Blisa skribo
La blisa skribo aŭ angle simple “Bliss” (blissymbolics) estas pasigrafio. Ĝin proponis Charles Kasiel Bliss unuafoje en 1949. La blisan skribon inspiris la ĉina skribo kaj la prilingvaj pensoj de la germana filozofo Lejbnico. La blisan skribon ĉefe uzas neparolkapablaj homoj, ĉu kiel ponton al la lingvo parolata en sia komunumo, ĉu kiel sendependan lingvon[1].
Enhavo
Historio[redakti | redakti fonton]
Bliss laboris kun la helpo de sia edzino Klara Bliss. La sistemo publikiĝis dufoje en 1949 kaj 1965 sub la nomo sencoskribo (Semantography). La sistemo estis intencita por tutmonda interkompreniĝo, sed ĝi ricevis malgrandan atenton.
En 1971 ĝi estis ekuzita por la komunikado de spasme paralizitaj personoj en Kanado. En 1975 Bliss cedis plenan licencon pri sia invento al fondaĵo Blissymbolics Communication Foundation, nuntempe nomata Blissymbolics Communication International, por tiu uzo. Post kelkaj disputoj, la permeso estis konfirmita en 1982 kaj la fondaĵo plu evoluigas la sistemon.
Gramatiko[redakti | redakti fonton]
Signaro[redakti | redakti fonton]
- simboloj estas la signoj de la sistemo:
- blisliteroj estas la bazaj signifaj signoj de la sistemo, ekzemple domo estas tia nekunmetita signo
- blisvortoj estas signifaj kombinoj de blisliteroj, ekzemple malsanulejo estas kunmetita el domo kaj medicino
- signobildo estas desegna aspekto de simbolo
- gloso estas lingva klarigo de simbolo
- kromsigno estas signeto super simbolo, kiu modifas ĝian sencon aŭ precizigas ĝian rolon
Reguloj[redakti | redakti fonton]
Por instruado glosoj aperu sub la simboloj. Gloso de litero estu en etaj majuskloj. Gloso de vorto aŭ tuta frazo estu en klinitaj literoj (kursivoj).
Ekzemplo[redakti | redakti fonton]
La ĉi-supra ekzemplo konsistas el kvar simboloj kaj signifas "mi - volas - iri - kinejen".
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Lernolibro en Esperanto: Blisa Skribo / Lode Van de Velde - Eldonejo Libera, Antverpeno, 2016. - https://e-libera.weebly.com/bliss.html
- International Semantography: a non-alphabetical symbol writing readable in all languages / Charles Bliss. - Sydney, 1949.
- The fundamental rules of blissymbolics: creating new blissymbolics characters and vocabulary / Blissymbolics Communication International (bci). - 2004-09-28. - http://www.blissymbolics.org/downloads/bliss-rules.pdf
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
http://www.symbols.net/blissre.htm
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Grafikaj ĉapelaĵoj afiksas pazigrafiajn simbolojn, Mélanie Maradan en: Informilo por interlingvistoj, n-ro 78/79 (3-4/201, PDF) - Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, Rotterdamo.