Permio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Permio estas terhistoria epoko post la Karbonio ekde 299 ĝis 251 milionoj da jaroj, komenco de Triaso. Dum la permio aperis mamulsimilaj reptilioj, abundis fuzulinoj (Glosoptero-flaŭro) kaj malaperis trilobitoj kaj multe da aliaj vivuloj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Verŝajna aspekto de la Tero je la fino de Permio
Detalo pri Paleotetiso kaj ĉirkaŭaĵoj je la komenco de Permio

Je la komenco de Permio la Tero ankoraŭ enhavis nur unu grandan kontinenton, Pangeon, ĉirkaŭatan de la granda oceano Pantalaso. Tamen, jam antaŭ Permio ekestis kelkaj grandaj insuloj kaj duoninsuloj, kiuj apartigis de Pantalaso novan oceanon, pli malgrandan, Paleotetison (fruan Tetison).

Dum Permio tre longa ĉeno de insuloj (Cimmeria) disiĝis de la suda marbordo de Paleotetiso (t.e. de Gondvano) kaj moviĝis norden, tiel kreante novan malgrandan oceanon inter si kaj la resto de Gondvano. Tiu oceano nomiĝas Nova Tetiso aŭ simple Tetiso. Je la fino de Permio la nova oceano estis ankoraŭ pli malgranda ol la malnova, sed ĝi daŭre pligrandiĝis kaj je la fino de la posta epoko, Triaso, Paleotetiso malaperis kaj restis nur Tetiso (la nova).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Selwyn Rock estas rokaro en Aŭstralio, apud Adelajdo, kie videblas strioj kaj pluaj signoj de la glacia epoko okazinta en Permio

En la unua parto de Permio la klimato estis frosta. Signoj de glaciigo estas videblaj en pluraj rokoj, precipe en Gondvano. En la regionoj tropikaj tamen estis grandaj arbaroj kaj marĉoj.

En la dua parto de tiu epoko la klimato iĝis pli varma kaj la glacio plejparte fandiĝis. En la ena parto de Pangeo la vetero estis tre seka kaj estis ankaŭ dezertoj.

Plantoj[redakti | redakti fonton]

La filikoj de la genro Glossopteris kreskis en ĉiuj landoj kiuj estis en la suda parto de la mondo dum Permio

Permia flaŭro ege dependis de la klimato kaj ĝiaj ŝanĝoj. En la norda parto de la mondo kreskis ankoraŭ arbaj likopodioj kaj aliaj plantoj oftaj dum la Karbonio, sed ili iĝis iom post iom malpli oftaj. La koniferoj, jam aperintaj dum Karbonio, disvastiĝis en grandaj regionoj kaj diversiĝis; preskaŭ ĉiuj la familioj ekzistantaj nuntempe formiĝis en tiu epoko.

En la suda parto de la mondo kreskis multe da grandaj filikoj (ankaŭ arbaj) de la genro Glossopteris, kiu verŝajne pli bone suferis la malvarmon.

Animaloj[redakti | redakti fonton]

Vertebruloj[redakti | redakti fonton]

Je la komenco de Permio estis jam du gravaj grupoj de teraj vertebruloj: Amfibioj kaj Reptilioj. Reptilioj enhavis du grandajn grupojn, la Anapsidojn (el kiuj restas hodiaŭ nur la testudoj) kaj la Diapsidojn. Mallonge antaŭ la komenco de Permio ekaperis ankaŭ tria grupo, la Sinapsidoj, kiu multe grandiĝis dum tiu epoko; el ĝi evoluis la Mamuloj (post la fino de Permio).


Artropodoj[redakti | redakti fonton]

Permio estis tre grava por insektoj, kiuj jam aperis dum Karbio (kelkaj eĉ pri frue), sed ege evoluis kaj disigis dum Permio.

En tiu epoko nur insektoj kapablis flugi: ĉefe libeloj, sed ankaŭ efemeroj, plekopteroj, praaj koleopteroj ktp. Libeloj jam havis praspecioj en la Karbio; en la Permio ili evoluis en verajn libelojn, ofte multe pli grandajn ol la nuntempaj. La unuaj specioj similaj al koleopteroj ekaperis en la Permio.

Mankis tamen ankoraŭ multaj gravaj grupoj de insektoj, ekzemple papilioj, vespoj, formikoj, muŝoj ktp.




Ceteraj animaloj[redakti | redakti fonton]