Mezozoiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Terhistorio/geologio> geologia temposkemo > Mezozoiko


Mezozoiko estas la dua erao post la Antaŭkambrio, dum kiu formiĝis la triasa, ĵurasia kaj kretacea formacioj. Oni supozas, ke tiam (antaŭ proksimume 225 - 65 milionoj da jaroj), el unu-nura superkontinento nomita Pangeo komencis formiĝi la sep nunaj kontinentoj. La ŝtonaĵformacioj de Mezozoiko ankaŭ atestas la kreskon de rampuloj, interalie la grandaj dinosaŭroj. Tio okazis dum Frua Kretaceo, kiu komenciĝis antaŭ 195 milionoj da jaroj kaj daŭris 60 milionojn da jaroj. Populara nomo: Aĝo de Rampuloj.


Epoko Daŭro1 Periodo Karakterizo
Kretaceo
65
Frua Kretaceo Pli da dinosaŭroj; pli da birdoj; inter krudaĵoj gravas kreto, nafto, fero.
Ĵurasio
35
Liaso, la
Frua Ĵurasio,
Dogero
(aŭ Meza Ĵurasio)
Malmo (aŭ
Malfrua Ĵurasio)
Mamuloj estas nemultaj kaj primitivaj. Aperis fiŝoj. El krudaĵoj plej gravaj estas: nafto kaj gaso, fero kaj fosforitoj.
Triaso
35
Buntsandstein (Frua)
Muŝelkalko (Meza)
Keŭpro (Malfrua)
Refreŝigo de mara kaj surtera faŭno. Fruaj rampuloj kiuj similis al lacertoj (dinosaŭroj). Aperis unuaj mamuloj.

1 En milionoj da jaroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]