Dunombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dunombrodualo estas gramatika subkategorio de la gramatika nombro. Kontraste al la ununombro kaj la nepreciza multenombro la dunombro signas duon de la priskribataj elementoj kun respondaj substantivaj, adjektivaj kaj foje ankaŭ verbaj formoj. Pliaj nekutimaj gramatikaj nombroj estas la trinombro kaj malmultenombro.

Apero[redakti | redakti fonton]

En la plej multaj lingvoj, kiuj konas dunombron, ĝi uziĝas precipe por nature paraj aĵoj, ekzemple por la paraj korperoj kiaj brakoj, kruroj, oreloj, okuloj, renoj ktp. aŭ ekzemple por ŝuoj, iloj kun du simetriaj partoj (tondilo aŭ tranĉiloj) aŭ geedzoj. Se la nombro de objektoj aŭ personoj kontraŭe nur hazarde estas du, ofte ozatas la normala multenombro.

En la hindeŭropaj lingvoj la dunombroj pli poste je granda parto anstataŭiĝis per multenombroj. Aliflanke en iuj situacioj ankaŭ originaj dunombroj foje transprenis multenombrajn funkciojn. En la sanskrita lingvo la dunombro ankoraŭ estis plene evoluinta, en la antikva greka kaj en la gota lingvoj la dunombro ankoraŭ troveblis en restoj. Ankaŭ en la aliaj ĝermanaj lingvoj ĝi ekzistis, pro sia komplekseco tamen pli kaj pli perdis je signifo. Diversaj dialektoj de la nordfrisa lingvo konservis dunombrajn pronomojn en la unua kaj dua personoj (ekzemple wat por "ni ambaŭ" kaj jat por "vi ambaŭ"), la dialekto de la insulo Sylt (nomata Sölring) ankaŭ en la tria persono) ĝis la unua duono de la 20-a jarcento.

Ankaŭ la plej multaj slavaj lingvoj historie havis dunombron, sed intertempe perdis ĝin, kun la escepto de la slovena kaj soraba lingvoj, kiuj plu praktike uzas dunombrojn.

En la nuntempaj keltaj lingvoj ĝi ekzistas kiel "eĥo" en specialaj vortoj por paraj korperoj, kvankam alikaze post 2 (kiel post ĉiuj nombrovortoj) uziĝus la ununombra (!) formo. En la malnovirlanda lingvo la dunombro ankoraŭ estis pli forta, kaj eĉ influis la fleksion de la substantivoj.

En multaj ekstereŭropaj lingvofamilioj la dunombro ankoraŭ ekzistas nuntempe. La plej multaj ŝemidaj lingvoj havas ĝin, ekzemple la hebrea (nur por paraj objektoj kiel okuloj aŭ oreloj) kaj la araba.

En la nordaj lingvoj de la irokeza lingvaro la dunombro restis vivanta formo.

En Esperanto oni povus konsideri dunombro la uzadon de vortoj kiel "ambaŭ", "geedzoj", ktp.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Araba lingvo[redakti | redakti fonton]

Ununombro (Singularo) Dunombro (Dualo) Pluralo (multenombro)
*arabe البيت, al-baytu „la domo“ arabe البيتان, al-baytāni „ambaŭ domoj, la du domoj“ arabe البيوت, al-buyūtu „la domoj“
*arabe أنت, ʾanta, ʾanti „“ci/vi (m., f.) arabe أنتما, ʾantumā „vi ambaŭ“ arabe أنتم, أنتن, ʾantum, ʾantunna „vi“ (m., f.)

En la araba la dunombro estas ĉiam markata en la norma lingvo (por religio, literaturo, gazetaro, novaĵoj, oficialaj paroloj) en ĉiuj gramatikaj rilatoj, do ĉe verbo, adjektivo, pronomo kaj substantivo. En ĉiuj arabaj dialektoj la dunombro nur estas markata ĉe substantivoj. Tio estas en la plej multaj dialektoj (krom ekz. Marokad:Q56426) ankaŭ produktiva.

Bavara[redakti | redakti fonton]

En la Bavara la origina pronomo por la 2-a persono de dunombro estas uzata kiel kutima plurala formo. Aparta dunombro nuntempe ne plu ekzistas.

  • Transpreno de la pluralo:
    • en Bavar. és (ofte „eß“, „öß“, „ös“ skribata, prononco ĉiam „es“) „vi“ < „vi ambaŭ“
    • en Bavar. enk „vin“ < „vin ambaŭ“
    • Al la origina dunombra pronomo rilatas ankaŭ la verba finaĵo -ts anstataŭ -t por la 2-a persono de pluralo: és gebts = „vi donas“.

Ĉeĥa lingvo[redakti | redakti fonton]

En la ĉeĥa la dumbro estis uzata ĉe substantivoj kaj verboj ĝis ĉ. la 15-a jarcento. De tio nuntempe ankoraŭ konserviĝis formoj ĉe la esprimoj por kelkaj paraj korpopartoj de homoj kaj bestoj en la genitivo, prepozitivo kaj instrumentalo de la multenombro.

Nom. Sg. Nom. Pl. Gen. Pl. Prep. Pl. Instr. Pl.
noha (kruro, piedo) nohy nohou nohou nohama
ruka (mano, brako) ruce rukou rukou rukama
rameno (ŝultro) ramena ramenou ramenou rameny
koleno (genuo) kolena kolenou kolenou koleny
prsa (brusto) prsa prsou prsou prsy
oko (okulo) oči očí očích očima
ucho (orelo) uši uší uších ušima

Plia ekzemplo estas de formo de la numeralo dvě stě (ducent) anstataŭ dvě sta kaj la deklinacio de la numeralo dva (du) en la instrumentalo de multenombro dvěma. La lasta distingiĝas de la formado de la instrumentalo de multenombro de pliaj numeraloj je -mi kiel třemi (tri) kaj čtyřmi (kvar).

En la parola lingvo oni ofte transprenas la formadon de la instrumentalo el la dunombro al la instrumentalo de multenombro de la koncerna genro: s kamarádama anstataŭ s kamarády (kun la amikoj).

Gota lingvo[redakti | redakti fonton]

En la Gota la dunombro konserviĝis ĉe la personaj pronomoj kaj verboj, sed ne ĉe substantivoj.

  • Got. wit „ni ambaŭ“ (vs. weis „ni“)
  • Got. igqis „al vi ambaŭ“ (vs. izwis „al vi“). La mominativo de dunombro ne estis skribe trovita kaj estas rekonstruata kiel *jut („vi ambaŭ“). igqis rilatas al pli frua formo de la bavara enk.
  • Ankaŭ ĉe la verboj estas en la 1-a kaj 2-a personoj dunombraj finaĵoj: (wit) sôkjôs, (*jut) sôkjats „ni ambaŭ serĉas, vi ambaŭ serĉas“, vs. (weis) sôkjam, (*jut) sôkeiþ „ni serĉas, vi serĉas“. La finaĵo -ts de la 2-a persono de dunombro rilatas al la bavara finaĵo de la 2-a persono de pluralo -ts.

Hebrea lingvo[redakti | redakti fonton]

En la Hebrea la dunombra formo estas יים- (-ajim) nur por kelkaj pare ekzistantaj, ĉefe inaj substantivoj. Ĉi tiu krome ankaŭ estas uzataj por la pluralo.

  • עין okulo – עיניים okuloj
  • רגל piedo – רגליים piedoj
  • נעל ŝuo – נעליים ŝuoj

Tio ankaŭ koncernas la vortojn por oreloj, ŝultroj, ŝtrump(et)oj, okulvitroj, pantalonoj ktp. Ĉe tempindikoj (horo, tago, semajno, monato, jaro) estas distingata inter dunombro kaj pluralo.

Islanda lingvo[redakti | redakti fonton]

  • hver ĉiu/kiu (pri multaj), sed hvor ĉiu/kiu (pri du)
    ekz. hver þeirra kiu el ili, sed hvor þeirra kiu el ili ambaŭ

Latina lingvo[redakti | redakti fonton]

  • La dunombro ne konserviĝis en la Latina krom malmultaj esceptoj. La latinaj vortoj duo („du“), ambo („ambaŭ“) kaj octo („ok“, origine verŝajne „duoble kvar fingroj“) ankoraŭ montras la malnovan dunombran finaĵon -ō.[1]

Litova lingvo[redakti | redakti fonton]

ununombro dunombro multenombro
vyras („viro“) vyru vyrai
mergina („knabino“) mergini merginos
einu („mi iras“) einava einame

Malnovnordlanda lingvo[redakti | redakti fonton]

En la malnovnordlanda nur la personaj pronomoj de la unua kaj dua personoj havis dunombrajn formojn:

Nom. ununombro Ak. ununombro Dat. ununombro Gen. ununombro
ek mik mēr mīn mi
þū þik þēr þīn ci/vi
Nom. dunombro Akk. dunombro Dat. dunombro Gen. dunombro
vit okkr okkr okkar ni ambaŭ
it ykkr ykkr ykkar vi ambaŭ
Nom. multenombro Akk. multenombro Dat. multenombro Gen. multenombro
vēr oss oss vār ni
þēr yðr yðr yðar vi

Mohoka lingvo[redakti | redakti fonton]

Pola lingvo[redakti | redakti fonton]

En la pola nuntempe nur ekzistas ununombro kaj multenombro. Origine ankaŭ ekzistis dunombro, kiu kiel en preskaŭ ĉiuj slavaj lingvoj perdiĝis. Spuroj tamen konserviĝis en la pola, tamen tre malofte, ekzemple ĉe paraj korperoj w ręce („en unu mano“), w ręku („en ambaŭ manoj“), w rękach („en la manoj“ ekzemple de malamikoj, do en pluraj manoj), laŭ la bazaj vortoj ręka („la mano“), dwie ręce („du manoj“), trzy ręki (malnovstile „tri manoj“). En proverboj la dunombro ofte troveblas (ekzemple mądrej głowie dość dwie słowie anstataŭ dwa słowa: „al saĝa kapo sufiĉas du vortoj“) kaj la pola verkisto Adam Mickiewicz dum la 19-a jarcento ankoraŭ literature uzis ĝin.

Slovena lingvo[redakti | redakti fonton]

ununombro dunombro multenombro
Substantivo
korak („paŝo“ – virsekse) koraka koraki
lipa („tilio“ – insekse) lipi lipe
mesto („urbo“ – neŭtre) mesti mesta
Verbo
grem („mi iras“, 1-a persono) greva („ni ambaŭ iras“) gremo („ni iras“)
greš („ci/vi iras“, 2.a persono) gresta („vi ambaŭ iras“) greste („vi iras“)
gre („li iras“, 3-a persono) gresta („ili ambaŭ iras“) gredo („ili iras“)
Posedaj pronomoj
moj („mia“, 1-a persono) najin („de ni ambaŭ“) naš („nia“)
tvoj („cia/via“, 2-a persono) vajin („de vi ambaŭ“) vaš („via“)
njegov/njen („lia/ŝia“, 3-a persono) njun („de ili ambaŭ“) njihov („ilia“)

Sorabaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La Sorabaj finaĵoj estas tre similaj. Nur ĉe la virseksaj formoj estas diferenco inter ambaŭ lingvoj, nome ke la suprasoraba havas malsamajn finaĵojn depende de la moleco de la lasta konsonanto.

Malsuprasoraba lingvo[redakti | redakti fonton]

ununombro dunombro multenombro
wuknik („lernanto“ – virsekse) wuknika wukniki
źowka („knabino“ – insekse) źowce źowki
wokno („fenestro“ – neŭtre) woknje wokna

Suprasoraba lingvo[redakti | redakti fonton]

ununombro dunombro multenombro
šuler („lernanto“ – virsekse kun mola lasta konsonanto) šulerjej šulerje
wosoł („azeno“ – virsekse kun malmola lasta konsonanto) wosołaj wosoły
holčka („knabino“ – insekse) holčce holčki
wokno („fenestro“ – neŭtre) woknje wokna
Singular dunombr Plural
Holca čita rjanu knihu. („[la] knabino legas belan libron“) Holcy čitatej rjanej knize. („ambaŭ knabinoj legas du belajn librojn“) Holcy čitaja rjane knihi. („la knabinoj legas belajn librojn“)
Dźěd rěči z nowym susodom. („[la] avo parolas kun nova najbaro“) Dźědaj rěčitaj z nowymaj susodomaj. („ambaŭ avoj parolas kun du novaj najbaroj“) Dźědojo rěča z nowymi susodami. („[la] avoj parolas kun [la] novaj najbaroj“)
Widźiš tute wysoke twarjenje? („Ĉu vi vidas ĉi tiun altan konstruaĵon?“) Widźitej tutej wysokej twarjeni? („Ĉu vi ambaŭ vidas ĉi tiujn du konstruaĵojn?“) Widźiće tute wysoke twarjenja? („Ĉu vi vidas ĉi tiujn altajn konstruaĵojn?“)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rubenbauer/Hofmann/Heine: Lateinische Grammatik. 12-a eldono. Bamberg / München 1995, p. 26.