Veda Sanskrito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rigveda manuskripto en Nagario, komenco de la 19a jarcento.

Veda Sanskrito estas hindarja pralingvo. Ĝi estas la parolata praulo de liturgia Sanskrito, kaj frua descendanto de pra-hindarja. Ĝi estas proksime rilata al Avesta, nome la plej aĝa konservita Irana lingvo. Veda Sanskrito estas la plej aĝa atestita lingvo de la Hindirana branĉo de la Hindeŭropa familio.

Veda Sanskrito estas la lingvo de Vedoj, nome tekstoj kompilitaj ĉirkaŭ la periodo de komenca la meza 2a al meza 1a jarmilo a.K. Ili estis parole konservitaj kiel parto de la tradicio Śrauta de Veda recitado, antaŭa al la alveno de alfabeta skribado en Hindio dum kelkaj jarcentoj. Pro manko de kaj epigrafia pruvaro kaj de nerompita manuskripta tradicio, la Veda Sanskrito estas unu el lingvoj kiuj ne povas esti tradukitaj akurate en tiu epoko. Speciale la plaj aĝa epoko de la lingvo, nome la Rigveda Sanskrito, nome la lingvo de la himnoj de Rigvedo, estas konservita nur en formo redaktita kelkajn jarcentojn post la kompono de la tekstoj. Rekuperado de ties origina formo estas celo de lingva rekonstruado.[1]

El ĉirkaŭ 4a jarcento a.K., en la klasika periodo de Ferepoka Antikva Hindio, Veda Sanskrito lasis la vojon al la Klasika Sanskrito kiel difinita de la gramatiko de Panini.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ernst Wilhelm Oskar Windisch, Berthold Delbrück, Die altindische Wortfolge aus dem Catapathabrahmana
  • A. A. Macdonell, Vedic Grammar (1910)
  • A. A: Macdonell, Vedic Grammar for Students
  • Bruno Lindner, Altindische Nominalbildung: Nach den S̆amhitas dargestellt (1878) [1]
  • Michael Witzel, Tracing the Vedic dialects in Dialectes dans les litteratures Indo-Aryennes eld. Caillat, Paris, 1989, 97–265.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]