Partia Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Partia Imperio
-247 – 224
historia lando • imperio • epokigo de historio
Geografio
Kronologio de la Partia Imperio inklude gravajn okazaĵojn kaj teritorian evoluon
Kronologio de la Partia Imperio inklude gravajn okazaĵojn kaj teritorian evoluon
Ĉefurbo:
Nisa • Seleŭkio-Ktesifono • Seleucia • Hecatompylos
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
feŭda monarkio
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Partia Imperio (247 a.K. – 224 p.K.), konata ankaŭ kiel Arsacida Imperio,[1] estis grava Irania politika kaj kultura povo en teritorioj de nuntempa Irano kaj Irako (Mezopotamio).[2] Ĝia lasta nomo deriviĝis el Arsaces la 1-a de Partio[3] kiu, kiel estro de la Parnia tribo, fondis ĝin en la mezo de la 3a jarcento a.K. kiam li konkeris la regionon Partio[4] en la Irana nordoriento, poste satrapio (provinco) en ribelo kontraŭ la Seleŭkia Imperio. Mitridates la 1-a (ĉ. 171–138 a.K.) ege etendigis la imperion konkerinte Medion kaj Mezopotamion el la Seleŭkoj. Je tiu momento, la Partia Imperio etendiĝis el la nordaj areoj de Eŭfrato, en kio estas nune centr-orienta Turkio, el orienta Irano. La imperio, situa ĉe la komercvojo Silka Vojo inter la Romia Imperio en la Mediteranea Baseno kaj la Imperio Han de Ĉinio, iĝis centro de komerco. La Partoj ege adoptis la arton, arkitekturon, religiajn kredojn, kaj reĝajn simbolojn de kulture heterogenea imperio, kiu enhavis Persajn, Helenismajn, kaj regionajn kulturojn. Dum ĉirkaŭ la unua duono de sia ekzisto, la Arsacida kortego adoptis elementojn de Greka kulturo, kvankam ĝi eventuale spertis gradan revivadon de Iranaj tradicioj. La Arsacidaj regantoj estis titolitaj la "Reĝo de Reĝoj", kiel postulo esti heredantoj de la Akemenida Imperio; ja, ili akceptis multajn lokajn reĝojn kiel vasaloj kie la Akemenidoj estis nomumitaj, kvankam tre aŭtonomaj, satrapoj. La kortego nomumis malgrandajn nombrojn da satrapoj, eĉ tre for de Irano, sed tiuj satrapioj estis pli malgrandaj kaj malpli povaj ol la Akemenidaj potenculoj. Kun la etendo de la Arsacida povo, la sidejo de la centra registaro ŝanĝis el Nisa al Ktesifono laŭlonge de la rivero Tigriso (sude de la nuntempa Bagdado, Irako), kvankam ankaŭ kelkaj aliaj lokoj servis kiel ĉefurboj.

Gravaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. El Antikva greka Ἀρσάκης Arsakēs, el Parta lingvo Aršak.
  2. Waters 1974, p. 424.
  3. Brosius 2006, p. 84
  4. "roughly western Khurasan" Bickerman 1983, p. 6.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bickerman, Elias J. (1983), "The Seleucid Period", in Yarshater, Ehsan, Cambridge History of Iran, 3.1, London & New York: Cambridge University Press, pp. 3–20, ISBN 0-521-20092-X.
  • Brosius, Maria (2006), The Persians: An Introduction, London & New York: Routledge, ISBN 0-415-32089-5.
  • Waters, Kenneth H. (1974), "The Reign of Trajan, part VII: Trajanic Wars and Frontiers. The Danube and the East", in Temporini, Hildegard, Aufstieg und Niedergang der römischen Welt. Principat. II.2, Berlin: Walter de Gruyter, pp. 415–427.