Saltu al enhavo

Glaciepoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri malvarmaj epokoj dum la tuta terhistorio. Por longa malvarmiĝo dum la lastaj ca 34'000'000 jaroj, "Late Cenozoic Ice Age", "Antarctic Glaciation" rigardu la paĝon Malfrukenozoika glaciepoko.
Glaciepoko
climate era
vdr

Glaciepoko estas ĉiu periodo de la terhistorio, kiun karakterizas la glaciiĝo de ambaŭ polusoj. Laŭ tiu ĉi difino, ni vivas ekde ĉirkaŭ 2,6 ĝis 2,7 milionoj da jaroj en glaciepoko. Ekde tiu tempo, antaŭ ĉio ekde 1 milionoj da jaroj, la klimato de la Tero montras relative abruptajn ŝanĝiĝojn, tio estas malvarm-epokon (glaciiĝon) kaj varmepokon (interglaciiĝon). Science oni nomas glaciepoko nur la malvarm-epokojn (glaciiĝan epokon (glaciepokon)).

Pli ĝenerale, se oni parolas pri glaciepoko, oni pensas pri tiu periodo, kiam glacio kovris nordan Amerikon kaj Eŭropon. Tiusence, la glaciepoko finiĝis antaŭ ĉirkaŭ 10.000 jaroj.

glaciepokoj ekde estiĝo de la Tero, inkluzive la plej brutalaj nomitaj "Neĝbula Tero"

Kaŭzoj de malvarm- kaj varmepokoj

[redakti | redakti fonton]
La plej granda disvastiĝo de glacio ĉirkaŭ la norda poluso dum la "plejstoceno"-epoko
"Kiel la lasta glaciepoko komenciĝis" - video de la jutuba kanalo

La esploro pri la kaŭzoj estas ankoraŭ hodiaŭ granda defio por klimatologio pri praepokoj. James Croll kaj Milutin Milaković plulaboris la ideojn de la franco Joseph Alphonse Adhémar, laŭ kiu modifoj de la geometrio de la terrotacio respondecis pri revenintaj malvarmepokoj.

Geometrio de terrotacio

[redakti | redakti fonton]

La modifon de la geometrio de la terrotacio kaŭzas gravitofortoj de la sistemoj suno, tero kaj luno; ili modifas la elipsan formon de la rotacivojo de la tero ĉirkaŭ la suno dum periodo de ĉirkaŭ 100 mil jaroj, la inklinon de la terakso je la ĉirkaŭvojo dum periodo de ĉirkaŭ 40 000 jaroj, dum tio la ekvinokso sur la elipsa ĉirkaŭvojo retroviĝas post ĉirkaŭ 20 000 jaroj en la sama loko de la elipso. Tiuj "Milanković-cikloj" modifas la dividon de la sunenergio sur la teron.

Milanković klarigis en 1941 la hipotezon, ke malvarmepoko okazas ĉiam, kiam la someraj sunradiadoj minimumiĝas en la norda hemisfero. Laŭ la germana meteorologo Wladimir Peter Köppen malvarmaj someroj pli gravas ol malvarmegaj vintroj por glacikreskado.

Nuntempe oni kritikas pli kaj pli la teorion de Milanković. Ekde la fino de la 1990aj jaroj oni konsideras la rolon de la ekvatoraj regionoj kaj de la suda hemisfero pli grava. Ankaŭ la kombino de la atmosfero konsiderendas.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]