Diskuto:Vorterosigno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas uzi la pli klaran (kaj jam nun artikolkomence menciatan) esprimon "vortosigno" kiel artikoltitolon anstataŭ la grekecan esprimon "logogramo". Ĉu iu kontraŭas? Marcos 20:01, 23. Jul 2009 (UTC)

Iom problemeca. 'Signo' eble havas tro vastan signifon; ili estas skriberoj. ("En skribado kaj tipografio, signo estas ĉiu memstara skribsimbolo", sed "en la lingvistiko, signo estas kombino de koncepto kaj sonbildo".) Kaj ili ne skribas vortojn, sed vorterojn. Eble 'vorterosigno'? Kwamikagami 22:55, 23. Jul 2009 (UTC)
Bone, "vorterosigno" ankaŭ ŝajnas al mi bona alternativo. Se neniu kontraŭos, mi baldaŭ ŝanĝos la titolon. Marcos 20:05, 24. Jul 2009 (UTC)

Ideografiaĵo[redakti fonton]

Mi proponas uzi 'ideografiaĵo'. 'Vort(er)osigno' estas nebezonate peza kaj konfuza. Ni jam havas specifan oficialan radikon por tio [ideografi-] (Sistemo de skribado, en kiu oni prezentas ne la fonemojn, sed la morfemojn helpe de ĉiuspecaj signoj, desegnoj ktp: la ĉinoj uzas ĝis nun ideografian skribadon.). Mi sugestas uzi ĝin kiel titolon.