Tertremo en Hinda Oceano en 2004
Aspekto
| Tertremo en Hinda Oceano en 2004 | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Koordinatoj | 3° 17′ 42″ N, 95° 58′ 55″ O (mapo)3.29595.982Koordinatoj: 3° 17′ 42″ N, 95° 58′ 55″ O (mapo) | ||||


Tertremo en Hinda Oceano en 2004 estis naturkatastrofo, kiu estis kaŭzita de submara tertremo okazinta en la Hinda Oceano la 26-an de decembro 2004, 00:58:50 UTC. Plurajn cunamojn okazigis la tertremo. Pli ol 280.000 homoj pereis.
La maksimuma forto estis 9,0 laŭ la Momant-magnituda skalo; la tertremo tiel estis inter la kvin plej fortaj iam registritaj. Ĝia surcentro estis antaŭ la okcidenta bordo de la norda fino de Sumatro ĉe la koordinatoj 3,298° N / 95,779° E. Centroj de postaj, malpli fortaj tremoj estis pli norde.
Internacia helpo
[redakti | redakti fonton]Tabelo de la donoj laŭ la Unuiĝintaj Nacioj
| Landoj | Publika helpo (milionoj $) |
Privata helpo (milionoj $) |
Totalo (milionoj $) |
|---|---|---|---|
| Germanio | 521 | 652 | 1 170 |
| Aŭstrio | 760 | 118 | 878 |
| Usono | 350 | 350 | 700 |
| Eŭropa Unio | 617 | - | 617 |
| Francio | 456 | 136 | 592 |
| Japanio | 500 | - | 500 |
| Kanado | 348,5 | 123 | 471,5 |
| Nederlando | 305 | 159 | 464 |
| Unuiĝinta Reĝlando | 141 | 183 | 324 |
| Norvegio | 175 | 68 | 243 |
| Italio | 141 | 56 | 197 |
| Svedio | 94,5 | 77 | 171,5 |
| Hispanio | 78 | 87 | 165 |
| Tajlando | 134 | - | 134 |
| Sauda Arabio | 30 | 82 | 112 |
| Kuvajto | 100 | 8 | 108 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- https://archive.is/20120523225957/www.channelnewsasia.com/killerwaves
- http://www.reliefweb.int/w/rwb.nsf/UNID/D39A0A882D6A7E9985256F82006A1158?OpenDocument Arkivigite je 2008-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.cnn.com/2004/WORLD/asiapcf/12/29/asia.quake/index.html
- http://www.capetimes.co.za/index.php?fSectionId=271&fArticleId=2357542






