Parta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Parta lingvo
Pahlawānīg
Parolita en Parta Imperio (inkl. Arsakida Dinastio de Armenio, Arsakida Dinastio de Iberio kaj Arsakida Dinastio de Kaŭkaza Albanio)
Regiono Partio, antikva Irano
Parolantoj 0
Skribo Pahlavia skribsistemo, Maniĥea alfabeto
Morto Marĝenigita de la mezpersa ekde la 3-a jarcento sed plu ekzistis en Kaŭkazio forme de diversaj samnomaj branĉoj
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa
Hind-irana
Irana
Okcident-irana
Nordokcident-irana
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 xpr
  Glottolog part1239
Angla nomo Parthian
Franca nomo parthe
v  d  r
Information icon.svg

La Parta lingvo, ankaŭ konata kiel la arsakida pahlavia kaj Pahlawānīg, estas formortinta antikva nordokcidenta irana lingvo iam parolata en Partio, regiono en nordorienta antikva Irano. La Parta estis la oficiala lingvo de la arsakida Parta Imperio (248 a.K. – 224 p.K.), kaj de ties samnomaj branĉoj, la Arsakida Dinastio de Armenio, Arsakida Dinastio de Iberio kaj Arsakida Dinastio de Kaŭkaza Albanio.

La lingvo havis grandegan efikon al la armena, granda parto de kies vortprovizo estis formita ĉefe per depruntoj el la Parta. Multaj antikvaj Partaj vortoj estis konservitaj kaj nun povas esti viditaj nur per la armena.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

La Parta estis okcidenta mezirana lingvo. Pro lingva kontakto ĝi kunhavas kelkajn kvalitojn de la Orienta irana lingva grupo, kies influo estas atestita unuavice per vortaj pruntoj. Kelkaj spuroj de la orienta influo pluvivas kiel Partaj pruntovortoj en la armena.

Taksonomie, la Parta, hind-eŭropa lingvo, apartenas al la nordokcidenta irana lingva grupo dum la meza persa apartenas al la sudokcidenta irana lingva grupo.

Skriba formo[redakti | redakti fonton]

La Parta lingvo estis skribita per pahlavia skribsistemo, kiu havis du esencajn karakterojn: unue, ĝia skribo deriviĝis de la aramea, la skribo (kaj lingvo) de la aĥaemenida kancelierio (t.e. la imperia aramea). Due, ĝi havis altan oftecon de arameaj vortoj, skribitaj kiel ideosignoj aŭ vorterosignoj; tio estas, ili estis skribitaj kiel arameaj vortoj sed komprenitaj kiel Partaj vortoj.

La Parta lingvo estis la lingvo de la malnova satrapio Partio kaj estis uzita en la arsakidaj tribunaloj. La ĉefaj fontoj por la Parta estas la malabundaj restantaj surskriboj el Nisa kaj Hekatomurbo, maniĥeaj tekstoj, sasanidaj plurlingvaj surskriboj kaj restaĵoj el la Parta literaturo en la postsekvinta mezpersa lingvo. Inter ĉi tiuj, la maniĥeaj tekstoj, komponitaj tuj post la defalo de la Parta potenco, grave rolas en la rekonstruo de la Parta lingvo. Tiuj maniĥeaj manuskriptoj ne enhavas ideosignojn.

Formorto[redakti | redakti fonton]

En 224 p.K., Ardaŝiro la 1-a, la loka reganto de Farso, eloficigis kaj anstataŭigis Artabano la 4-a, la lasta Parta imperiestro, kaj fondis la kvaran iranan dinastion kaj duan persan dinastion, la Sasanida Imperio. La Parta estis tiam anstataŭigita de la mezpersa, kies skriba formo estas konata kiel la sasanida pahlavia. La Parta ne tuj mortis, sed restas atestita en kelkaj dulingvaj surskriboj el la sasanida epoko.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Parthian language en la angla Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]