Seleŭkia Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Seleŭkida imperio)
Ne konfuzu kun la (multe pli posta) Selĝuka Imperio
Seleŭkia Imperio
312 a.K.63 a.K.
historia lando • imperiopostrestaĵa ŝtato • historia epoko
Geografio
La imperio je sia plej granda etendo kaj antaŭ la morto de Seleŭko la 1-a, 281 a.K.
La imperio je sia plej granda etendo kaj antaŭ la morto de Seleŭko la 1-a, 281 a.K.
Ĉefurbo:
Seleucia
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
La seleŭkia regno, ĉ. 300 a.K.

La Seleŭkia Imperio, en Antikva greka: Βασιλεία τῶν Σελευκιδῶν, Basileía tōn Seleukidōn) estis Helenisma ŝtato regata de la Seleŭkia dinastio, kiu ekzistis de 312 a.K. ĝis 63 a.K.; ĝi estis fondita de Seleŭko la 1-a Nikatoro sekve al la divido de Makedonia Imperio tiom ampleksege etendita fare de Aleksandro la Granda.[1][2][3][4] Seleŭko ricevis Babilonon kaj, el tie, li etendis siajn teritoriojn ĝis inkludi multon de la orientaj teritorioj de Aleksandro. Je la pinto de sia povo, ĝi inkludis centran Anatolion, Persion, Levantenion, Mezopotamion, kaj kio estas nune Kuvajto, Afganio, kaj partojn de Pakistano kaj Turkmenio.

La imperio estis regata el la metropolo Seleŭkio-Ktesifono. Seleŭkio ripete militis kontraŭ la Ptolemeoj, la grekaj, post-aleksandraj reĝoj de Egiptio.

Seleŭkio floris de 300 ĝis 150 a.K., disvastiginte grekan civilizon kaj lingvon (iafoje perforte). De -150 ĝis -50, la imperio putriĝis pro dinastiaj militoj: provincoj sendependiĝis (ekzemple, Judio sub la Makabeoj) kaj finfine Seleŭkio estis konkerita de Partujo (en la oriento: Persio kaj Mezopotamio) kaj de Romio (en la okcidento: Sirio, Palestino kaj Anatolio). Romio konkeris per la armeoj de Lukulo kaj Pompejo.

Seleŭkio falis, sed Antioĥio kaj greka civilizo en la eks-seleŭkaj landoj prosperis sub la romia kaj bizanca imperio, dum la postaj sep cent jaroj, ĝis la alveno de islamo kaj la araba imperio en la 7-a jarcento, kaj ankaŭ en la parta imperio, kie la greka reste estis lingvo de kulturo, eĉ la unua Sasanida imperiestro, kiam li estis informita, ke lia generalo ĵus venkis la romianojn, estis spektanta grekan tragedion de Eŭripido.

Seleŭkio estas menciita en la Biblio, profete en la Libro de Danielo kaj historie en la Libroj de la Makabeoj. Tiuj rigardis ĝian grekan civilizon kiel minacon al judismo - minaco, kiun Antioĥo la 4-a Epifano realigis sange.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jones, Kenneth Raymond. (2006) Provincial reactions to Roman imperialism: the aftermath of the Jewish revolt, A.D. 66-70, Parts 66-70. University of California, Berkeley, p. 174. ISBN 978-0-542-82473-9. “... and the Greeks, or at least the Greco-Macedonian Seleucid Empire, replace the Persians as the Easterners.”.
  2. Society for the Promotion of Hellenic Studies (London, England). (1993) The Journal of Hellenic studies, Volumes 113-114. Society for the Promotion of Hellenic Studies, p. 211. “The Seleucid kingdom has traditionally been regarded as basically a Greco-Macedonian state and its rulers thought of as successors to Alexander.”.
  3. Baskin, Judith R. ; Seeskin, Kenneth. (2010) The Cambridge Guide to Jewish History, Religion, and Culture. Cambridge University Press, p. 37. ISBN 978-0-521-68974-8. “The wars between the two most prominent Greek dynasties, the Ptolemies of Egypt and the Seleucids of Syria, unalterably change the history of the land of Israel…As a result the land of Israel became part of the empire of the Syrian Greek Seleucids.”.
  4. Glubb, Sir John Bagot. (1967) Syria, Lebanon, Jordan. Thames & Hudson, p. 34. OCLC 585939. “In addition to the court and the army, Syrian cities were full of Greek businessmen, many of them pure Greeks from Greece. The senior posts in the civil service were also held by Greeks. Although the Ptolemies and the Seleucids were perpetual rivals, both dynasties were Greek and ruled by means of Greek officials and Greek soldiers. Both governments made great efforts to attract immigrants from Greece, thereby adding yet another racial element to the population.”.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • G. G. Aperghis, The Seleukid Royal Economy. The Finances and Financial Administration of the Seleukid Empire, Cambridge, 2004.
  • Laurent Capdetrey, Le pouvoir séleucide. Territoire, administration, finances d'un royaume hellénistique (312-129 avant J.C.). (Collection "Histoire"). Rennes: Presses Universitaires de Rennes, 2007.
  • A. Houghton, C. Lorber, Seleucid Coins. A Comprehensive Catalogue, Part I, Seleucus I through Antiochus III, With Metrological Tables by B. Kritt, I-II, New York - Lancaster - London, 2002.
  • Paul J. Kosmin, The Land of the Elephant Kings: Space, Territory, and Ideology in the Seleucid Empire (Cambridge, MA: Harvard University Press, 2014).
  • Michael J. Taylor, Antiochus the Great (Barnsley: Pen and Sword, 2013).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]