Sumero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Surtronigita sumera reĝo de Ur, eble Ur-Pabilsag, kun servistoj. Standardo de Ur, ĉ. 2600 a.n.e.

Sumero estis antikva lando en la suda parto de Mezopotamio. La nordon de la regiono okupadis Akado. La nomo de la lando devenas de la akada lingvo - "ŝumerum" (Biblio mencias ĝin kiel Ŝinar), mem sumeranoj nomis sian landon "ki-engir". La historio de Sumero daŭras almenaŭ de 3500 a.n.e. ĝis 2000 a.n.e. Ĝia kulturo estis alprenita de postaj regnoj de Mezopotamio: nome Babilonio kaj Asirio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sumeraj Civitoj[redakti | redakti fonton]

Ur-Ningirsu, reganto de Lagaŝ, ĉirkaŭ 2110 a.n.e.

En la komenco de 3-a jarmilo ĉi tie ekzistis 12 civitoj, t.e. memregantaj urboj: Adab, Akŝak, Bad-tibira, Uruk (Erech - en Biblio), Kiŝ, Lagaŝ, Larak, Larsa, Nippur, Sippar, Umma kaj Ur. Ili sin prezentis kunfandiĝintaj kamparaj komunumoj, dividitaj je kvartaloj. En la centro de ĉiu kvartalo staris templo de loka dio. Ĉirkaŭkuŝantaj vilaĝetoj subordiĝis al tia "centro", kies reganto ("ensi") estis kaj militestro kaj ĉefpastro. Kiam unu civito fortigadis, kaj vastigadis sian potencon sur la najbaraj civitoj, ĝia reganto akceptadis la titolon de reĝo - Lugal (laŭvorte "granda"). La unuiĝo de lando okazis post longa tempo.

Borsipo estas nun arkeologia kuŝejo en Gubernio Babil, Irako, kies zigurato estas nuntempe unu el la plej klare identigeblaj survivantaj, identigita en la posta kulturo de Araboj kun la Babela turo. Tamen, moderna fakularo konkludas, ke la konstruistoj sumer-akadaj de la zigurato reale starigis ĝin kiel religia konstruaĵo honore de la loka dio Nabu, nomita la "filo" de la Babilona Marduk, kio estus pli taŭga por malgranda fraturbo de Babilono.

La plej gravaj urboj estis Ur kaj Uruk en la malsupra Mezopotamio, situanta iom pli norden urbo Lagaŝ, kaj pli norden - semidaj urboj Kiŝ kaj Mari. Dekomence prosperiĝis Kiŝ, sed en 27-a jarcento a.n.e. ribelis Uruka regnestro Gilgameŝ, kiu poste fariĝis mita heroo. Li venkis armeon de Kiŝanoj kaj establis sian potencon super la regiono.

Sumeranoj postlasis multajn fontojn, kiuj estis skribitaj ĝis la jaro 2000 a.n.e. Ili rakontas pri la sumeraj dioj kaj herooj. La plej konata inter ili estis Gilgameŝ, al kiu estas dediĉita multaj legendoj (Vidu ekzemple artikolon Eposo pri Gilgameŝ). De la 25-a jarcento a.n.e. plifortiĝis urbo Lagaŝ, kies regnestro Eanatum subordigis la tutan sudan Mezopotamion.

Danke al penado de multaj generacioj, valoj de Tigriso kaj Eŭfrato fariĝis fruktodona lando, kiu donis al ili grandajn rikoltojn. Sumeranoj ŝanĝadis sian rikolton de cerealoj kontraŭ materialoj, kiujn ili ne havis: ligno, metaloŝtono por konstruado. Iliaj ĉaroj kun radoj kaj tabletoj por skribi aŭ kalkuli faciligadis komercon kun aliaj popoloj.

Dua prospero de Lagaŝ[redakti | redakti fonton]

Sargonida regno falis kun la subteno de sumera urbo Lagaŝ, kiu reviviĝis kaj fariĝis dominanta en la suda Mezopotamio. En la dua duono de 22-a jarcento a.n.e. en Lagaŝ regis reprezentanto de gutia tribo - ensi Gudea, kiu efektivigadis aktivan konstruadan politikon. Por konstruado de grandega templo li uzadis materialojn el najbaraj teroj. Pri la forteco de Gudea atestas la informo, ke al li subordigis loĝantaro kun pli 200 mil samrajtaj civitanoj. Dum la Lagaŝanoj restis fidelaj al gutia regado, aliaj urboj kontraŭstaris al konkerantoj. Post la granda ribelo, kiun gvidis urboj Ur kaj Uruk, en la fino de 22-a jarcento a.n.e., gutioj estis forpelitaj.

La 3-a dinastio de Ur[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2109 a.n.e. Mezopotamio ankoraŭfoje estis unuiĝita, ĉi-foje sub la potenco de la 3-a dinastio de Ur, kiuj regis ĝis la fino de 3-a jarmilo a.n.e. Reprezentantoj de ĉi tiu dinastio sin nomis reĝoj de Sumero kaj Akado, pli poste - "reĝoj de kvar mondopartoj", kio atestas al ilia pretendo pri la mondpotenco. Foje ili sin nomis dioj, kio karakterizas al despotismo.

De la tempoj de la Ur-dinastio restis cent miloj da dokumentoj, kompilitaj de laborantoj en reĝaj kaj templaj oficejoj. Ili koncernis al la listoj de laborantoj, kalkuloj de labortagoj, faritaj taskoj ktp. La regno de Ur-dinastio estis same vasta, kiel la Sargona, kaj ĝisvivis pli ol unu jarcento. En la komenco de 20-a jarcento a.n.e. ĝi disfalis pro la samtempaj invadoj de amoridoj (de okcidento) kaj elamanoj (de oriento).

Kronologio de Sumero[redakti | redakti fonton]

4-a jarmilo Irigacia agrokulturo disvolviĝis en suda Mezopotamio. Kelkaj vilaĝoj transformiĝis al urboj, inter ili la unuaj estis Eridu kaj Uruk.
ĉ. 3500 Civitoj de suda Mezopotamio evoluis kaj formis kulturon, kiu nomiĝas Sumero.
ĉ. 3100 Oni komencis uzi kojnoskribon.
ĉ. 2800 Etana, la reĝo de Kiŝ, konkeris aliajn urbojn kaj unuigis la landon.
28-a jc La reĝo de Erech - Meskiaggaŝer, kontrolis Sumeron kaj etendis sian regnon de Mediteraneo ĝis Zagros-Montaro.
ĉ. 2700 La reĝo Enmebaragesi fariĝis reganto de Sumero, venkis Elamon. Nippur fariĝis kultura centro de Sumero.
27-a jc La reĝo de Ur, Mesanepeda venkis reganton de Sumero kaj fondis la 1-an dinastion de Ur.
ĉ. 2500 La reĝo de Adab, Lugalanemundu, vastigis Sumeron de Persa Golfo ĝis Mediteraneo kaj de Taŭrus-montoj ĝis Zagros-montaro. Konfliktoj inter Sumeraj urboj malfortigis la landon.
ĉ. 2330 Sargono la 1-a la Granda konkeris la tutan Sumeron kaj faris nord-mezopotamian urbon Agade (Akado) nova ĉefurbo. De tio komenciĝis Akada dinastio.
ĉ. 2220 Gutiaj triboj de Zagros-Montaro konkeris kaj prenis kontrolon super Akado kaj Sumero.
ĉ. 2150 La regantoj de Lagaŝ ĉefrolis en Sumero, sed ili estis sub la gvido de gutianoj.
ĉ. 2115 Sumero denove estis sub lokaj regantoj, kiam Utuhegal el Erech venkas gutiojn.
ĉ. 2100 Generalo Ur-Nammu fondis la 3-an dinastion de Ur.
21-a jc Sumero floris sub la stabila regnado.
ĉ. 2000 Elamanoj ruinigis Ur-on kaj kaptis la reĝon.
20-a jc Multaj militoj inter urboj en Sumero, unue inter Isin kaj Larsa, poste inter Larsa kaj Babilono.
ĉ. 1900 La semida tribo Amoridoj konkeris Mezopotamion kaj establis sian rezidejon en Babilono.
1790 Hamurabi fariĝis reĝo de Babilonio kaj en sekvaj 3 jardekoj ĝi estiĝis plej forta potenco de Mezopotamio. De tio finiĝis Sumera historio kaj komenciĝis Babilona, tamen Sumera kulturo fariĝis centra parto de Babilona socio

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La unuaj farmistoj el Samaro migris al Sumero, kaj konstruis adorejojn kaj setlejojn en Eridu.

Oni ĉirkaŭkalkulis, ke Uruk, unu el la plej grandaj urboj de Sumero, havis 50 000–80 000 loĝantojn en sia pinto;[1] konsiderante la aliajn urbojn en Sumero, kaj la grandan agrikulturan loĝantaron, proksimuma ĉirkaŭkalkulo por la loĝantaro de Sumero povis esti 0.8 milionoj ĝis 1.5 milionoj. La tutmonda loĝantaro en tiu epoko estis ĉirkaŭkalkulita en 27 milionoj.[2]

La Sumeranoj parolis senparencan lingvon, sed nombraj lingvistoj postulis, ke eblas detekti lingvan subtavolon de nekonata klasigo de antaŭ Sumero, ĉar nomoj de kelkaj gravaj urboj de Sumero ne estas sumeraj, kio pruvus influojn de pli fruaj loĝantoj.[3] Tamen, la arkeologiaj registroj montras klaran seninterrompan kulturan kontinuecon ekde la setlejoj de la epoko de la plej frua Ubaida periodo (5300–4700 a.n.e. per C-14) en suda Mezopotamio. La Sumera popolo kiu setlis tie farmigis la terojn en tiu regiono kiu estis fekunda pro la sedimentoj alportitaj de la riveroj Tigriso kaj Eŭfrato.

Kelkaj arkeologoj spekuladis, ke la originaj parolantoj de antikva sumera lingvo eble estis farmistoj, kiuj translokiĝis malsupren el la nordo de Mezopotamio post perfektigi la irigacian agrikulturon tie. La ceramiko de la Ubaida periodo de suda Mezopotamio estis konektita kun la transira komerco de Ĉoga Mami kun la ceramiko de la kulturperiodo de Samarra (ĉ. 5700–4900 a.n.e. C-14) en la nordo, kiu estis kla unua kiu praktikis primitivan formon de irigacia agrikulturo laŭlonge de meza Tigris-rivero kaj ties alfluantoj. La konekto estas plej klare vidata en Tell Aŭajli (Ueilli, Ueili) apud Larsa, elfosita de francoj en la 1980-aj jaroj, kie ok niveloj montris antaŭ-Ubaidan ceramikon simila al Samaraj objektoj. Laŭŭ tiu teorioj, farmistaj popolooj etendiĝis malsupren en suda Mezopotamio ĉar ili jam estis disvolvigintaj templo-centritan socian organizadon por mobilizi kaj laboron kaj teknikojn por akvokontrolo, kio ebligis al ili survivi kaj prosperi en malfacila medio.

Aliaj sugestis kontinuecon de Sumeranoj, el la indiĝenaj tradicioj de ĉasistoj kaj fiŝkaptistoj, asociaj kun la pugnokojnoj trovitaj sur la marbordoj de Arabio. Juris Zarins kredas, ke la Sumeranoj povis esti la popolo loĝanta sur la regiono de la Persa Golfo antaŭ ĝi estis inundita fine de la lasta glaciepoko.[4]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Sargono kaj Enheduanna[redakti | redakti fonton]

Enheduanna, filino de Sargon de Akkad, ĉirkaŭ 2300 a.K.

Enheduanna estis la unua konata poeto de la homa historio kaj per siaj himnoj ŝi kontribuis al la unuigo de la imperion de sia patro, la reĝo Sargono la Granda, nome la unua homo en la historio kiu kreis imperion, ĉar li konkeris kelkajn sendependajn urbojn de Mezopotamio.

Sargono parolis la akadan lingvon, sed urboj de la suda Sumero parolis la sumeran. Do ili konsideris Sargonon eksterlandanon kaj invadinton, tial ili ofte ribelis kontraŭ lia rego kaj provis reakiri sian sendependecon. Kun la celo unuigi la du popolojn kaj tiel superi la kulturan breĉon, Sargon nomumis ŝian filinon Enheduanna kiel Grandan Pastrinon de la Luno en Ur, tio estas Ĉefpastrino de la plej grava templo de la imperio. Ŝia pozicio estis ege potenca, kun funkcioj tiel religiaj kiel politikaj. Enheduanna estis edukita por esti klera virino: ŝi scipovis legi kaj skribi en ambaŭ lingvoj, kaj la akada kaj la sumera, ŝi eĉ povis fari matematikajn kalkulojn. Ŝi scipovis fari tion, ĉar 300 jarojn antaŭ ol ŝi naskiĝis, la sumeranoj elpensis kojnoskriban formon, kio estis speco de skribaĵo farita en kolumnoj, sur argilaj tabeloj kaj tiuj tabeloj estis uzataj por komercaj registraĵoj kaj komercaj interkonsentoj, ne por kapti ideojn, pensojn, spertojn aŭ la historion de la homoj mem. Tiu matematika uzado estis profita por Enheduanna, sed ŝi revoluciis la verkadon. Por atingi la celon petita de ŝia patro, la Pastrino devis pensi kiel akordigi la diojn de la akadanoj kun la dioj de la sumeranoj, kiel krei ligon inter la diversaj popoloj por atingi ties unuiĝon. La respondo venis el la skribado. Enheduanna verkis por tiu celo 42 religiajn himnojn, per kiuj ŝi kombinis la ideologion de ambaŭ kulturoj.

Ĉiu mezopotamia popolo de tiu tempo kredis je malsama diaĵo, tial Enheduanna verkis himnojn dediĉitaj al ĉiu el la dioj de la ĉefaj urboj. En la himnoj ŝi gloris la povojn de ĉiu dio, benis ĝian templon kaj humanigis diaĵojn antaŭe malproksimaj al homoj. En ŝiaj skribaĵoj, la dioj suferis, amis, batalis kaj aŭskultis la preĝojn de la homoj. Tio ĉi estas ankaŭ unu el la unuaj konataj provoj sistemigi teologion.

Antikva sumera reliefportreto prezentanta Enheduanna (tria de dekstre) kun ŝia nomo surskribita.

Enheduanna ankaŭ estas konsiderata la unua kronikisto en la homa historio; ŝi verkis la kronikon pri la puĉo al la reĝimo de sia patro, sian propran ekzilon kaj sian postan revenon. La poemoj, himnoj kaj preĝoj de Enheduanna estis profunde personaj kaj reflektis ŝiajn sentojn pri mondaj aferoj kaj ŝia propra morta vivo. Ŝia verkado estas kompleksa. Ŝiaj himnoj funkcias kiel plurformaj sorĉoj, interplektante politikajn, personajn, ceremoniajn, teologiajn, historiajn kaj jurajn aspektojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Archaeology of Mesopotamia: Home - *** THIS FORUM IS ARCHIVED ***. Arkivita el la originalo je 2015-04-11. Alirita 2019-07-21. Arkivigite je 2015-04-11 per Archive.today
  2. Colin McEvedy kaj Richard Jones, 1978, Atlas of World Population History, Facts on File, New York, (ISBN 0-7139-1031-3).
  3. Karen Rhea Nemet-Nejat. (1998) Daily life in ancient Mesopotamia. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-29497-6.
  4. Has the Garden of Eden been located at last?.