Enheduanna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enheduanna, filino de Sargon de Akkad, ĉirkaŭ 2300 a.K.
Moderna rekonstruo de la Zigurato de Ur (fono) super la ruinoj de la Giparu, la templejo, kie Enheduanna loĝis kaj estis entombigita.
Antikva akada cilindra sigelo prezentanta Inanan, la temon de multaj el la himnoj de Enheduanna, apogante sian piedon sur la dorso de leono, ĉ. 2334–2154 a.K.
Antikva sumera reliefportreto prezentanta Enheduanna (tria de dekstre) kun ŝia nomo surskribita.

Enheduanna, la unua konata poeto de la homa historio, naskiĝis antaŭ pli ol 4 000 jaroj: nome en la 2285 jaro a.K, en Mezopotamio, la regiono konsiderata kiel la lulilo de la unua granda civilizo, nome Sumero, sur la teritorio de la nuna Irako. Enheduanna estis poeto, muzikisto, kaj himnokomponisto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Per siaj himnoj ŝi kontribuis al la unuigo de la imperion de sia patro, la reĝo Sargono la Granda, la unua homo en la historio kiu kreis imperion, ĉar li konkeris kelkajn sendependajn urbojn de Mezopotamio.

Sargono parolis la akadan lingvon, sed urboj de la suda Sumero parolis la sumeran. Do ili konsideris Sargonon eksterlandanon kaj invadinton, tial ili ofte ribelis kontraŭ lia mandato kaj provis reakiri sian sendependecon. Kun la celo unuigi la du popolojn kaj tiel superi la kulturan breĉon, Sargon nomumis ŝian filinon Enheduanna kiel Grandan Pastrinon de la Luno en Ur, tio estas Ĉefpastrino de la plej grava templo de la imperio. Ŝia pozicio estis ege potenca, kun funkcioj tiel religiaj kiel politikaj. Tiu estis lerta strategia decido, ĉar Enheduanna estis edukita por esti klera virino: ŝi scipovis legi kaj skribi en ambaŭ lingvoj, kaj la akada kaj la sumera, ŝi eĉ povis fari matematikajn kalkulojn. Ŝi scipovis fari tion, ĉar 300 jarojn antaŭ ol ŝi naskiĝis, la sumeranoj elpensis kojnoskriban formon, kio estis speco de skribaĵo farita en kolumnoj, sur argilaj tabeloj kaj tiuj tabeloj estis uzataj por komercaj registraĵoj kaj komercaj interkonsentoj, ne por kapti ideojn, pensojn, spertojn aŭ la historion de la homoj mem. Tiu matematika uzado estis profita por Enheduanna, sed ŝi revoluciis la verkadon. Por atingi la celon petita de ŝia patro, la Pastrino devis pensi kiel akordigi la diojn de la akadanoj kun la dioj de la sumeranoj, kiel krei ligon inter la diversaj popoloj por atingi ties unuiĝon. La respondo venis el la skribado. Enheduanna verkis por tiu celo 42 religiajn himnojn, per kiuj ŝi kombinis la ideologion de ambaŭ kulturoj.

Ĉiu mezopotamia popolo de tiu tempo kredis je malsama diaĵo, tial Enheduanna verkis himnojn dediĉitaj al ĉiu el la dioj de la ĉefaj urboj. En la himnoj ŝi gloris la povojn de ĉiu dio, benis ĝian templon kaj humanigis diaĵojn antaŭe malproksimaj al homoj. En ŝiaj skribaĵoj, la dioj suferis, amis, batalis kaj aŭskultis la preĝojn de la homoj. Tiaj verkoj estis en 37 tabeloj eltrovitaj en la urboj Ur kaj Kippur. "La Himnoj de la Sumera Templo" estas korpa verkado, kiu enhavas literaturan celebradon de la himnoj laŭdanta la 42 templojn de la tuta imperio. Ankaŭ troviĝis la dokumentoj de la universala panteono de dioj, kiujn ĉiuj mezopotamanoj povis kune adori. Tio ĉi estas ankaŭ unu el la unuaj konataj provoj sistemigi teologion.

Ĉiu el tiuj himnoj finiĝas per identa du-linia kolofono, krom la kvardek-dua himno, kiu finiĝas per Enheduanna subskribanta sian nomon kaj asertante ke ŝi "naskis" ĉi tiun verkon, kiu ne ekzistis antaŭ ol ĝi estis kreita. Enheduanna eksplicite skribas, ke "io kreiĝis, kiun neniu antaŭe estis kreinta."  Ŝi estis konscia pri la signifo de sia propra kreaĵo. Fakte ŝi estas la unua homo en la historio de nia mondo, kiu pretendas posedaĵon de sia propra verko.

Oni admiras ege fruajn rafinitajn artverkojn: la bizonojn de Altamira, fajnajn pentraĵojn kaj skulptaĵojn, la arkitekturajn verkojn el fora mezopotamia aŭ egipta pasinteco, sed oni ne scias, kiuj kreis ilin. Antaŭ la verko de Enheduanna ne evidentiĝis la ekzisto de iu aŭtoro. Tio evidentigas la ŝanĝon en la rilato inter homoj kaj kulturo; la naskiĝo de antaŭe nekonata ideo, ke verko havas aŭtoron, ke kultura kreado devenas de aparta homo. Tial en ŝiaj verkoj la persona pronomo "mi" estas uzata por la unua fojo skribe, io normala kaj ĉiutaga nuntempe, sed kiu tiam emfazis enprofundiĝon de emocioj kaj sentoj.

Enheduanna ankaŭ estas konsiderata la unua kronikisto; ŝi verkis la kronikon pri la puĉo al la reĝimo de sia patro, sian propran ekzilon kaj sian postan revenon. La poemoj, himnoj kaj preĝoj de Enheduanna estis profunde personaj kaj reflektis ŝiajn sentojn pri mondaj aferoj kaj ŝia propra morta vivo. Ŝia verkado estas kompleksa. Ŝiaj himnoj funkcias kiel plurformaj sorĉoj, interplektante politikajn, personajn, ceremoniajn, teologiajn, historiajn kaj jurajn aspektojn. Kleruloj nomas ŝin la "Ŝekspiro de sumera literaturo."

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 16 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Memorheredaĵo kaj influo[redakti | redakti fonton]

Post ŝia morto, Enheduanna estis memorita de sia popolo kiel grava figuro, eble eĉ atingante duon-diecan statuson, kio pruviĝis danke al alabastra disko kun ŝia nomo malkovrita en 1928 de la brita arkeologo Sir Leonard Woolley. Ŝia poezio estis studata, kopiata kaj transdonata tra la tuta Mezopotamio dum pluraj jarcentoj.

Laŭ la akademiulo Paul Kriwaczek, ŝiaj himnoj restis modeloj de peticia preĝo dum jarcentoj. El la babilonanoj ili influis kaj inspiris la preĝojn kaj psalmojn de la Hebrea Biblio kaj de la homeraj himnoj de Grekio. Tra ili, eĉ la malfortaj eĥoj de Enheduanna, aŭdeblas en la himno de la frua kristana eklezio.

En 2015, la Internacia Astronomia Unio nomis krateron sur Merkuro laŭ Enheduanna. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mercury Crater-naming Contest Winners Announced, IAU, press release, Aprilo 2015. The crater will appear in the IAU's Mercury gazetteer in due course.