Plugilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tradicia plugado: agrikulturisto laboras la teron per ĉevaloj kaj radplugilo.
Plugilo tirota de traktoro.
Rezulto de plugado estu pura, sen plantrestaĵa surfaco de la agro.
Freŝe plugita kampo.

La plugilo estas ilo (aŭ maŝino) uzata por plugi la grundon kun la celo prepari ĝin por kultivado. Ĝi celas lozigon, traaerumadon de la grundo. La lozigo celas atingi pli bonan akvo- (precipitaĵo) absorban, rezervan kapablon.

Plugado estas termino uzita en farmado por la komenca prilaborado de grundo por preparado por semado de semojn, plantetojn aŭ por turnigi la grundon. Plugiloj estis tradicie tirataj de laborbestoj kiaj ĉevaloj aŭ oksoj, sed en moderna epoko ili estas tirataj de traktoroj. Plugiloj povas esti faritaj el ligno, fero aŭ ŝtalo kadro kien oni ligas tranĉilojn aŭ bastonojn uzitaj por distranĉi la teron. Ĝi estis baza ilo por plej el la registrita historio, kvankam verkitaj referencoj al plugiloj ne aperas ekzemple en angla ĝis la jaro 1100 kiam ĝi estas referencata ofte. La plugilo reprezentas unu el ĉefaj avanoj en agrikulturo.

La primara celo de plugado estas turni la supran tavolon de la grundo, alportante freŝajn nutraĵojn al la surfaco, entombigante fiherbojn, la restaĵojn de antaŭaj kultivaĵoj, kaj kultivaĵon kaj fiherbsemojn, permesante al ili rompiĝi. Ĝi ankaŭ disponigas duon-liberan medion, nome longajn striojn, por plantado de alterna kultivaĵo. En moderna uzo, plugokampo estas tipe lasita sekiĝi, kaj poste ĝi estas erpita antaŭ plantado. Plugi kaj kultivi grundon homogenigas kaj modifas la suprajn 12 ĝis 25 cm de la grundo por formi plugiltavolon. En multaj grundoj, la plimulto de bonaj plantaj nutroradikoj povas esti trovita en la supra tero aŭ plugiltavolo.

Plugiloj estis komence tirataj de homoj, sed la procezo iĝis konsiderinde pli efika post kiam bestoj estis premitaj en servon. La unua besto kiu tiris plugilojn estis sendube bovoj (oksoj), kaj poste en multaj lokoj ĉevaloj (ĝenerale tirĉevaloj) kaj muloj, kvankam diversaj aliaj bestoj estis uzitaj por tiu celo. En industriigitaj landoj, la unuaj mekanikaj rimedoj de tirado de plugilo estis vaporfunkciaj (plugomotoroj aŭ vaportraktoroj), sed tiuj estis iom post iom anstataŭitaj per traktoroj kun eksplodmotoroj.

Modernaj konkuradoj okazas por plugado por entuziasmuloj kiel la Nacia Plugado-Ĉampioneco (National Ploughing Championships) en Irlando.

Uzado de la plugilo malpliiĝis en kelkaj lokoj, ofte ĉe tiuj kiiuj signife estis minacitaj per grunddifekto kaj erozio, en favoro de pli surfaca plugado kaj aliaj malpli enpenetraj konservadaj plugado-teknikoj.

Naturaj terkultivaj metodoj estas emerĝantaj kiuj ne implikas ajnan plugadon entute, se komenca plugado ne estas necesa por detrui durteron en nova areo kultivota, tiel ke la lastatempe enkondukita edafo povu enpenetri kaj formiĝi pli rapide kaj profunde. Senpluge, utilaj fungoj kaj mikroba vivo povas evoluiĝi kaj tio poste alportos aeron en la grundon, retenos akvon kaj formos nutraĵojn. Sana grundo plena de aktivaj fungoj kaj mikroba vivo, kombinita kun varia kultivaĵo (farante uzadon de akompana kultivado), nuligas fiherbojn kaj damaĝbestojn nature kaj retenas pluvakvon. Tiele la intensa uzado de akvo-, petrolo- kaj elektro-postula irigacio, sterkoj kaj herbicidoj estas evititaj. Kultivata tero iĝas pli fekunda kaj produktiva dum tempo, dum plugant tero tendencas malaltiĝi en produktiveco laŭ la tempopaŝo pro erozio kaj pro la forigo de nutraĵoj okazinta kun ĉiu rikolto. Propagandantoj de permakulturo asertas ke ĝi estas la nura maniero de terkultivado kiu povas esti konservita kiam fosilia fuelo elĉerpiĝos. Aliflanke, la avantaĝo de agrikulturaj metodoj kiuj postulas ripetan plugadon estas ke ili permesas unukultivon grandskale ĉe malproksimaj lokoj, uzante industrian maŝinaron pli ol homan laboron.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Plugado kun virbovoj. Miniaturo de manuskripto de komenco de la 16-a jarcento de la mezangla poemo God Spede þe Plough, tenita ĉe la Brita Muzeo.

La esperanta vorto plugi devenas el ĝermana radiko kiu troveblas en la angla vorto plough, germana Pflug, nederlanda ploeg, dana plov, norvega kaj sveda plog. Tiu siavice venas de norena plógr, kaj tial ĝermana, sed ĝi ekaperas relative malfrue (ĝi ne estas atestita en gotika), kaj supozeble estas pruntvorto de unu el la ero de la norda italika lingvaro. Vortoj kun la sama radiko prezentiĝis kun rilataj signifoj: en retia plaŭmorati "konveksa peza plugilo" (Plinio, Nat. Hist. 18, 172), kaj en latina plaustrum "farmĉaro", plōstrum, plōstellum "ĉaro", kaj plōxenum, plōximum "ĉarokesto".[1][2] La vorto eble originale rilatis al la radohava peza plugilo, kiu estis ofta en romia nordokcidenta Eŭropo ekde la 5-a jarcento de nia erao.[3]

Orel (2003)[4] provizore ligas plugi al radiko de hindeŭropa pralingvo *blōkó-, kiu donus armenan peɫem "fosi" kaj kimran bwlk por "fendeton", kvankam la vorto eble povus ne esti de hindoeŭropa origino.

Partoj[redakti | redakti fonton]

Diagramo - moderna plugilo.

La diagramo (dekstre) montras la bazajn partojn de moderna plugilo, kiuj estas la jenaj:

  1. trabo
  2. ligilo
  3. vertikala regulilo (altoregulilo)
  4. koltro (tranĉokoltro en la bildo, sed diskokoltro plej ofta)
  5. ĉizilo aŭ ĉizilsoko
  6. soko (ĉefa soko)
  7. deŝutilo, terbul-renversilo

Estas ankaŭ aliaj partoj ne montritaj aŭ markitaj. En modernaj plugiloj kaj en kelkaj malnovaj plugiloj, la deŝutilo estis separata el la soko kaj el la kurilo, tiele tiuj partoj povas esti anstataŭataj sen nepre anstataŭi ankaŭ la deŝutiln. Abrazio eventuale detruas (elĉerpas) la partojn de plugiloj kiuj estas pli en kontakto kun la grundo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Longtempe la plugilo estis el ligno, la fera plugilo disvastiĝis nur en la 20-a jc., ebligante plie efikan, profundan plugadon de la grundo. La antaŭulo de ĝi estis la fosbastono.

Alternativoj al plugado en alternativa agrikulturo[redakti | redakti fonton]

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Ofte en mitologio plugado estas uzata kiel simbolo de la komenco de vivo. Tiele la fondo de Romo aŭ de Kopenhago estis rilatita al plugado de la koncerna tero. Pri tiu laste menciita urbo, tiu motivo videblas en la fama Gefjona Fontano kiu reprezentas diinon Gefjona plugante la teron kiu poste iĝos la insulo Zelando.

Por katolikoj Isidoro de Madrido estas sanktulo rilata al plugado (kaj patrono de terkulturistoj) ĉar lia plej fama miraklo laŭ legendoj estas ke li ricevis helpon de anĝeloj kiuj plugis anstataŭ li, dum li preĝis, por ke la dunginto ne koleru. Laŭ alia versio, la sanktulo haltis ĉe ĉiu ermitejo por preĝi kaj poste la anĝeloj helpis ties plugadon por ke li iru pli rapide kaj regajnu la perditan tempon.

En la transformo de agrikulturaj socioj al industriaj oni konsideris laŭlonge de la 20a jarcento la anstataŭigo de la plugilo tirata de bestoj ŝanĝe al traktoro kiel ekzemplo kaj ĉefa ero de la industriigo de agro. Tiele ĝi iĝis simbolo de ia "antikva reĝimo", ekzemple ĉe tiu roamno pri nova industria epoko de Sovetunio nome Metropoliteno de Vladimir Varankin:

Citaĵo
 Malaperas dispartigitaj sensukaj kampoj, malaperas plugiloj kaj erpiloj, invado de la ŝtalaj ĉevaloj forigas la etmastrumadon! Grenfabrikoj kaj sennombraj kolĥozoj kreskas sur loko de la malnova etburĝa mastrumado.[5] 

En arto[redakti | redakti fonton]

Ĉar plugado estis unu el tipaj taskoj de kamparanaj kulturoj kaj krome la komenca ero de la agrikultura ciklo, foje en tero tutnove kultivataj, tiu estis temo kiu altiris atenton de artistoj kaj ĉefe pentristoj, ekzemple akvarelo de de Carl Larsson, oleoj surtolaj de Rosa Bonheur aŭ Henry Herbert La Thangue, kaj multaj aliaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. C.T. Onions, ed., Oxford Dictionary of English Etymology, s.v. "plough" (Oxford: Clarendon Press, 1996).
  2. Webster's Encyclopedic Unabridged Dictionary of the English Language, s.v. "plow" (NY: Gramercy Books, 1996).
  3. Dr. Judith A. Weller, "Agricultural Use", in Roman Traction Systems: alirita la 20an de Aprilo 2012, disponebla ĉe [1]
  4. Orel, Vladimir (2003). A Handbook of Germanic Etymology. Leiden, Netherlands: Brill. s.v. "*plōȝuz".
  5. Vladimir Varankin, Metropoliteno, Progreso Moskvo, 1992. p. 244.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Brunt, Liam. "Mechanical Innovation in the Industrial Revolution: The Case of Plough Design". Economic History Review (2003) 56#3, pp. 444–477. JSTOR 3698571. [2] Alirita la 30a de Aŭgusto de 2015.
  • Hill, P. kaj Kucharski, K. "Early Medieval Ploughing at Whithorn and the Chronology of Plough Pebbles", Transactions of the Dumfriesshire and Galloway Natural History and Antiquarian Society, Vol. LXV, 1990, pp 73–83.
  • Nair, V. Sankaran. Nanchinadu: Harbinger of Rice and Plough Culture in the Ancient World.
  • Wainwright, Raymond P.; Wesley F. Buchele; Stephen J. Marley; William I. Baldwin (1983). "A Variable Approach-Angle Moldboard Plow". Transactions of the ASAE 26 (2): 392–396. doi:10.13031/2013.33944. [3] Alirita la 30a de Aŭgusto de 2015.
  • Steven Stoll, Larding the Lean Earth: Soil and Society in Nineteenth-Century America (New York: Hill and Wang, 2002)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]