Aŝurbanipal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Asurbanipal)
Aŝurbanipal
Persona informo
Aššur-bāni-apli
Naskiĝo ĉ. 685 antaŭ nia erao
en Ninivo
Morto 631 antaŭ nia erao
en Ninivo
Ŝtataneco Asirio vd
Familio
Dinastio sargonida dinastio vd
Patro Asarĥaddon vd
Patrino Eŝar-ĥamat vd
Gefratoj Ŝamaŝ-ŝum-ukin • Serua-eterat vd
Edz(in)o Libbāli-šarrat vd
Infanoj Aŝur-etil-ilani • Sin-ŝar-iŝkun vd
Profesio
Okupo suvereno • librokolektisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aŝurbanipal - akade, do nov-asirie, en kojnoskribo , Aššur-bāni-pal - aŭ Asurbanipal regis en Asirio de jaro 669 ĝis 631 a.K. Li estis la lasta granda reĝo de antikva Asirio, nome la Nov-Asiria Imperio. Li konstruigis grandiozan reĝejon kaj la bibliotekon en Ninevo.

Ĉasanta Aŝurbanipal
Brita Muzeo, Londono

Li estis la filo de Asarĥaddon kaj Nakia-Zakutu, kaj estas fama pro esti estinta unu el la malmultaj reĝoj de la antikveco kiu scipovis legi kaj skribi. Dum ties reĝado, la asiria skulptarto atingis sian hegemonion, kio videblas en la palacoj de Ninevo. Li estis konata laŭ diversaj nomoj, en kelkaj latinaj kaj mezepokaj tekstoj oni nomas lin Sardanapalus, la grekoj konis lin kiel Sardanapal, kaj en la Malnova Testamento, li estas menciita kiel Osnaper (libro de Ezra, 4:10).

Dum la reĝado de Aŝurbanipal, la asiria hegemonio estis evidenta ne nur pro la milita povo, sed ankaŭ pro siaj kulturo kaj artoj. Aŝurbanipal kreis la bibliotekon de Ninevo, kiu estis la unua biblioteko kiu kolektis kaj ordigis la materialon laŭ sistema formo. En Ninevo oni kolektis la tutan literaturon disponeblan en kojnforma skribaĵo tiama.

Kelkaj tabuletoj de la biblioteko de Ninevo konservas la versiojn pli kompletajn de la Eposo pri Gilgameŝ, en la lingvoj sumera kaj akada. Aliaj estis uzataj kiel vortaroj sumer-akada, dum kelkaj enhavis tekstojn pri astronomio kaj astrologio.
La pli granda aro de tabuletoj troviĝas en la Brita Muzeo, en Londono. Temas pri tekstoj "profetaj", kiu instruis la skribistojn interpreti la signifon de tio kion ili observis.

Kiam mortis Sin-iddina-apla, la plej aĝa frato de Aŝurbanipal, tiu ĉi lasta estis kronita kiel princo en 672 a.K. Aŝurbanipal estis tiam malpopulara en la kortego kaj inter la pastroj, kaj pro tio oni faris kontraktojn kun la asiriaj gravuloj, membroj de la reĝa familio kaj eĉ fremdaj reĝoj por certigi la lojalecon al la princo. La reĝo Esarhaddon mortiĝis dum milita kampanjo en Egiptio en 669 a.K., kaj pro tio Aŝurbanipal ricevis la povon, parte danke al barakto de sia patrino Nakia-Zakutu.

Same kiel ĉe multaj asiriaj reĝoj, la komencoj de la reĝado de Aŝurbanipal estis markitaj de senĉesaj militoj. Li luktis kontraŭ sia frato Ŝamaŝ-ŝum-ukin, kiu estis kronita reĝo de Babilonio kaj kiu ribelis sin kontraŭ Asirio. Babilonio estis apogita de koalicio de popoloj de la sudo de Mezopotamio kaj Egipto. Finfine, Aŝurbanipal rekonkeris Babilonion, kaj dismembrigis la aliancon en la 22a jaro de sia reĝado. Li instalis en Babilonio pulĉinelan registaron sub la reĝo Kandalanu. Kelkaj antropologoj asertas, ke Aŝurbanipal kaj Kandalanu estis la sama persono. La asiria reĝo konkeris ankaŭ Elamon, detruante la urbon Susa, la ĉefurbon, kaj konkeris grandan parton de la teritorioj kiuj aktuale estas araboj.

En la lasta jardeko de lia reĝado, Asirio estis pace, sed suferis gravan malaltiĝon. La dokumentoj pri tiuj jaroj estas malabunda; eĉ oni ne scias certe pri la preciza dato de la morto de Aŝurbanipal. Kelkaj versioj diras, ke li reĝis dum 38 jaroj, dum aliaj mencias 42.

Ĉiukaze, la morto de Aŝurbanipal malfermis la pordon al katastrofaj militoj interfrataj inter liaj filoj Aŝur-etil-ilani, Sinŝariŝkun kaj Sin-ŝumu-liŝir; kaj inter ili kaj la nova reĝo de Babilonio, Nabopolasar.

La datoj menciitaj en tiu ĉi artikolo estis elprenitaj de referencoj en la gravuraĵoj de Harran de la patrino de Nabonido.

La populareco de Aŝurbanipal estas ankoraŭ aktuala ĉar ties nomo estas ofte uzata ĉe la infanoj de asiriaj komunumoj.