Barato, rakontoj el Dwarak, Ramasetu kaj Mahabalipuram donis similajn informojn, kaj tiuj rakontoj eble havas la saman aĝon kiel la aŭstraliaj rakontoj.

Fikciaj rakontoj[redakti | redakti fonton]

La rakonton Le Petit Chaperon Rouge (Ruĝkufulineto) publikigis en 1697 Charles Perrault. Li agnoskis ke liaj fontoj estis popolaj parolaj fabeloj rakontataj dum generacioj en Eŭropo. Sed kiom da generacioj?

Esploristojn longe fascinis la komunaĵoj evidentaj en la parolaj tradicioj de diversaj kulturoj. Laŭ la "historia-geografia" teorio, eblas klasifiki similajn rakontojn en "internaciajn tipojn" kaj spuri ilin al iliaj originaj pratipoj. Kontraŭuloj argumentas ke tradiciaj rakontoj estas esence fluidaj, kaj ke internaciaj tipoj estas artefaritaj konstruaĵoj. Jamshid Tehrani prenis 58 versiojn, kolektitajn el multaj mondpartoj, kaj konstruis filogenezajn arbojn por ili. Filogenezaj arboj estas origine ellaboritaj por konstrui evoluadajn rilatojn inter biologiaj specioj, kaj tiujn oni aplikis lastatempe al diversaj kulturaj fenomenoj. Tehrani studis la rakonton Ruĝkufulineto (AT333) kaj la rilatan fabelon Lupo kaj sep kapridoj (AT123). Ezopo skribis version de AT123 je ĉirkaŭ 400 AD. La rezultoj montris ke la du fabeloj estas apartaj tipoj; plejmultaj afrikaj versioj de la rakontoj devenas de AT123 dum plejmultaj orientaziaj versioj estas miksaĵoj de ambaŭ tipoj.[14][15] (Referencoj AT123 k.a. referas al fabelotipoj en la internacia datumbazo nomita Aarne Thompson Uther classification systems.)

Da Silva kaj Tehrani [16] aplikis statistikan-filogenetikan analizon al subaro da fabeloj en la internacia datumbazo de fabeloj en la diversaj hideŭropaj lingvoj. Ili trovis signifajn rilatojn inter la distribuo de iuj fabeloj kaj filogenetikaj, sed ne spacaj, parametroj inter populacioj konsekvecaj kun vertikala disvastiĝo de kulturo. Ili ankaŭ montris ke tiuj parolaj tradicioj verŝajne originis longe antaŭ la apero de skribaj rikordoj, kaj ili trovis pruvon ke unu fabelo ("La forĝisto kaj la diablo", ATU330), originis en la Bronzepoko. Tio signifas ke la plej aĝaj konataj fabeloj aĝas inter 2500 kaj 6000 jarojn.

Kiam estas la limo de memoro?[redakti | redakti fonton]

Kiam estas la limo de memoro, la tempopunkto preter kiu la homaro ne havas rektan rikordon? Nunn[13] taksis ke la limo estas inter 10000 kaj 20000 jaroj. Rakontoj pri la dronado marbordojn, el kvin lokoj en Aŭstralio ŝajne datas antaŭ pli ol 9000 jaroj, eble pli ol 13000 jaroj. El tiuj, la plej konvinkaj verŝajne estas tiuj el la regionoj Spencer Gulf (Aŭstralio) (antaŭ 9330 - 12400 jaroj) kaj Kanguru-Insulo (Kangaroo Island) (antaŭ 10000 - 10950 jaroj). Aliloke tiaj rakontoj, simile antikvaj, konserviĝis por Baie de Douarnenez en Francujo (antaŭ eble 8750 - 10650 jaroj) kaj Cardigan Bay en Kimrujo (antaŭ eble 9000 - 10250 jaroj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vansina, Jan: Oral Tradition as History, 1985, James Currey Publishers, ISBN 0-85255-007-3, ISBN 978-0-85255-007-6; ĉe paĝo 27 kaj 28, kie Vasina difinas parolan tradicion kiel "vortajn mesaĝojn kiuj estas raportitaj deklaroj de nuna generacio" kiuj "precizigas ke la mesaĝo devas esti parolaj deklaroj parolitaj, kantitaj aŭ diritaj per muzikaj instrumentoj"; "Devas ekzisti dissendo de vorto el parolo super almenaŭ unu generacio". Li substrekas ke "nia difino estas labordifino por la uzo de historiistoj. Sociologoj, lingvistoj aŭ akademiuloj de la vortaj artoj proponas sian propran, kiu en, ekz., sociologio, substrekas komunan scion. En lingvistiko, ecoj kiuj distingas la lingvon de komuna dialogo (lingvistoj), kaj en la vortaj artaj trajtoj de formo kaj enhavo kiuj difinas arton (folkloristoj). "
  2. Ki-Zerbo, Joseph: "Methodology and African Prehistory", 1990, UNESCO International Scientific Committee for the Drafting of a General History of Africa; James Currey Publishers, ISBN 0-85255-091-X , 9780852550915; vidu Ĉ. 7; "Oral tradition and its methodology" ĉe paĝoj 54-61; ĉe paĝo 54: "Parola tradicio povas esti difinita kiel atestaĵo elsendita parole de unu generacio ĝis alia. Ĝiaj specialaj karakterizaĵoj estas ke ĝi estas vorta kaj la maniero en kiu ĝi estas elsendita."
  3. Henige, David. "Oral, but Oral What? The Nomenclatures of Orality and Their Implications" Oral Tradition, 3/1-2 (1988): 229-38. p 232; Henige citas Jan Vansina (1985). Oral tradition as history. Madison, Wisconsin: University of Wisconsin Press
  4. Degh, Linda. American Folklore and the Mass Media. Bloomington: IUP, 1994, p. 31
  5. Dundes, Alan, "Editor's Introduction" al The Theory of Oral Composition, John Miles Foley. Bloomington, IUP, 1988, pp. ix-xii
  6. Henige, David. "Oral, but Oral What? The Nomenclatures of Orality and Their Implications" Oral Tradition, 3/1-2 (1988): 229-38. p 232; Henige cites Jan Vansina (1985). Oral tradition as history. Madison, Wisconsin: University of Wisconsin Press
  7. Oral History Arkivita la 20an de February, 2015 ĉe Wayback Machine
  8. Ong, Walter, S.J., Orality and Literacy: The Technologizing of the Word. London: Methuen, 1982 p 12
  9. Donald S. Lopez Jr. (1995). "Authority and Orality in the Mahāyāna". Numen (Brill Academic) 42: 21–47. JSTOR 3270278.; Quote: The early Buddhist texts are also generally believed to be of oral tradition, with the first Pali Canon written many centuries after the death of the Buddha.
  10. Mournet, Terence C., 1969-, Oral tradition and literary dependency : variability and stability in the synoptic tradition and Q, Tübingen: Mohr Siebeck, 2005
  11. p 113 en ĉapitro de Hough en kolekto pri Mito kaj Geologio, Picardi kaj Masse, 2007, citita de Patrick Nunn
  12. Nunn kaj Reid, 2016, Australian Geographer, p 40, citia de Nunn
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 Patrick Nunn, The Edge of Memory: Ancient stories, oral tradition and the post-glacial world, Bloombury Sigma, London, 2018
  14. Jamie Tehrani, (2013, PLOS One)
  15. https://www.researchgate.net/publication/258530863_The_Phylogeny_of_Little_Red_Riding_Hood
  16. https://royalsocietypublishing.org/doi/full/10.1098/rsos.150645, Comparative phylogenetic analyses uncover the ancient roots of Indo-European folktales, Sara Graça da Silva kaj Jamshid J. Tehrani, 2016