Avesta lingvo
Avesta lingvo | |
mortinta lingvo • antikva lingvo • lingvo | |
---|---|
orienta irana lingvaro | |
Regiono | Orienta Irana Altebenaĵo |
Parolantoj | 0 |
Skribo | Avesta alfabeto, gujaratia skribo |
Morto | Dato nekonata |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | ae |
ISO 639-2 | ave |
ISO 639-3 | ave |
Glottolog | aves1237 |
Angla nomo | Avestan |
Franca nomo | avestique |
La avesta lingvo (ankaŭ konata kiel zenda aŭ zend) estas orienta irana lingvo, parenca al la malnovpersa, apartenanta al la familio de la hindeŭropaj lingvoj, en kiu estis verkita la Avesto aŭ la sankta libro de la Zaratuŝtrismo. Ĝi estis uzita en la antikva Persio
Ĝeneralaj karakteristikoj
[redakti | redakti fonton]La avestlingvaj vortoj povas aparteni al tri genroj: maskuleno, femineno kaj neŭtro. Koncerne la numero. la vortoj povas aparteni al la singularo, dunombro aŭ pluralo. Ĝi estas sinteza lingvo: la substantivoj estas deklinaciitaj en sep kazoj (nominativo, akuzativo, instrumentalo, dativo, ablativo, lokativo kaj genitivo).
La avesta alfabeto estas evoluo de la malfrua pahlavia skribo, kiu mem devenas de la aramea alfabeto. Ĝia nomo estas Din Dabiri. Tiu alfabeto por ĉiuj vokaloj kaj konsonantoj havas apartan klaran literon kaj skribiĝas de dekstre al maldekstre.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Língua avéstica en la portugala Vikipedio.