Saltu al enhavo

Mendo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mendo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas postulo ke iu komerca partnero faru ian poste pagotan servon aŭ liveru ian poste pagotan komercaĵon: eblas ekzemple mendi aparte farotan vestaĵon al tajloro, mendi karbon liverotan al la hejmo aŭ mendi aviadilan flugon aŭ hotelĉambron por ferio...

Malmendo konsekvence estas la nuligo de mendo: pri ekzemplaj uzoj vidu al frazojn "per la sama formularo vi povas mendi kaj malmendi diversajn servojn"; "lastahore mi devis malmendi pro malsano""pro neveno de la gasto ili malmendis la tagmanĝon en la restoracio".

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Mendu, atendu. (= Vi eterne atendos.) 
— L. L. Zamenhof

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]