Korespondo
Aspekto
Korespondo ordinare estas komuniko inter du aŭ pli homoj skribe, ekzemple per leteroj. Sed ankaŭ, la vorto, preskaŭ sinonimo de rilato aŭ respondo, uzatas pri multaj aliaj signifoj, sed malkonsilinde (Vd PIV-n kaj ReVo-n [1][rompita ligilo]). Tiele korespondo povas aperi en diversaj fakoj.
- En la teologio de Emanuel Swedenborg, estas la rilato inter spirita kaj fizika realaĵoj.
- En matematiko kaj matematika ekonomiko, la vorto havas multajn sencojn, ne tute klarajn.
- En lingvistiko koncepto korespondo rilatas al fonemoj en malsamaj parencaj lingvoj laŭ komparanta metodo.
- En filozofio, korespondismo estas teorio de vero laŭ epistemologio.