Saltu al enhavo

Rebuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de rebuso (en nederlanda)

Rebuso (laŭ PIV) estas ludproblemo, en kiu la vortoj de frazo estas prezentitaj sub formo de desegnitaj objektoj, kies nomoj samsonas (aŭ eĉ similsonas, kiel la divenotaj vortoj aŭ vortsilaboj. Ekzemple oni kunmetas la bildojn de maro kaj de ŝuo, por elvoki la vorton "marŝu". Tiu ludproblemo estas simila al tiu de ŝarado. Kiel dua signifo eblas uzi tiun vorton por iu afero malklara nefacile komprenebla. La nomo koincidas en multaj eŭropaj lingvoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]