Vorterosigno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Vorterosigno (ideografiaĵologogramo) estas skribsigno por tuta vortero (morfemo). Vorterosignaroj estas kompleksaj sistemoj de rebusoj kaj gramatikaj, silabaj, kaj eĉ unusonaj signoj.

Ekzemple, la ĉina vorterosignaro kunmetas signon de drako (龙 - lóng) kaj signon de orelo (耳 - ěr) por skribi vorton surdeco (聋 - lóng), kunmetaĵo de eroj fonetika (drako kaj surdeco estas samsonaj lóng) kaj signifa (orela).

Vorterosignaroj estas la plej antikva maniero skribi, trovebla jam en Sumero, ankaŭ en Egiptio kaj Majalando. Hodiaŭ, ĉinoj kaj japanoj ilin ĉefe utiligas en la ĉina kaj la japana, sed eĉ iomgrade la eŭropanoj uzas ilin, ekzemple por numeroj.

Malavantaĝoj estas ke vorterosignaroj malfacile lerneblas - ekzemple, ordinara ĉino devas enmensigi ĉirkaŭ 4000 signojn. Avantaĝo estas, ke longaj ideoj kaj pensoj esprimeblas simple per kelkaj signoj, kaj legi estas pli facile ol legi alfabeton.

Afriko[redakti | redakti fonton]

Hieroglifoj

Okcidenta Azio[redakti | redakti fonton]

Sumera kojnoskribo

Akada kojnoskribo

Babilona kojnoskribo

Suda Azio[redakti | redakti fonton]

? Indusa skribo

Orienta Azio[redakti | redakti fonton]

Ĉina skribo

Japanaj vorterosignoj

Ameriko[redakti | redakti fonton]

Majaa skribo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Blisa skribo, planita ideogramaro

Ikono (religio)

Litero

Skribarto, Skribsistemo

Sona (planlingvo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.