Servo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Servo ekonomie estas nemateria aĵo, kies produkto kaj konsumo estas samtempaj.

Tiasence, harfrizisto, advokato, hospitalo, restoracio, transportistobanko ne produktas aĵojn, sed servojn. Same faras perantoj, komercistoj, negocistoj, makleristoj ktp.

En ĝenerala senco la vorto povas signifi:

  • Tasko plenumita por iu, sub kies dispono oni estas
  • Tasko kompleze plenumita por ies profito
  • Utileco por io

Kategorioj[redakti | redakti fonton]

Oni distingas kutime komercajn, nekomercajn servojn, alpersonajn, alentreprenajn kaj aladministraciajn sercojn.

Inter servoj por entreprenoj kaj administracioj distingeblas:

ktp.

Graveco de tiu ekonomia sektoro[redakti | redakti fonton]

En la plej evoluiĝintaj landoj, kiuj atingis postindustrian ekonomion, servoj reprezentas 70 % de la riĉaĵoj produktitaj (MEP) kaj iĝis la plej ĉefa motoro de ekonomia kresko.

Servoj estigas grandan parton de la nemateria kapitalo de entreprenoj kaj de publika kaj privata esplorado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri servo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
    « Servo ne petita ne estas merita. »
  • Citaĵo
    « Al Dio servu, diablon rezervu. »
  • Citaĵo
    « Ĉe mastro ŝtelisto la servantoj ne ŝtelas. »

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu

Fontoj[redakti | redakti fonton]