Trinombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La trinombro (aŭ trialo) estas gramatika nombro ekzistanta en tre malmultaj lingvoj de la mondo. Ĝi signas tri objektojn de sama speco kaj inter la vivaj lingvoj aparte troveblas en la aŭstralia lingvaro kaj la aŭstroneziaj lingvoj. Ekzemple ĝi ekzistas en la pronoma sistemo de la lingvo Sursurunga, parolata de ĉirkaŭ 3000 homoj sur la insulo Nov-Irlando de Papuo-Nov-Gvineo.