György Szekeres
György Szekeres | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Szekeres György |
Naskiĝo | 29-an de majo 1911 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de aŭgusto 2005 (94-jaraĝa) en Adelajdo |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario Aŭstralio ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto - kemia inĝenierarto (–1933) Universitato de Nova Sud-Kimrio - profesoro (–1963) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Eszter Szekeres ![]() |
Infano | Peter Szekeres (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto ![]() |
Verkoj | teoremo de Erdős-Szekeres koordinataro de Kruskal-Szekeres Szekeres snark |
György Szekeres [djordj sekereŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szekeres György (ekster Hungario George Szekeres) estis hungara-aŭstralia matematikisto, kemiisto, profesoro, honora membro de Hungara Scienca Akademio (1986), membro de Aŭstrala Scienca Akademio (1963). Lia edzino estis Eszter Szekeres. György Szekeres [1] naskiĝis la 29-an de majo 1911 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de aŭgusto 2005 en Adelaide.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Szekeres devenis el juda familio. Li frekventis gimnazion kaj teknikuniversitaton en Budapeŝto. Post la diplomo inter 1933-1939 li laboris en uzino pri ledoj en Simontornya. En 1937 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. Pro la nazioj ili migris al Ŝanhajo. En Ĉinio li laboris kiel kemiisto en uzino, baldaŭe ili translokiĝis en usonan aerforton en Ĉinio. Inter 1948-1963 György Szekeres instruis matematikon en universitato de Adelaide, poste li iĝis katedrestro. Spite tion li translokiĝis al Sidnejo, kie li instruis en la universitato ĝis la pensiuliĝo en 1975. Krom la sciencoj li estis ankaŭ violonisto. Li okupiĝis precipe pri grafeteorio kaj kombinatoriko. Li ricevis aŭstralian memormedalon en 2001, en la sekva jaro li iĝis Aŭstralia Kavaliro.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- En 2001 oni fondis "George Szekeres Medal"