Terhistorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La terhistorio estas branĉo de la naturhistorio, kiu koncernas la Teron.

Al ĝi apartenas diversaj esplorkampoj:

La senvivan naturon pritraktas geologio kaj ties subsciencoj. La devenon kaj evoluon de nia planedo kiel tutaĵo ene de ĝia kosma ĉirkaŭaĵo esploras la kosmologio kaj planedologio.

La evoluon de la teraj flaŭro kaj faŭno studas Paleozoologio kaj Paleobotaniko, kiuj konservas iliajn restaĵojn pere de paleontologio.

Kiel la sciencistoj disdividas la historion de Tero montras geologia temposkemo.

Enkonduko[redakti | redakti fonton]

Ĉio naskiĝas, evoluas kaj mortas en la universo, de la herboj kaj mikroorganismoj ĝis grandegaj astroj. Estis tempo, kiam la Tero ankoraŭ ne ekzistis. Ĝi kreiĝis kun la suno kaj la sunsistemo. Tio devis okazi antaŭ 5 miliardoj da jaroj. Sed la Tera surfaco troviĝas en kontinua evoluprocezo. Sciencistoj supozas, ke la plej malnovaj montoj sur la tersurfaco aperis antaŭ ĉirkaŭ 4,500 milionoj da jaroj. Surbaze de tio ili datas la ekeston de Tero je antaŭ 4,6 miliardoj da jaroj.

Ĝi kreiĝis de kosmaj gasoj kaj polvoj. Pro la centra gravito granda duonlikva inkandeska maso iĝis sferoforma. Dum tempodaŭro tiu ĉi pilko malvarmiĝis kaj ĝia surfaco kovriĝis per solida ŝelo.

La nuntempa Tero tre diferencas de la origina. En nia planedo okazadis eventoj, kiuj ŝanĝadis ĝin. Estas konate, ke komence ekzistis nur sola kontinento - Pangeo. Dum tempo ŝanĝiĝis la konturoj de la tera kaj la akva partoj. Tie, kie estis akvo, fariĝis tero aŭ apartaj kontinentoj, kaj kie estis tero, fariĝis oceanoj kaj maroj.

Pro la poioma malvarmiĝo, la tero kovriĝis per densaj vaporaj kaj gasaj nuboj. La sekva malaltiĝo de la temperaturo kaŭzis ekeston de akvo el vaporo. Komenciĝis senĉesaj pluvegoj, kio daŭris 100 mil jarojn. Malaltaj lokoj inter montoj - gigantaj truoj kaj malaltaĵoj pleniĝis per akvo. Tiel aperis oceanoj kaj maroj. Ĉio ĉi okazis antaŭ 3,800 milionoj da jaroj.

Sciencistoj kiuj datas la fazojn de la Ter-evoluo, disigas ĝian vivodaŭron je eraoj. Ĉi tiuj eraoj estas disigitaj je epokoj, kiuj estas siavice disigitaj je periodoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.