Diskuto:Aŝurbanipal

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

eble pli bone kun ŝ, kiel ĉeftitolo. Narvalo 20:43, 24. Okt 2010 (UTC)

Sendube. Aŝurbanipal estas la nomo uzata en plej malpli ĉiuj esperant-lingvaj artikoloj, kiuj ligas ĉi tien, kaj pli bone korespondas al la antikva nomo akade, do nov-asirie, en kojnoskribo , Aššur-bāni-pal. La germana teksto sen referenco asertas en sia unua frazo, ke Aŝurbanipal estas la normala nomo kaj "Asurbanipal" estis kiel li menciiĝis en la Biblio, sed pri tiu aserto mi ne trovas fonton: ne estante iel ajn fakulo pri la biblio, mi en tekstoj pri li nur trovis mencion, ke probable celiĝis li en la nomo "Asnappar" de la Libro de Ezra 4:10, kaj same probable celiĝas li per la nomo "reĝo de Asirio" en la dua Libroj de la Kronikoj 33:11. Tiuj du tekstolokoj neniel estas konkreta mencio je iu nomo "Asurbanipal", kaj la germana aserto probable estas blufo (krom ke estus ankoraŭ pliaj mencioj de li en la biblio, kiujn mi nun ne trovas). La kojnoskriban nomon mi kompreneble ankoraŭ enkopias en la tekston. ThomasPusch (diskuto) 13:45, 9 nov. 2023 (UTC)[Respondi]