Pugnokojno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pugnokojno (PIV) estas kruda ŝtona ilo el tajlita siliko, kiun uzis la prahomoj. Per la tajlado, estiĝis neregula akra eĝo, uzebla por tranĉo. La plej malnova trovita pugnokojno estis farita antaŭ 1,75 milionoj da jaroj. Dum la evoluo, oni uzis ĝin ligita kun tenilo por ĉasado (manhakilo).

Antaŭaj formoj[redakti | redakti fonton]

Komence oni tajlis nur unu flankon de rivergruzo (tiam oni nomas tiajn ĉopero), poste ties du flankojn (ĉopera ilo). Tiuj tipoj aperis jam antaŭ pli ol du milionoj da jaroj.