Carl Larsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Larsson
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1853 (1853-05-28)
en paroĥo de la katedralo de Stokholmo,  Svedio-Norvegio
Morto 22-an de januaro 1919 (1919-01-22) (65-jaraĝa)
en Sundborns
Mortokialo cerba sangado
Tombo Sundborn Church
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Alma mater Reĝa Svedia Akademio de Liberaj Artoj
Subskribo Carl Larsson
Familio
Patro Olof Larsson
Patrino Johanna Carolina Erika Larsson
Edz(in)o Karin Bergöö Larsson
Infanoj Brita Larsson • Suzanne Larsson • Ulf Larsson • Pontus Larsson • Lisbeth Larsson • Mats Larsson • Esbjörn Larsson • Kersti Larsson
Okupo
Okupo watercolorist • ilustristo • pentristo • gravuristo • grafikartisto • desegnisto • verkisto • konstrua desegnisto
Verkoj Brita at the Piano
Gustav Vasas intåg i Stockholm 1523
Midwinter's Sacrifice
Svenska kvinnan genom seklen
The Author August Strindberg
Ett hem
vdr

Carl LARSSON (Stokholmo, 28-a de Majo 1853 - Falun, 22-a de Januaro 1919) estis sveda pentristo kaj desegnisto, konsiderita reprezentanto de la movado Artoj kaj Metioj, elstara per siaj akvareloj, freskoj kaj oleopentraĵoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

El tre malriĉa familio, en 1866 povis eniri en la Artakademio de Stokholmo; kie akiris 12 medalojn. En 1871, samtempe li eklaboris en la fotostudio de fratoj Roesler, kaj kiel desegnisto en la humorgazeto Kasper.

En 1882, li translokiĝis al la kolonio de artistoj en Grez-sur-Loing, je 70 km de Parizo, kaj konis tiun kiu estos lia muzo kaj granda morala apogo por la cetero de sia vivo, nome la same sveda artistino Karin Bergöö.[1] Tiukadre li plenumis mendojn, kiel ormanado ĉe la palaco Bolinder, en Blasieholmshammen; krome li veturis tra Svedio, Italio kaj Londono.

Carl Larsson en 1882
La dom-muzeo de Larsson, Lilla Hyttnäs, en 2012.

En 1888 la patro de Karin donacis al ili Lilla Hyttnäs, domo en Sundborn ĉe Falun, nune dom-muzeo de Larsson, kiun li montris ofte en multnombraj akvareloj, kiel simbolo de la familia feliĉo kaj prospero, premio pro sia malfacilaj infanaĝo kaj adolesko. En 1899, Larsson publikigis Ett Hem (Hejmo) libro kun 24 akvareloj bazitaj sur la vivo de sia familio hejme kaj ĝardene. Ĝi iĝis tre populara kaj vendita.[2]

La stilo de Carl Larsson, kun influo de la realismo de Barbizon, de la poŝtkarto kaj de la Secesia stilo, famis pro la amindemo de liaj bildoj de lia edzino kaj sep filoj: Suzanne, Ulf, Pontus, Lisbeth, Brita, Mats –mortinta estante nur dumonata, en 1895[1]– Kersti kaj Esbjörn, naskiĝinta en 1900. Ankaŭ tiuj infanoj populariĝis tiom ke estis konsideritaj kvazaŭ roluloj kun propra identeco en la tiama arto.

KräftskivaFesto de la kranbo– (ĉ. 1894).[2] Larsson akompanis tiu pentraĵon kun jenaj versoj:
Vivi en Svedio,
Sur herbejo kaj valo,
En arbaroj kaj lagoj,
En la salono verdfolia,
Vidu, tio estas vivo!

Lia ĉefa celo kiel artisto estis montri la "amindan flankon de la vivo", suferinte malfacilojn: ĉiutagaj scenoj, varmaj kaj molaj, de liaj edzino kaj filoj, la infanoj ludantaj, strandaj someroj, hejmaj internoj ktp. La persona stilo por hejmdekoracio de Karin kaj de Larsson rezultis en tute moderna modo aranĝi kaj strukturi hejmon, kaj tial ili estis konsideritaj veraj pioniraj "dezajnistoj": varmaj koloroj, lumplenaj internoj, simpla vazaro kaj aliaj detaloj kontrastis kun la malhela, troplena kaj viktorieca stilo de aliaj hejmoj tiuepokaj.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en angla) «Carl Larsson.» Arkivigite je 2010-07-19 per la retarkivo Wayback Machine (el Retarkivo 20100719033011) oficiala retejo de la dom-muzeo. Konsultita la 15an de septembro 2015.
  2. 2,0 2,1 Facos, Michelle (en angla). Nationalism and the Nordic Imagination: Swedish Art of the 1890s, p. 57. University of California Press, 1998. En Google Books. Konsultita la 14an de septembro 2015.

Anglalingva bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Facos, Michelle, “The Ideal Swedish Home: Carl Larsson’s Lilla Hyttnäs,” in Not at Home: The Suppression of Domesticity in Modern Art and Architecture, Christopher Reed, eld. (London: Thames and Hudson, 1996), 81-91.
  • Cumming, Elizabeth; Kaplan, Wendy (1991) Arts & Crafts Movement (London: Thames & Hudson) (ISBN 0-500-20248-6)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]