Historio de la mondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Monda populacio el 10,000 a.K. al 2,000 p.K. La vertikala (populacio) skalo estas logaritma.

La esprimo monda historio ofte rilatas al la historio de la homaro, komenciĝante ĉe la Paleolitika Epoko. Aparta de la historio de la terglobo (kiu inkludas fruan geologian historion kaj prahomajn biologiajn epokojn), la monda historio konsistas el la studo de arkeologiaj kaj skribaj registroj, de antikvaj tempoj. Malnovega registrita historio komenciĝas ĉe la invento de skribo.[1][2] Tamen, la radikoj de civilizo atingas reen al la periodo antaŭa al la invento de skribo. Prahistorio komenciĝas en la Paleolitika Epoko, aŭ "Komenca Ŝtonepoko", kiu estas sekvita de la Neolitika Epoko, aŭ "Nova Ŝtonepoko", kaj la Agrikultura Revolucio (inter 8000 kaj 5000 a.K.) en la Fekunda Duonluno. La Agrikultura Revolucio markis ŝanĝon en homa historio, kiam homoj komencis la sistemajn agrikulturon de plantoj kaj bredadon de bestoj.[3][4][5] Agrikulturo avancis, kaj la plej multaj homoj transiris de nomada ĝis definitiva vivstilo kiel farmistoj en permanentaj setlejoj. Nomadismo daŭris en kelkaj lokoj, precipe en izolitaj regionoj kun malmultaj hejmeblaj plantospecioj;[6] sed la relativa sekureco kaj pliigita produktiveco disponigita fare de farmopermesitaj homaj komunumoj por disetendiĝi en ĉiam pli kaj pli grandajn unuojn, kreskiĝis per progresoj en transportado.

Ĉar terkultivado formiĝis, grenagrikulturo iĝis pli sofistika kaj instigis dividadon de laboro por stoki manĝaĵon inter kreskosezonoj. Labordivido tiam kaŭzis la ascendon de komforta supera klaso kaj la evoluo de grandurboj. La kreskanta komplekseco de homaj socioj necesigis sistemojn de skribo kaj kontado.[7] Multaj grandurboj formiĝis sur la bordoj de lagoj kaj riveroj; tiom frua kiom ĉe 3000 a.K. kelkaj el la unuaj elstaraj, bone evoluintaj setejoj ekestis en Mezopotamio,[8] sur la bordoj de la Rivero Nilo de Egiptujo,[9][10][11] kaj en la Indusa valo.[12][13][14] Similaj civilizoj verŝajne formiĝis laŭ gravaj riveroj en Ĉinio, sed arkeologia indico por ampleksa urba konstruo ekzistas malpli klare.

La historio de la Malnova Mondo (precipe Eŭropo kaj Mediteranea Maro) estas ofte dividita en antikvan epokon (aŭ "Antikvon"), ĝis 476 p.K.; la Postklasika Epoko (aŭ "Mezaĝoj"[15][16]), de la 5-a al 15-a jarcentoj, inkluzive de la Islama Ora Epoko (ĉ. 750 p.K. - ĉ. 1258 p.K.) kaj la frua eŭropa Renesanco (komenciĝanta ĉirkaŭ 1300 p.K.);[17][18] la Frua Moderna periodo,[19] de la 15-a jarcento ĝis la fino de la 18-a, inkluzive de la Klerismo; kaj la komenco de la Moderna periodo, de la Industria revolucio ĝis la nuno, inkluzive de Nuntempa historio. La praa Proksima Oriento,[20][21][22] antikva Grekio, kaj malnova Romo figuras elstare en la periodo de Antikveco. En la historio de Okcidenta Eŭropo, la falo en 476 p.K. de Romulus Augustulus, per kelkaj finkalkuloj la lasta okcidenta romia imperiestro, estas ofte prenita kiel signalado de la fino de Antikveco kaj la komenco de la Mezepoko. Kompare, Orienta Eŭropo vidis transiron de la Romia Imperio ĝis la Orientromia imperio, kiu ne malkreskis ĝis multe pli poste. En la mezo de la 15-a jarcento, la invento de Johannes Gutenberg de moderna presado,[23] utiliganta moveblajn tipojn, revoluciigis komunikadon, helpante fini la Mezepokon kaj eniri en la Scienca Revolucio.[24] Ekde la 18-a jarcento, la amasiĝo de scio kaj teknologio, precipe en Eŭropo, atingis sojlan mason kiu alportis proksimume la Industrian revolucion.[25]

Ekster la Malnova Mondo, inkluzive de antikva Ĉinio[26] kaj antikva Hindio, historiaj templinioj disvolviĝis alimaniere. Ekde la 18-a jarcento, aliflanke, pro ampleksa internacia komerco kaj koloniigo, la historioj de la plej multaj civilizoj fariĝis altagrade interplektitaj (vidu Tutmondiĝon). En la lasta kvaron-jarmilo, la indico de kresko de populacio, scio, teknologio, komerco, armildetruemo kaj media degenero multe akcelis, kreante ŝancojn kaj danĝerojn kiuj nun alfrontas la homajn komunumojn de la planedo.[27][28]

Enhavo

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Prahistorio.

La prahistorio estas la tempo inter la apero de la homoj kaj la invento de la skribo. Do tio estas la tempo de la homa historio, kiun oni nur konas per la arkeologio.

Praŝtonepoko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Praŝtonepoko.

La plej malnova ĉi-tempe konata homa osto estas la kranio de tielnomata Tumaj, aŭ Sahelanthropus tchadensis (prononco de “tchadensis”: ĉaDENsis). Tiun oston oni trovis en Toros-Menela, en Ĉado. La verŝajna dato estas ĉirkaŭe 7 milionojn da jaroj antaŭ ĉi-tempe. Tiu homo vivis nelonge post la disiĝo de la estontaj homoj kaj de la estontaj ĉimpanzoj.

La plej malnovajn ĉi-tempe konatajn ilojn oni trovis, kune de nekompleta kranio de Australopithecus garhi (prononco de « australopithecus » : aŭstralopithekus), en Buri Hata, en Etiopujo. La aĝo estas ĉirkaŭe 2 500 000 jaroj. Tiuj iloj estas simple glataj ŝtonetoj unu- (ĉoperoj) aŭ du- (ĉoperaj iloj) foje frapitaj per alia ŝtoneto.

La plej malnova speco de la genro Homo estis Homo habilis. Tiu homo vivis ekde ĉirkaŭe 2 400 000 jarojn antaŭ ĉi-tempe, ĝis ĉirkaŭe 1 440 000 jarojn antaŭ ĉi-tempe.

La sekva speco estis Homo erectus (pronunco de « erectus » : eREKtus). Tiu speco aperis ĉirkaŭ 2 milionoj da jaroj antaŭ ĉi-tempe. Ĉirkaŭ 1 760 000 jaroj antaŭ ĉi-tempe, tiu homo inventis la pugnokojnon, ŝtonon multfoje frapitan sur ambaŭ flankoj. Jam de tiu speco anoj vivis en Eŭropo, en Azio kaj en insuloj de la Pacifika Oceano. Homo erectus ankaŭ inventis la metodon por estigi fajron. La dato de la plej malnovaj sendubaj restoj de homa fajro estas ĉirkaŭe 400 000 jaroj antaŭ ĉi-tempe. Oni ne scias, kiam ekzakte Homo erectus malaperis – eble ĉirkaŭe 100 000 jarojn antaŭ ĉi-tempe.

Homo sapiens, nia speco, aperis ĉirkaŭ 200 000 jaroj antaŭ ĉi-tempe en Afriko. Ioman tempon poste, la speco vivis en ĉiuj kontinentoj krom Antarktiko, eĉ en Ameriko almenaŭ ekde 14 000 jaroj antaŭ ĉi-tempe.[29]

Novŝtonepoko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Novŝtonepoko kaj Agrikultura Revolucio.

Dum la ĉioma Praŝtonepoko, la homoj estis nomadoj. Sed ekde ĉirkaŭe 12 500 a. K. vivis la Natufanoj en la unuaj daŭraj vilaĝoj, en la ĉi-tempaj Israelo, Jordanio kaj Sirio. Tiuj ne estis komplete malnomadaj, sed tiuj havis domojn kien tiuj almenaŭe ofte revenis. Tiuj manĝis la plantojn nature ekzistantajn proksime de siaj domoj, kaj la viandon de animaloj vivantaj proksime de siaj nedaŭraj loĝkampoj. Por rikolti la plantojn, tiuj uzis la unuajn (ankoraŭ ŝtonajn) falĉiletojn. La Natufa kulturo finiĝis ĉirkaŭ 10 000 jaroj a. K.

Ĉirkaŭ 9500 a. K., homoj en Mezopotamio ekprovis kultivi grenon. Sed tiuj vere povis tion nure ekde ĉirkaŭe 8500 a. K. En Ĉinujo, oni sendepende inventis la kulturadon ĉirkaŭ 8000 a. K. kaj en la Andoj ĉirkaŭ 7000 a. K.

Poste venis la aldomigo de la unuaj bestoj : ĉirkaŭ 8000 a. K. en Ĉin-lando, ĉirkaŭ 7000 a. K. en Mezopotamio kaj ĉirkaŭe en 4000 a. K. en Ameriko.

Aliaj novaĵoj de la Novŝtonepoko estas la argil-uzo, la irigaciiloj, kaj la tukfarado.

La unuajn restojn de brulinta argilo oni trovis en Ĉinujo (dato: ĉirkaŭe 18 000 a. K.). Poste oni uzis tion en Japanujo (17 000 – 15 000 a. K.), proksime de la Nigero (ekde ĉirkaŭe 9500 a. K.), kaj en Mezopotamio (ekde ĉirkaŭe 8800 a. K.).

La plej malnovajn ĉi-tempe konatajn putojn oni trovis en Kipro (dato: inter 8400 kaj 7500 a. K.). La plej malnovajn ĉi-tempe konatajn verajn irigaciilojn oni trovis en la Zagros-montaro (dato: ĉirkaŭe 6000 a. K.).

La plej malnovajn ĉi-tempe konatajn tukojn oni trovis en Mezopotamio kaj en la ĉi-tempa Turkujo (dato: 7a jarmilo a. K.).[29]

Registrita historio ĝis 1492 en Afriko, Azio kaj Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de hieroglifoj: piramida teksto de la piramido de Teti
Unu el la plej malnovaj ekzemploj de Mezopotamia skribo: la tabuleto de Kiŝ

La hieroglifoj en Egiptujo kaj alia bilda skribo (antaŭformo de la estonta kojnoskribo) en Mezopotamio ĉe la Sumeranoj aperis ĉirkaŭe samatempe, inter 3400 kaj 3000 a. K. Tio estas la eko de registrita historio, kie oni ĝenerale povas citi precizajn datojn.

Krom la Egiptujan, la Afrikan Historion oni malbone konas.

Antikva historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Antikvo.

Ĝis la apero de la Harapo-kulturo (ĉirkaŭe 2500 a. K.)[redakti | redakti fonton]

La Sumera kulturo ĝis 2500 a. K.[redakti | redakti fonton]
Early Dynastic-eo.svg
Modelo de tipika Sumera zigurato
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Sumero kaj Frua Dinastia Periodo (Mezopotamio).

La Sumeranoj vivis en la suda Mezopotamio. Komence ĉiu urbo estis sendependa ŝtato, kiun regis urba reĝo nomata “granda viro” (“Lugal”). La urbestro ankaŭ estis templestro. Tiujn diojn oni adoris: Enlil, Anu-on, Enki-on, Utu-on (sunan malinan dion), Nana-on (lunan malinan dion) kaj Inanon (amoran inan dion).

Ekde ĉirkaŭe 2800 a. K. malrapide venis Sumeren Semidoj.

Ĉirkaŭ 2800 a. K., Mesilim de Kiŝ iĝis la unua ĉiomasumera estro, sed la religia centro ekestis Nipur. Do la politika kaj la religia povoj malsamiĝis. Ekde tiu tempo (2800 – 2500 a. K.) oni konstruis la konatajn ziguratojn, pluretaĝajn templojn.[30]

La Frua Dinastia Periodo kaj la Tinita Tempo en Egiptujo[redakti | redakti fonton]
Egiptujo dum la Frua Dinastia Periodo. (Germane: Unterägypten = Malsupra Egiptujo, Oberägypten = Supra Egiptujo, Erste Siedlungsgebiete = unuaj setlado-regionoj.)
La Paletro de Narmer, enhavanta malnovan ekzemplon de hieroglifoj
Mastabo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Frua Dinastia Periodo de Egiptujo kaj Tinita tempo.

En Egiptujo, pli ekzakte en la Nila valo, aperis unu el la plej malnovaj kulturoj, pro la fekundeco de la Nilo: la Helena historiisto Herodoto nomis Egiptujon la "donaco fare de la rivero".[31] La (fekundan) valon oni nomis la "nigra lando", la (malfekundan) ĉirkaŭan dezerton la "ruĝa lando".

Antaŭhistoriaj kulturoj en Egiptujo estis la Badari-kulturo, la Merimde-kulturo kaj la Negade-kulturo.

Ĉirkaŭe en 3000 a. K. estiĝis supregiptuja kaj malsupregipta regnoj. Ĉirkaŭe en 2850 tiojn kunigis Narmer (aŭ Hor-AhaMenes), kaj oni estigis la novan ĉefurbon Memfison (“Blankan Muron”).

Dum la sekva epoko (Tinita tempo, ĝis 2650 a. K.), la nova ŝtato izolis sin kontraŭ eksteraj popoloj kaj influoj. La reĝoj kontraŭmilitis la Beduinojn de la Sinaja duoninsulo kaj tiel ekhavis la tieajn kupro-minojn. Tiuj organizis vojaĝojn en Biblon por la tiea cedro-ligno, kaj ekspediciojn en Nubion. Oni konstruis egajn reĝajn tombojn nomatajn mastaboj.[30]

La tempo de la Harapo-kuturo (ĉirkaŭe 2500 – 1800 a. K.)[redakti | redakti fonton]

2500 a. K. estas la ĉirkaŭa dato de la apero de la Harapo-kulturo kaj de la eko de bronz-uzado en Mezopotamio.

La Harapo-kulturo[redakti | redakti fonton]
La lokoj de la Harapo-kulturo, ruĝe
Ekzemplo de la skribo de la Harapa-kulturo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Harapo-kulturo.

Ekde ĉirkaŭe 3000 a. K. aperintis Novŝtonepokaj kulturoj en la Indusa valo. Ekzemploj estas la Amri-kulturo, la Nal-kulturo, la Kveta-kulturo, la Kulli-kulturo kaj la Nundara-kulturo.

La Harapo-kulturo aperis en la Indusa valo ĉirkaŭe en 2500 a. K.[30]

Verŝajne la plej grava (aŭ almenaŭ la plej konata) eco de tiu kulturo estas la ĝia skribo. Sed ĉi-tempe oni ne scipovas legi tiun skribon ; oni eĉ ne scias, por kiu lingvo oni uzis tion.[32]

La urboj de la anoj de la Harapo-kulturo enhavis po burgo-monteton (verŝajne por la reĝoj) kaj la urbon mem (verŝajne por la regatoj). La urboj mem estis ŝakbretformaj, faritaj el brikaj domoj kaj el kanalizadiloj.

La du plej egaj urboj estis Harapo kaj Mohenĝo-Daro.

Ekzistis rivera komerco.

Eble ankaŭ ekzistis rilato al la Sumeranoj.

La Harapo-kulturo finiĝis ĉirkaŭe en 1800 a. K.[30]

Sumero kaj Akado[redakti | redakti fonton]
La imperio de Lugalzageso, helruĝe
La Akada imperio, verde
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Sumero, Akado, Akado (urbo) kaj Akada Imperio.

Ĉirkaŭe en 2500 a. K. ekestis la Unua dinastio de Lagaŝ: la ĉefurbo de Sumero ekde tiutempe estis Lagaŝ. De la tempo de la dua Lagaŝa estro, Eanatum, estas la plej malnova historia monumento, la vulturo-steleo. La dinastia fino estas la reĝiĝo de la uzurpisto Urukagino. Kontraŭ tiu revoluciis Lugalzageso de Umao, la lasta Sumera reĝo.

Ĉirkaŭe en 2350 a. K., Sargono anstataŭigis la Sumeran regnon per nova ŝtatego. Tiu iĝis estro de la ĉioma Mezopotamio kaj de partoj de la ĉirkaŭaj regionoj. Tiu konstruis novan ĉefurbon: Akadon.

Novaj Akadaj dioj estis Iŝtar kaj Ŝamaŝ (suna malina dio).

Ekde 2150 a. K. regis Akadon la Gutianoj. Tiujn foririgis Utuĥengal de Uruk en 2050 a. K.[30]

La Egiptuja Malnova Imperio[redakti | redakti fonton]
Egiptujo dum la Malnova kaj Meza Imperioj. Hispane: Imperio Antiguo = Malnova Imperio, Anexiones del Imperio Medio = Anektoj fare de la Meza Imperio
La piramido de Ĝoser
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Malnova imperio de Egiptujo kaj Unua meza periodo.

En 2650 a. K. ekiĝis la estreco de Ĝoser. La tiua tombo, en Sakara, estas pluretaĝa mastabo: la unua piramido. Poste, la piramidoj iĝis pli egaj kaj pli malsimplaj.

Antaŭ 2190, la reĝoj iom post iom perdis ilian povon. De 2190 ĝis 2052 okazis la Unua meza periodo sen ĉiomegiptuja estro.[30]

La tempo de la Egiptuja Meza Imperio (2052 ĝis ĉirkaŭe 1570 a. K.)[redakti | redakti fonton]

Egiptuja Meza Regno[redakti | redakti fonton]
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Meza imperio de Egiptujo kaj Dua Meza Periodo.

Egiptujon reunuigis Mentuhotep la 2-a en 2052 a. K. La nova ĉefurbo estis Tebo.

La reĝo Amenemhet la 3-a (1841 - 1795 a. K.) estigis la Moeris-lagon.

En 1778 a. K. ekis la Dua Meza Periodo sen ĉiomegiptuja estro. Ĉirkaŭe ekde 1650 a. K. regis Malsupran Egiptujon la tielnomataj Hiksosoj.[30]

La tempo de la malnovaj palacoj en Kreto[redakti | redakti fonton]
La palaco de Knoso (tiu el la Novpalaca periodo)
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Minoa kulturo kaj Tempo de la Malnovaj palacoj.

En Kreto jam ekde ĉirkaŭe 2600 a. K. ekzistis la Minoa kulturo. Sed nur ekde ĉirkaŭe 2000 a. K., la Kretanoj uzis bildan skribon. Inter ĉirkaŭe 2000 kaj 1570 a. K. estas la tempo de la malnovaj palacoj. La palacoj (en Knoso, Faistos kaj Malia) estis manĝaĵ-konservaj konstruaĵoj.[30]

Babilono[redakti | redakti fonton]
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Babilono, Babilonio kaj Malnova imperio de Babilono.

Antaŭ 1728 a. K., neniu urbestro iĝis ĉiomamezopotamia estro. La ĉefaj urboj estis Aŝuro, Babilono, Eŝnunna, Alepo, Katno kaj Larsa.

En 1728 a. K. reĝiĝis en Babilono Hamurabo. Tiu militprenis la aliajn urbojn kaj tiel iĝis ĉiomamezopotamia estro. Hamurabo mortis en 1686 a. K.

La Babilona dio Marduk tiel iĝis plurajregione grava.

La sekvaj reĝoj perdis la sudan parton de Mezopotamio, t. e. pli-malpli Sumero.

En 1531 a. K. la Hititoj militprenis Babilonon.[30]

Hititujo ĝis 1531 a. K.[redakti | redakti fonton]
La Hititaj imperioj Malnova, malhelruĝe, kaj Nova, helruĝe
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Hititoj kaj Hitita Malnova Imperio.

En 1640 a. K. estigis la Hititan Malnovan Imperion Labarna en Anatolio (la ĉi-tempa Turkujo). La ĉefurbo estis Kuŝara.

Ekde la tempo de la sekva reĝo Ĥattusili la 1-a, la ĉefurbo estis Hatuŝa.

La sekva reĝo Murŝili militprenis en 1531 Alepon kaj Babilonon.[30]

La tempo de la Ŝan-dinastio (ĉirkaŭe 1500 ĝis ĉirkaŭe 1000 a. K.)[redakti | redakti fonton]

Hititujo[redakti | redakti fonton]
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Hititoj kaj Hitita Nova Imperio.

La tielnomata Hitita Malnova Imperio finiĝis en 1380 a. K. La Novan Imperion estigis Ŝupiluliuma samjare.

La reĝo Muvatali venkis la Egiptan soldataron en 1299 a. K. en Kadeŝ. Tiel la Hititoj prenis Sirion el la Egipta povujo.

La Hitita regno finiĝis ĉirkaŭe en 1200 a. K.[30]

La Ŝan-dinastio en Ĉinujo[redakti | redakti fonton]
La teritorio de la Ŝan-dinastio
Unu el la plej malnovaj ekzemploj de ĉina skribo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ŝan-dinastio.

Ĉirkaŭe en 1500 a. K. la Ŝana dinastio estigis feŭdan ŝtaton en malsud-orienta Henano. La reĝo ankaŭ havis religian rolon. La pastroj uzis por orakloj la unuan praformon de la ĉina skribo. La Ŝana dinastio finiĝis ĉirkaŭe en 1000 a. K.[30]

La Egiptuja Nova Imperio ĝis Ŝeŝonk[redakti | redakti fonton]
La Nova Imperio de Egiptujo
La tomba masko de Tutanĥamuno
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Nova imperio de Egiptujo.

En 1570 a. K., Ahmose foririgis la Hiksosojn, kaj estigis la Novan Imperion.

La sekvaj reĝoj Amenhotepo la 1-a kaj Tutmosiso la 1-a militprenis Palestinon kaj Sirion.

Sub Tutmosiso la 3-a (reginta inter 1480 kaj 1448 a. K.), le regno plej egis: de la Kvara Nila Katarakto al Sirio.

La reĝo Amenofiso la 4-a (reginta inter 1377 kaj 1358 a. K.) estigis egajn ŝanĝojn: tiu estigis novan religion, la kredon je la suna dio Atono kiel je la nura; tiu konstruis novan ĉefurbon, Eketatonon; kaj tiu elektis novan nomon por si – Akenatono.

Sed la sekvaj reĝoj neniigis tiujn novaĵojn. Inter tiuj famas Tutanĥamun pro sia riĉega tombo (ne plu piramido, sed denove simpla mastabo).

En 1299 a. K. malvenkis la reĝo Ramseso la 2-a la Hititan soldataron en Kadeŝ, kaj perdis Sirion. Sub Ramseso la 2-a ekĉefurbis Ramses-urbo.[30]

Kreto kaj Helenujo[redakti | redakti fonton]
La Leona Pordego
La Trezorejo de Atreo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Minoa kulturo, Tempo de la Novaj Palacoj kaj Mikena kulturo.

Ĉirkaŭe en 1570 a. K. ekestis la tempo de la Novaj Palacoj en Kreto. La tiutempaj palacoj estis en Knoso, Faistos kaj Hagia Triada. Tiutempe aperis la linia skribo A. Tiutempe ankaŭ aperis centra regado.

Dum la 15a jarcento a. K. venis Kreten la helenalingvaj Aĥajoj kaj alportis kun si la linian skribon B, jam uzitan de tiuj sur la Helenuja malinsulo. Ekde tiu tempo, Kreto havis la saman historion ol la ĉioma Helenujo.

En Helenujo okazis la Mikena tempo ĉirkaŭe ekde 1600 ĝis 1150 a. K. Famaj konstruaĵoj de tiu epoko estas la Leona Pordego kaj la Trezorejo de Atreo en Mikeno.[30]

La Frua Veda Epoko en Bharato[redakti | redakti fonton]
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Veda Epoko kaj Frua Veda Epoko.

Ĉirkaŭe en 1500 a. K. venis Bharaten la Arjoj. La posta tempo ĝis ĉirkaŭe 1000 a. K. estas la Frua Veda Epoko.[30]

La tempo de la Asiria Nova Regno (883 – 612 a. K.)[redakti | redakti fonton]

Fenicujo[redakti | redakti fonton]
Fenicujo
Ekzemplo de Fenica skribo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Fenicoj.

Ĉirkaŭe en 1000 a. K. la Fenicoj inventis la Fenican skribon, la unuan sonan skribon – la antaŭaj estintis vortajsilabaj. Tamen tiuj ne skribis la vokalojn.

Ĉiu Fenica urbo estis sendependa ŝtato regata de reĝo.

En la 8a jarcento a. K., Fenicujo dependis de Asirio. En 701 a. K., la Asiria reĝo Sanĥerib militprenis la Fenicajn urbojn krom Tiron.[30]

La Asiria Nova Regno[redakti | redakti fonton]
La Asiria imperio sub Asurbanipal (plej hela ruĝo)
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Asirio kaj Asiria Nova Regno.

En 729 a. K. la Asiria reĝo Tiglatpilezero la 3-a, jam reĝo de malsuda Mezopotamio, de Sirio, kaj de partoj de Fenicujo kaj de Palestino, iĝis reĝo de Babilono. Tiel Asirio mondapoviĝis.

Sargono la 2-a (reginta inter 722 kaj 705 a. K.) konstruis novan ĉefurbon, Dur-Ŝarukin.

Sanĥerib (704-681 a. K.) detruis Babilonon. Tiu ankaŭ pliegigis Ninivon, igante tion la ĉefa urbo. Tiun mortigis iu en 681 a. K.

La tiua filo Asarhadono (680-669 a. K.) rekonstruis Babilonon. Tiu militprenis Egiptujon; tiam Asirio plej egis. Sed tiu rapide reperdis Egiptujon.

Asurbanipal (668-626 a. K.) ree militprenis Egiptujon, sed ree rapide reperdis tion, pro ke tiu devis kontraŭmiliti revolucion en Babilono. En 648 a. K. tiu militprenis Babilonon.[30]

La Egiptuja Tria Meza Periodo[redakti | redakti fonton]
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Tria Meza Periodo.

Ĉirkaŭe en 950 a. K. Egiptujestriĝis Ŝeŝonk, Libia soldulestro.

En 715 a. K. ekis la Etiopa estreco en Egiptujo.

En 662 a. K. militprenis Egiptujon la Asiria reĝo Asurbanipal.[30]

Helenujo[redakti | redakti fonton]
Malnova ekzemplo de Helena skribo

Ĉirkaŭe en 1150 a. K., nove venintaj Helenoj (Helena popolmigrado) detruis la Mikenajn burgojn; tiel okazis la fino de la Mikena kulturo.

Ĉirkaŭ la 10-a jarcento a.K.,[33] la Helenoj (re)lernis la skribadon. La Helena skribo, varianto de la Fenica, estas la unua kompleta sona skribo, ankaŭ kun la vokaloj.

La urboj estis sendependaj ŝtatoj, krom en Makedonujo kaj en Epiro, kiuj estis pli egaj reĝlandoj. La nobelaro regis multajn urbojn en la suda Peloponeso; ekzemplo estas Sparto, kiun regis du reĝoj samtempe. Alia ekzemplo estas Ateno, inter 683 kaj 594 a. K., kiun regis tri (ekde ĉirkaŭe 624 a. K.: naŭ) arkontoj.[30]

Lidujo[redakti | redakti fonton]
Mapo de Lidujo. Ruĝa linio: ebla alia rando de Lidujo
Lida monero, unu el la plej malnovaj konataj
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Lidio.

En la 7a jarcento a. K., la Lidoj, en la malorienta ĉi-tempa Turkujo, inventis la monon.[30]

La Malorienta Ĉoŭ-dinastio en Ĉinujo[redakti | redakti fonton]
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Ĉoŭ-dinastio kaj Malorienta Ĉoŭ-dinastio.

Ĉirkaŭe en 1000 a. K. ekregis la tiel nomata Malorienta Ĉoŭ-dinastio en Ĉinujo.[30]

La Malfrua Veda Epoko en Bharato[redakti | redakti fonton]
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Veda Epoko kaj Malfrua Veda Epoko.

En Bharato, la tempo ĉirkaŭe inter 1000 kaj 600 a. K. estas la tiel nomata Malfrua Veda Epoko.[30]

La tempo de la Babilona Nova Imperio (625 – 539 a. K.)[redakti | redakti fonton]

La Babilona Nova Imperio[redakti | redakti fonton]
La Nova Imperio de Babilono en 580 a. K.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Babilonio kaj Nova Imperio de Babilono.

Post la morto de la Asiria reĝo Asurbanipal (626 a. K.), Nabopolasaro de Babilono militprenis kaj detruis ĉiujn Asiriajn urbojn, kun helpo de Kjaksaro de Medujo. Nabopolasaro regis Mezopotamion, Sirion kaj Palestinon inter 625 kaj 605 a. K.

Babilonaj reĝoj regis ĝis 539 a. K.[30]

Fenicujo[redakti | redakti fonton]
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Fenicujo.

Inter 586 kaj 539 a. K., la Fenicaj urboj, krom Tiro, estis partoj de la Nova Imperio de Babilono.[30]

Egiptujo[redakti | redakti fonton]

Rapide post la militpreno fare de Asirio (662 a. K.), rea Egipto iĝis estro de Egiptujo: Psametiko, reginta ĝis 609 a. K. Ankaŭ la sekvaj reĝoj estis Egiptoj.[30]

Helenujo[redakti | redakti fonton]
Helenaj kolonioj

En 594 a. K., Solono estigis la popolan estrecon (demokration) en Ateno.

Ĉirkaŭe inter 750 kaj 550 a. K., Helenaj urboj estigis koloniojn en multaj partoj de la Mediteranea regiono.[30] (Vidu ankaŭ la aritkolon Helenaj kolonioj.)

Ĉinujo: la Orienta Ĉoŭ-dinastio ĝis la Militŝtata Periodo[redakti | redakti fonton]
La regno de la Orienta Ĉoŭ-dinastio
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Ĉoŭ-dinastio kaj Orienta Ĉoŭ-dinastio.

En 770 a. K. ĉefurbiĝis Lŭojano; tio estas la ekrego de la Orienta Ĉoŭ-dinastio. La tiutempa Ĉina ŝtato iĝis pli kaj pli feŭda, ĝis la oficiala malunuigo en 403 a. K.[30]

La tempo de la Persa imperio (550 – 330 a. K.)[redakti | redakti fonton]

La Persa imperio[redakti | redakti fonton]
La Persa imperio
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Persa imperio.

En 550 a. K., la Persa reĝo Kiro la 2-a, ĝis tiutempe vasalo de la Meda imperio, militprenis tion. Poste tiu militprenis Lidion kaj la Helenajn urbojn de la ĉi-tempa Turkujo en 546 a. K., regionojn oriente de Irano inter 545 kaj 540 a. K., kaj Babilonon en 539 a. K. Kiro la 2-a mortis en 529 a. K.

La sekva reĝo Kambizo la 2-a (529-522 a. K.) militprenis Egiptujon en 525 a. K.

Dario la 1-a (521-486 a. K.) militprenis la Indusan regionon en 513 a. K., kaj Trakujon kaj Makedonujon en 512 a. K.

En 500 a. K. revoluciis la Helenaj urboj persimperiaj ; la revolucion regis Aristagoro de Mileto. Sed la Persoj subpremis tiun provon en Efeso kaj detruis Mileton en 494 a. K.

En 490 a. K., Persan punekspedicion venkis la Atena soldataro ĉe Maratono.

Ankaŭ la sekvaj reĝoj, precipe Kserkso la 1-a (486-465 a. K.), ne sukcesis militpreni Helenujon.[30]

La Militŝtata Periodo en Ĉinujo[redakti | redakti fonton]
La militantaj ŝtatoj de Ĉinujo ĉirkaŭ 260 a. K.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Militŝtata periodo.

Inter 403 kaj 221 a. K., ne ekzistis ĉiomaĉina ŝtato. La Ĉinaj ŝtatoj estis interalie Zhao, Qi, Qin, Zhou, Chu, Han, Yan, Lu, Song, Shu, Ba, Wei (laŭ la latinalfabetigo pinyin). Iom post iom la ŝtato Qin iĝis la plej grava.[30]

La tempo de la Helenaj imperioj (330 – 30 a. K.)[redakti | redakti fonton]

La Helenaj imperioj[redakti | redakti fonton]
La imperio de Aleksandro la Granda
La Diadokaj imperioj en 300 a. K.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Aleksandro la Granda kaj Diadokoj.

La Makedona reĝo Filipo la 2-a (359-336 a. K.) iĝis reĝo de la preskaŭ-ĉioma Helenujo, krom Sparto: en 358 a. K. tiu unuigis Makedonujon; tiu militprenis Tesalion en 352 a. K. kaj Trakujon en 342 a. K.; kaj en 337 a. K. tiu iĝis estro de la de tiu kreita Korinta ligo (resta Helenujo krom Sparto).

La tiua filo Aleksandro (336-323 a. K.) militprenis la Persan imperion en 330 a. K.

Post la morto de tiu, unue ĉiu el la eksgeneraloj provis iĝi reĝo de la ĉioma imperio; sed post longaj bataloj (la Diadokaj militoj) la imperio disiĝis (281 a. K.): la Antigonidoj regis Makedonujon, la Ptolemeidoj Egiptujon kaj la Seleŭkidoj la kroman imperion.[30]

Bharato[redakti | redakti fonton]
La imperio de Aŝoko
La Helen-baktria imperio
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Maŭrja imperio, Aŝoko, Helen-baktria imperio kaj Hinda-Greka Regno.

Ekde verŝajne 313 a. K. ekzistis la Maŭrja imperio en Maghado.[32]

La unuan Bharatan imperion estigis la Maŭrja reĝo Aŝoko (reginta dum la 3a jarcento a. K. : inter 272 kaj 231 a. K. laŭ kelkaj[30], inter 269 kaj 232 a. K. laŭ aliaj[32]). Post tiu la imperio disiĝis.[32][30]

Ĉirkaŭ 250 a. K. estiĝis la Helenkultura regno de Baktrio, nomata la Helen-baktria imperio. Ĉirkaŭ 200 a. K. centriĝis Gandharo por la imperio - tio estas la tempo de la tiel nomataj Bharata-Helenaj aŭ Hinda-Grekaj reĝoj. Tiu regno malaperis post la eniro de la Ŝakoj, ĉirkaŭ 80 a. K.[32]

La Ĉin-dinastio kaj la Malorienta Han-dinastio en Ĉinujo[redakti | redakti fonton]
La imperio de la Ĉin-dinastio
La imperio de la Malorienta Han-dinastio
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj dinastio Ĉin, Han-dinastio kaj Malorienta Han-dinastio.

En 221 a. K., Qin Shihuangdi, la reĝo de la ŝtato Ĉin, anektis la kromajn Ĉinajn ŝtatojn kaj tiel estigis novan ĉiomaĉinan ŝtaton. La ŝtato estis tre centralisma. Oni bruligis librojn por detrui la feŭdan tradicion (Libro-bruligo) kaj ekkonstruis la Egan Muron.

Rapide anstataŭigis la Ĉin-reĝon la Han-dinastio, en 206 a. K. Tiuj reĝoj ree organizis la ŝtaton feŭde, sed kun centra povo.[30]

La Roma Respubliko[redakti | redakti fonton]
La Roma Respubliko kun la provincoj en 45 a. K.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Roma Respubliko.

Inter 510 kaj 103 a. K., Romon regis multaj homoj samtempe – tion oni nomas respubliko. Normale la du plej povaj homoj estis la konsuloj, regantaj nur dum unu jaro ; aŭ regis nur unu homo, la diktatoro, nur dum jarduono, kiam oni opiniis tion necesa.

Romo, jam mastro de Italujo kaj de multaj provincoj ĉirkaŭ la Mediteraneo, militprenis Makedonujon en 148 a. K. kaj la kroman Helenujon en 145 a. K.

En 104 a. K. oni elektis kiel konsulon duafoje Kajon Marion (kontraŭleĝe); tiu estontis konsulo ĉiome sepfoje (106 a. K., 104 ĝis 100 a. K. kaj ree en 86 a. K.): simptomo de la malforteco de la Respubliko.

En 64 a. K. Romo militprenis la Seleŭkidan imperion, en 30 a. K. Egiptujon.[30]

La tempo de la Roma Imperio (27 a. K. – 476 p. K.)[redakti | redakti fonton]

La Roma Imperio[redakti | redakti fonton]
Mapo de la Roma Imperio je ĝia plej vasta etendo, sub la imperiestro Trajano.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Roma Imperio kaj Elorienteŭropaj popolmigradoj.

Oktaviano, ekde 27 a. K. ankaŭ nomata Aŭgusto (t. e. dia), ricevis la konsulecon samjare. En 23 a. K. tiu anstataŭe ricevis la tribunan povon (t. e. vetorajto) sen esti tribuno, kaj aldone la konsulan povon sen esti konsulo en 19 a. K.

Tiujn povojn havis ankaŭ la sekvaj estroj, ekde 14 p. K. Tiun periodon oni nomas la Imperio.[30]

Dum la rego de la sekva imperiestro Tiberio (14 – 37 p. K.) aperis en la unudiisma Palestino homo kun la nomo Jesuo. Pri tiu, du faktoj ĝenerale akceptataj estas:

(Tamen kelkaj[35] opinias, ke tiu ne ekzistis. Temas pri la teorio de Jesua mito.) Post la tiuaj alkrucigo kaj laŭrakontaj ekrevivo kaj alĉieliro,[36] estiĝis religio fakte nova, kristanismo.

Plej egis la Imperio sub Trajano en 117 p. K.

En 293 p. K. la imperiestro Diokleciano estigis novan sistemon, la tielnomatan Tetrarkion: kvar partojn de la imperio regis po unu estro. Do fakte estiĝis kvar pli aŭ malpli dependaj imperioj.

En 313 p. K., la imperiestro Konstantino (324 – 337) rajtigis la kristanan religion (antaŭe la ŝtato ofte malrajtigis tion). Verŝajne tiu mem kristanis.

En 391 p. K., la imperiestro Teodosio (379 – 395, nura imperiestro ekde 394) igis kristanismon la ŝtata religio kaj malrajtigis la tradiciajn plurdiismajn kultojn (sed ne kredojn). Ekde tiutempe Eŭropo pli kaj pli kristanis.

Ne plu unuis la imperio ekde 395 p. K.: estiĝis orienta kaj malorienta Romaj imperioj.

Ekde 395 p. K., multegaj Ĝermanoj venis en la du partojn de la Roma imperio, fugante la Hunojn. Tiuj tiom multis, ke tiuj graviĝis en la imperioj kaj ricevis proprajn landerojn.[30]

Bharato[redakti | redakti fonton]
La Bharataj regnoj antaŭ la Gupta imperio
La Gupta imperio. Suome: Vasalli alueita = vasalaj regionoj
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Keralao, Pandjo, Ĉola dinastio, Kuŝana imperio, Ŝatavahana regno, Kŝatrapa regno kaj Gupta Imperio.

Dum la epoko de la Roma imperio, ne ekzistis ĉiomabharata regno. Ekzistis:

  • Keralao, Pandjo kaj Ĉolo en la sudo;[30]
  • la Kuŝana regno (ĉirkaŭe 50 p. K. – 240 p. K.) en la malsudo.[30] Tiu imperio plej egis sub Kaniŝko. La regno disiĝis fine de la 2-a jarcento p. K.; dum la 3-a jarcento la reĝoj estis vasaloj de la Sasanidoj;[32]
  • la Ŝatavahana regno (ĉirkaŭe 50 p. K. – 195 p. K.) en la oriento;[30]
  • la Kŝatrapa regno (ĉirkaŭe 50 p. K. -405 p. K.) en la maloriento.[30]

Ĉirkaŭe en 320 p. K. estiĝis la Gupta imperio de Maghado,[30] kun la reĝo Ĉandragupto la 1-a.[32] La reĝo Samudragupto (335 - 375 p. K.) estris malsudan Bharaton. Sub la sekva reĝo Ĉandragupto la 2-a (ĉirkaŭe 375 - 415 p. K.) la Gupta imperio plej egis.[32] Sed post 467 p. K.[32] estiĝis orienta kaj malorienta regno.[30]

Ĉinujo : la orienta Han-dinastio kaj la disiĝinta imperio[redakti | redakti fonton]
La imperio de la Orienta Han-dinastio en 189 p. K.
La tri regnoj en 262 p. K.
La du regnoj en 440 p. K.
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Han-dinastio, Orienta Han-dinastio, Tri Regnoj kaj Ses Dinastioj.

En 9 p. K., la nobelo Wang Mang igis sin imperiestro kaj tiel interrompis la Han-dinastion ĝis 23 p. K. Tiu volis estigi politikajn reformojn, sed ne sukcesis. Sub ties regado Ĉinujo perdis la centraziajn havaĵojn; kaj okazis naturaj katastrofoj. Pro tio okazis ribeladoj kiel ekzemple tiu de la ruĝaj brovoj.

En 25 p. K., la Han-dinastio ekreregis, kun la imperiestro Liu Xiu. Sub tiu dinastio, oni komercis transmare ele de Nanhai, kaj elportis silkon en la Roman imperion. Oni militprenis Turkestanon. Ĉirkaŭ la jaro 100 p. K., oni inventis la paperon. En la posta tempo okazis enaj bataloj ĉe la imperiestroj, ekzemple heredaj; kaj en 184 p. K. okazis la (sensukcesa) revolucio de la flavaj turbanoj.

En 220 p. K., Cao Pi, estonta estro de la regno Wei, degradis la lastan imperiestron de la Han-dinastio. Ĝis 265 p. K. ekzistis tri regnoj: Shu, Wei, kaj Wu.

Inter 265 kaj 317 p. K. Ĉinujo reunuis.

Poste, ĝis 589 p. K., sendependis suda kaj malsuda Ĉinujo.

En malsudan Ĉinujon eniris fremdaj popoloj (ekzemple Hunoj kaj Turkoj) kaj estigis dek ses regnojn, ĉinajn laŭ administrado kaj kulturo.

En suda Ĉinujo regis la Ses Dinastioj.[30]

Mezepoko (476 – 1492)[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Mezepoko.

Ĝis la Krucmilitoj (476 – 1095)[redakti | redakti fonton]

Malorienta Eŭropo[redakti | redakti fonton]
Eŭropo tuj post la falo de la Malorienta Roma imperio
La Franka imperio en 881
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Franka imperio kaj Sankta Roma Imperio.

Inter 476 kaj 800, ne plu ekzistis imperio en malorienta Eŭropo. Anstataŭe ekzistis multaj regnoj malpli egaj, kun nobelaro Ĝermana.

Sed en 800, la papo kronis kiel imperiestron la Frankan reĝon Karolon. Sed kiel imperiestro, tiu ne havis plian povon ol antaŭe aŭ ol aliaj reĝoj – tio nur estis honora titolo.

En 843, la filfiloj de Karolo disigis la imperion. La imperiestrecon ricevis Lotaro la 1-a, la reĝo de la meza parto; post la morto de Lotaro (855) Ludoviko la 2-a, la reĝo de malsuda Italujo; post la morto de Ludoviko (875) Karolo la 2-a, la reĝo de la malorienta parto (estonta Francujo). Ekde 881 imperiestris la reĝoj de la orienta parto (la Sankta Roma Imperio, estonta Germanujo).[30]

Orienta Roma Imperio[redakti | redakti fonton]
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Bizanca imperio.

La Orienta Imperio ne malaperis, kontraŭe al la Malorienta. La Mezepokan Orientan Imperion oni nomas ankaŭ Bizanca imperio.[30]

La Araba imperio[redakti | redakti fonton]
La Araba imperio, sub Mohamedo (malhelruĝe), sub la kvar unuaj kalifoj (mezhelruĝe), kaj sub la Umajadaj kalifoj (helruĝe)
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Apero de Islamo, Islama ekspansio kaj Araba imperio.

En la Araba urbo Mekao, homo nomata Mohamedo prezentis sin kiel profeto, kaj tiel estigis novan religion, Islamon. Tradicie oni uzas la daton 622 kiel komencon de la Islama tempo.

Islamo rapide iĝis la nura Araba religio.

Post Mohamedo regis la Kalifoj. La unua, Umar ibn al-Ĥattab (634 – 644), militprenis Sirion en 635, Palestinon en 638, Persujon inter 636 kaj 642, Egiptujon en 642. Sub Alijo (656 – 661) ĉefurbiĝis Kufa en 656. Muaŭijo la 1-a (661 – 680) ĉefurbigis Damaskon kaj militprenis Kabulon, Buĥaron kaj Samarkandon. Abd al-Malik ibn Marwan (685 – 705) militprenis Kartagon en 698. En 711, al-Walid la 1-a (705 – 715) militprenis la Indusan valon kaj Hispanujon; en 715 la Araba soldataro venkis la Ĉinan kaj militprenis la plej malorientan parton de la ĉina imperio. Al-Mansur (754 – 775) konstruis novan ĉefurbon, Bagdadon.

Ekde 940, la kalifeco ne gravis plu.[30]

Bharato[redakti | redakti fonton]
La imperio de Harŝo
La Pala regno
La raĝputaj regnoj
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Harŝo, Pala Dinastio, Raĝputoj kaj Kaŝmira regno.

En 606 ekekzistis regno en malsuda Bharato, kun ĉefurbo Kanjakubĝa (la ĉi-tempa Kannauj); la estro estis Harŝo. Sed la regno disiĝis en 647.

Fine de la 7-a jarcento venis Bharaten la Heftalitaj hunoj.[32]

La Araboj militprenis la Indusan valon en 711, sed ne sukcesis preni pli multe da Bharato.[30]

Inter 707 kaj 810 regis en Biharo kaj en Bengalo la Pala dinastio.

Ekde la 8-a jarcento ekzistis malegaj Raĝputaj regnoj kaj la Kaŝmira regno.[32]

Ĉinujo: la Suj- kaj Tan-dinastioj kaj la tempo de la Kvin Dinastioj[redakti | redakti fonton]
La imperio de la Suj-dinastio
La imperio de la Tan-dinastio
La Ĉinaj regnoj en 923
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Suj-dinastio, Tan-dinastio kaj Periodo de la Kvin Dinastioj.

La eksgeneralo Wendi reunuigis la Ĉinan imperion en 589 kaj tiel estigis la Suj-dinastion; Ven regis ĝis 604. En 606, la sekva imperiestro Sui Yangdi (604 – 618) estigis literaturan testosistemon por la oficistoj; tiu ankaŭ konstruis la Grandan Kanalon inter la riveroj Janceo kaj Huanho. Tiun oni mortigis en 618.

En 618 ekregis la Tan-dinastio. Inter 627 kaj 649, sub la estro Tang Taizong Ĉinujo plej potencis: okdek ok popoloj regatis de Ĉinujo.

Sed en 751, la Ĉina soldataro malvenkis la Araban, kaj Ĉinujo perdis la plej malorientan parton de la imperio. Post longa tempo de malsupreniro, la imperio disiĝis en 907.

La tempo inter 907 kaj 960 estas la tempo de la Kvin Dinastioj.[30]

Ekde la Krucmilitoj ĝis la Eŭropa malkovro de Ameriko (1095 – 1492)[redakti | redakti fonton]

Eŭropo kaj la Islama mondo[redakti | redakti fonton]
La ŝtatoj de la orienta Mediteraneo en 1135, post la Unua Krucmilito
La kristanaj teritorioj en Hispanujo inter 914 kaj 1492
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Krucmilitoj, Bizanca imperio, Latina imperio kaj Rekonkisto.

En 1095, la papo Urbano la 2-a provis kaj sukcesis konvinki la malorienteŭropajn nobelojn, ke ili “liberigu” el la Islama povo la orientajn kristanojn kaj ĉefe la “sanktan urbon” Jerusalemon. Post la Unua Krucmilito (1096 – 1099), ili sukcesis militpreni Jerusalemon kaj estigis kristanajn ŝtatojn en Palestino kaj en ĉirkaŭaj regionoj.

En 1187, la Egipta sultano Saladin reprenis Jerusalemon.

La Eŭropa soldataro de la Kvara Krucmilito (1202 – 1204), fine ne iris Egiptujen kiel planite, sed Bizancen; en 1204 ili militprenis Bizancon kaj tie estigis la tielnomatan Latinan (tio signifas: malorienteŭropa-kulturan) Imperion.

Post la Kvina Krucmilito (1228 – 1229), la sultano al-Kamil donis al la Germanuja imperiestro Frederiko la 2-a la tri urbojn Jerusalemon, Betleĥemon kaj Nazareton. Sed en 1244 la Islamanoj milite reprenis Jerusalemon.

En 1258 la Mongoloj militprenis kaj detruis la Kalifan ĉefurbon Bagdadon.

En 1261 oni reestigis la Bizancan imperion anstataŭ la Latina.

En 1492, la nova kristana ŝtato de Hispanujo militprenis la lastan Islaman ŝtaton en Eŭropo: Granadon. Tiel finiĝis la tielnomata Rekonkisto.[30]

La Mongolaj imperioj[redakti | redakti fonton]
La imperio de Ĝingis-Ĥano
La Mongolaj regnoj en 1300
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Mongoloj kaj Mongola imperio.

Inter 1206 kaj 1227, la Mongola estro Ĝingis-Ĥano militprenis multegajn landojn en Azio. Post la tiua morto en 1227, oni disigis la imperion en kvar partoj sub po unu ĥano kaj ĉiome unu ĥagano (t. e. ĥanego). Ĉefurbiĝis Karakorum.

Inter 1236 kaj 1255, la ĥanego Batu militprenis partojn de la ĉi-tempaj Rusujo kaj aliaj proksimaj landoj. En 1258, Kublajo militprenis Ĉinujon kaj Hulagu Bagdadon.

En 1336 disiĝis la sud-malorienta ĥanujo, jam Islama.

Sed ĉirkaŭe en 1360, Tamerlano reestigis tiun ĥanujon. La aliaj ĥanoj, krom la orientazia, akceptis tiun kiel ĥanegon. Tamerlano mortis en 1405 kaj tiumomente finiĝis la Mongola ĥanegujo.

Sed en orienta Eŭropo kaj malorienta Azio ankoraŭ ekzistis malegaj ĥanujoj ĝis 1783, kiam Rusujo anektis la lastan ĥanujon Krimeon.[30]

Ĉinujo ĝis la maraj vojaĝoj suden[redakti | redakti fonton]
La du Son-regnoj, la malsuda violete kaj la suda flave
La imperio de la Min-dinastio
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Son-dinastio, Jian-dinastio kaj Min-dinastio.

Inter 960 kaj 1127 regis la Malsuda Son-dinastio. La estroj devis pagi tributojn al la ŝtatoj Kitano kaj Okcidenta Xia.

En 1127 tiuj fugis suden; la Suda Son-dinastio regis ĝis 1279. Ankaŭ tie tiuj devis pagi tributojn. Dum tiu tempo oni inventis en Ĉinujo interalie la pulvon kaj la presarton.

En 1279, la Mongoloj finis la militprenon de Ĉinujo; en 1280 ekregis la Mongola Jian-dinastio (regonta ĝis 1368).

En 1368 revoluciis kontraŭ la lasta Mongola estron la monako Ĵu Juanĵan, kaj estigis la Min-dinastion, reginta en Nankino; Ĵu Juanĵan mem regis ĝis 1398.

La estro Jonle (1403 – 1424) ĉefurbigis Pekinon en 1421, kaj plukonstruis la Egan Muron.

Inter 1405 kaj 1433, la imperiestroj organizis egajn marajn vojaĝojn suden, ĝis Afriko.[30]

La tempo de la sultanujo de Delhio en Bharato[redakti | redakti fonton]
La Delhia sultanujo
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Sena Dinastio, Delhia Sultanlando, Viĝajanagaro kaj Bahmania regno.

En la 11-a kaj 12-a jarcentoj regis en Biharo kaj Bengalo la Sena dinastio.[32]

La estro de Gor, Mohamedo (1162 – 1206), militprenis la Araban regnon Ghaznaŭidan en 1186, kaj la etajn estrujojn de la Bharataj Raĝputoj en 1192.

En 1206, la generalo Aibak mortigis Mohamedon kaj nomis sin sultano de Delhio.

Sub la sultano Muhammed bin Tughluq (1325 – 1351), la sultanujo plej egis; tiu militprenis sudan Bharaton.

En la jaroj inter 1340 kaj 1350 ekekzistis du ŝtatoj en suda Bharato: la Hindua Viĝajanagar kaj la Islama Bahmania regno.

En 1398 kaj 1399, Tamerlano detruis Delhion. Poste, la sultanoj pluregis nur Delhion.[30]

Ĝis 1492 en Ameriko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Antaŭkolumba Ameriko.

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Moderna Historio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ David Diringer ("Writing", Encyclopedia Americana, 1986 ed., vol. 29, p. 558), "Writing gives permanence to men's knowledge and enables them to communicate over great distances.... The complex society of a higher civilization would be impossible without the art of writing."
  2. Webster, H. (1921). World history. Boston: D.C. Heath. Paĝo 27.
  3. (1998) Neanderthals, Bandits and Farmers: How Agriculture Really Began. London: Weidenfeld & Nicolson. ISBN 0-297-84258-7. 
  4. Bellwood, Peter. (2004). First Farmers: The Origins of Agricultural Societies, Blackwell Publishers. ISBN 0-631-20566-7
  5. Cohen, Mark Nathan (1977) The Food Crisis in Prehistory: Overpopulation and the Origins of Agriculture, New Haven and London: Yale University Press. ISBN 0-300-02016-3.
  6. Vidu Jared Diamond, Guns, Germs and Steel.
  7. Schmandt-Besserat, Denise (Januaro–Februaro 2002). "Signs of Life", gazeto : Archaeology Odyssey, paĝoj : 6–7, 63  
  8. (1999) "In The Beginning", A World History, 4th, New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-511615-1. 
  9. Baines, John kaj Jaromir Malek. (2000). The Cultural Atlas of Ancient Egypt, revised, Facts on File. ISBN 0-8160-4036-2. 
  10. (1999) Encyclopedia of the Archaeology of Ancient Egypt. NY, NY: Routledge. ISBN 0-415-18589-0. 
  11. (1992) A History of Ancient Egypt. Blackwell Books. ISBN 0-631-19396-0. 
  12. (1995) The Archaeology of Early Historic South Asia: The Emergence of Cities and States. New York: Cambridge University Press. 
  13. (2004) Indus Civilization Sites in India: New Discoveries. Mumbai: Marg Publications. ISBN 81-85026-63-7. 
  14. (1996) History of Humanity, Volume III, From the Third Millennium to the Seventh Century BC. New York/Paris: Routledge/UNESCO. ISBN 0-415-09306-6. 
  15. Internet Medieval Sourcebook Project. Alirita 2009-04-18.
  16. The Online Reference Book of Medieval Studies. Alirita 2009-04-18.
  17. Burckhardt, Jacob (1878), The Civilization of the Renaissance in Italy, trans S.G.C Middlemore, republikigita en 1990 ISBN 0-14-044534-X
  18. ''The Cambridge Modern History. Vol 1: The Renaissance (1902). Alirita 2009-04-18.
  19. (1970) The Foundations of Early Modern Europe: 1460–1559. W.W. Norton & Co.. 
  20. William W. Hallo & William Kelly Simpson, The Ancient Near East: A History, Holt Rinehart and Winston Publishers, 1997
  21. Jack Sasson, The Civilizations of the Ancient Near East, New York, 1995
  22. Marc Van de Mieroop, History of the Ancient Near East: Ca. 3000–323 BC., Blackwell Publishers, 2003
  23. What Did Gutenberg Invent?. Alirita 2008-05-20.
  24. Grant, Edward. The Foundations of Modern Science in the Middle Ages: Their Religious, Institutional, and Intellectual Contexts. Cambridge: Cambridge Univ. Pr., 1996.
  25. More; Charles. Understanding the Industrial Revolution (2000) online edition
  26. Ancient Asian World. Alirita 2009-04-18.
  27. Reuters – The State of the World The story of the 21st century
  28. Scientific American Magazine (September 2005 Issue) The Climax of Humanity (2005-08-22). Alirita 2009-04-18.
  29. 29,0 29,1 Préhistoire: de Toumaï et Lucy à Ötzi et Homère, MSM, Vic-en-Bigorre, 2013
  30. 30,00 30,01 30,02 30,03 30,04 30,05 30,06 30,07 30,08 30,09 30,10 30,11 30,12 30,13 30,14 30,15 30,16 30,17 30,18 30,19 30,20 30,21 30,22 30,23 30,24 30,25 30,26 30,27 30,28 30,29 30,30 30,31 30,32 30,33 30,34 30,35 30,36 30,37 30,38 30,39 30,40 30,41 30,42 30,43 30,44 30,45 30,46 30,47 30,48 30,49 30,50 30,51 Kinder, Hermann kaj Hilgemann, Werner: dtv-Atlas zur Weltgeschichte, Deutscher Taschenbuch Verlag, 1964 (1986)
  31. Herodoto, Ιστορίαι, libro 2, kapitolo 5: "δῶρον τοῦ ποταμοῦ"/"doron tu potamu" (ofte citita kiel "donaco de la Nilo")
  32. 32,00 32,01 32,02 32,03 32,04 32,05 32,06 32,07 32,08 32,09 32,10 32,11 Astier, Alexandre: Petite histoire de l'Inde, Eyrolles, 2007
  33. Dato laŭ: Leggewie, Otto: Ars Graeca: Griechische Sprachlehre, Schöningh, 1981 (Bildungshaus Schulbuchverlage, 2004)
  34. James D. G. Dunn (2003): Jesus Remembered ISBN 0-8028-3931-2
  35. Ekzemple Earl Doherty, 2009: Jesus: Neither God Nor Man, ISBN 0-9689259-2-8
  36. Vidu ekzemple la Evangelion laŭ Marko, ĉapitron 16 kaj la rilatan Vikipedian artikolon Evangelio laŭ Marko

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Williams, H. S. (1904). The historians' history of the world; a comprehensive narrative of the rise and development of nations as recorded by over two thousand of the great writers of all ages. New York: The Outlook Company; [etc.].
  • Blainey, Geoffery (2000). A Short History Of The World. Penguin Books, Victoria. ISBN 0-670-88036-1
  • Gombrich, Ernst H. A Little History of the World. Yale. UK and USA, 2005.
  • Kinder, Hermann kaj Hilgemann, Werner (1964, 21-a eldono 1986). dtv-Atlas zur Weltgeschichte. Deutscher Taschenbuch Verlag. ISBN 3-423-03001-1
  • H.G. Wells (1920), The Outline of History Volume One, New York, MacMillan.
  • H. Spodek (2001), The World's History: combined volume, Upper Saddle River, NJ, Prentice Hall.
  • G. Parker (1997), The Times Atlas of World History, London, Times Books.
  • The Biosphere (A Scientific American Book), San Francisco, W.H. Freeman and Co., 1970, ISBN 0-7167-0945-7.
  • Energy and Power (A Scientific American Book), San Francisco, W.H. Freeman and Co., 1971, ISBN 0-7167-0938-4.
  • Jared Diamond. (1996). Guns, Germs, and Steel: the Fates of Human Societies.. New York: W. W. Norton. ISBN 0-393-03891-2. 
  • Fernand Braudel. (1996). The Mediterranean and the Mediterranean World in the Age of Philip II. Berkeley, Calif.: University of California Press. ISBN 0-520-20308-9. 
  • Fernand Braudel. (1973). Capitalism and Material Life, 1400–1800. New York: HarperCollins. ISBN 0-06-010454-6. 
  • Francis Fukuyama, The End of History and the Last Man, Free Press, 1992, ISBN 0-02-910975-2.
  • Marshall Hodgson, Rethinking World History: Essays on Europe, Islam, and World History, Cambridge, 1993.
  • Kenneth Pomeranz, The Great Divergence: China, Europe and the Making of the Modern World Economy, Princeton, 2000.
  • Clive Ponting, World History: a New Perspective, London, 2000.
  • Ronald Wright, A Short History of Progress, Toronto, Anansi, 2004, ISBN 0-88784-706-4.
  • Guy Ankerl, Coexisting Contemporary Civilizations: Arabo-Muslim, Bharati, Chinese, and Western, Geneva, INUPRESS, 2000, ISBN 2-88155-004-5.
  • Astier, Alexandre. Petite Histoire de l'Inde, Eyrolles, 2007 ISBN 978-2-212-53925-7

Plia legado[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]