Komerca Korespondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Komerca Korespondo
Komerca Korespondo
Komerca Korespondo
Aŭtoro Jean Borel
Eldonjaro 1910
Urbo Berlino
Eldoninto Möller & Borel
Paĝoj 45
Vikifontaro Komerca Korespondo
vdr

Komerca Korespondo [1] [2] pritaktas la Esperantan komercan lingvaĵon kaj skribmanieron. La 48-paĝa libreto, redaktita fare de Jean Borel, estas eldonita en la jaro 1910 en Berlino ĉe Möller & Borel el Berlino kaj Dresdeno. Reeldono aperis en 1922 ĉe Ellersiek & Borel. La Komerca Korespondo konstituas la numeron 16 en la serio Esperanta Biblioteko Internacia.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Pri la komerca korespondo; por repondi; por fini leteron; korespondo, poŝto; informoj pri prezoj kaj varoj; negoca movado, prezaltiĝo; kvietaj negocoj, malaltiĝo de prezoj; vendokondiĉoj; spekulacioj; mendoj; plenumo de mendoj; aĉetoj kaj vendoj; konsignoj, ekspedoj; kontoj (kalkuloj, fakturoj); kontoj kurantaj; rimarkigoj pri kontoj - korektoj; diversaj temoj : vojaĝoj, asekuroj, bankrotoj, rilatoj - proponoj pri servoj, enkondukoj, kredit-leteroj, referencoj kaj informpetoj, tratoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5489, paĝo 452
  2. tiele literumita en Historio de Esperanto I, paĝo 303

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]