Adelajdo
Adelajdo | ||
angle: Adelaide | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: Adelaide | ||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Federacia ŝtato | Suda Aŭstralio | |
Oceano | Suda oceano | |
Situo | Adelajdo | |
- koordinatoj | 34° 55′ 44″ S 138° 36′ 4″ O / 34.92889 °S, 138.60111 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | 43 | |
Plej malalta punkto | 0 | |
Areo | 1 826,9 km² (182 690 ha) | |
Loĝantaro | 1 203 873 (2010) | |
Denseco | 658,97 loĝ./km² | |
Estiĝo | 1836 | |
Horzono | ACST (UTC+9:30) | |
- somera tempo | ACST (UTC+10:30) | |
Poŝtkodo | ||
![]() | ||
Retpaĝo: www.adelaidecitycouncil.com | ||
![]() |
Adelajdo (angle: Adelaide) estas milionurbo, la ĉefurbo de la Aŭstralia ŝtato de Suda Aŭstralio. Ĝi estas la 5-a plej granda urbo en Aŭstralio kaj marborda urbo. La Ganoj (angle: Kaurna), grupo de Indiĝenaj aŭstralianoj, loĝis en la areo kaj nomis ĝin "Tarntanya". En 1836, la brito William Light fondis la urbon apud la rivero Torrens. Li nomis Adelajdon laŭ la germandevena brita reĝino Adelajdo. nomita laŭ la germandevena brita reĝino Adelajdo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Adelajdo troviĝas sur ebenaĵo inter golfo kaj montoj. Melburno troviĝas 729, Sidnejo 1191, Kanbero 1408 km-oj.
Historio[redakti | redakti fonton]
Adelajdo fondiĝis en 1836, sed pli frue kelkcent da indiĝenoj vivis tie. Baldaŭe akvorezervujoj konstruiĝis por agrikulturo kaj bestobredado. Ekde 1867 la stratoj estis lumigitaj de gaso. En 1874 universitato (la sekva en 1966) fondiĝis. Ekde 1909 la loĝantaro ricevas kurenton. En 1989 fabriko por ŝipopruduktaĵoj fondiĝis.
Klimato[redakti | redakti fonton]
Adelajdo havas mediteranean klimaton. La somero estas varma, tiam ne pluvas multe. Jare pluvas 542 mm, precipe inter junio-aŭgusto. Tre malofte frostas aŭ neĝas.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
La internacia flughaveno estas tre proksime (vidu artikolon Emu Airways). La urbo havas bonajn kontaktojn laŭ aŭtovojoj kaj fervojoj. En Adelajdo aŭtobusoj, tramoj kaj ankaŭ fervojo liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- urbodomo
- katedralo de Sankta Petro
- arta galerio
- muzeo pri suda Aŭstralio
- botanika ĝardeno
- Universitato de Adelajdo
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Adelajdo mortis:
- hungara-aŭstralia matematikisto György Szekeres
- hungara entomologo József Szent-Ivány
- hungara meteologiisto Géza Tóth.
Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]
Christchurch, Nov-Zelando (1971)
George Town, Malajzio (1973)
Austin, Usono (1982)
Himeĵi, Japanio (1982)
Ensenada, Meksiko (1996)
Ferrol, Hispanio (2010)
Mexicali, Meksiko
Malmö, Svedio
Kongresoj[redakti | redakti fonton]
Adelajdo estis la loko de la 82a UK 1997.