Akompana kultivado
Etoso
Akompana kultivado en ĝardenado kaj agrikulturo estas la plantado de diferencaj plantoj en proksimeco por kontrolo kaj lukto kontraŭ plagoj, favorado al polenigo, havigado de habitato por profitigaj bestoj, plibonigante la uzon de spaco, kaj definitive por pligrandigi la rikoltan produktecon.[1] Akompana kultivado estas formo de multkultivo.
Akompana kultivado estas uzata de agrikulturistoj kaj ĝardenistoj kaj en industriigitaj kaj en disvolviĝantaj landoj pro multaj tialoj. Multaj el la modernaj principoj de akompana plantado evidentiĝis jam antaŭ multaj jarcentoj en kamparanaj ĝardenoj en Anglio kaj en arbarĝardenoj en Azio, kaj antaŭ miloj da jaroj en Mezameriko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ McClure, Susan. (1994) Companion Planting. Rodale Press. ISBN 0-87596-616-0.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bohnsack, U. Companion Planting Table Arkivigite je 2007-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Herb Companion Planting table Arkivigite je 2015-06-10 per la retarkivo Wayback Machine - ĉe gardening Birmingham