Historio de Esperanto (Courtinat)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Historio de Esperanto
Historio de Esperanto
Aŭtoro Léon Courtinat
Eldonjaro 1964
Urbo Bellerive-sur-Allier
Eldoninto Imprimerie Moderne
Paĝoj 1332
Information icon.svg
vdr

Historio de Esperanto, kompilita de Léon Courtinat, estas grava dokumento pri la movado kaj literaturo de Esperanto.

Aperis tri volumoj:

Kritiko[redakti | redakti fonton]

La plej granda problemo estas ke Courtinat ofte ne indikas siajn fontojn, kaj ŝatas transpreni eĉ tutajn paragrafojn el fremdaj verkoj, sen ia indiko. Propraj vortoj kaj ŝtelitaĵoj foje estas miksitaj.

Ekzemplo estas la Historio de Esperanto (Zakrzewski), kiun Courtinat "recenzas" en la unua volumo, p. 391/392. Ĝi estas preskaŭ ĉiuvorta plagiato el Esperanto, 20-a de septembro 1913. La Zakrzewski-biografio, kiu troviĝas ĉe Courtinat tuj sekve, estas prenita el Enciklopedio de Esperanto, p. 578.

Aldoniĝas faktaj eraroj, kiel la aserto (dua volumo, p. 637) ke Edmond Privat estis depost 1922 direktoro de Internacia Centra Komitato, kvankam tiu posteno ekzistis nur ekde 1925, kvankam ĝis 1930 la nomo ne estis direktoro, sed sekretario, kaj kvankam Privat neniam estis sur tiu posteno, sed Robert Kreuz.

( Tamen tiu ĉi ekzemplo ne estas la plej trafa ĉar ĉi-foje temis pri serio de nur eraretoj. La propono fondi ICK, kvankam ja unue kun la nomo Centra Esperanto-Komitato (kaj poste Centra Komitato de la Esperanto-Movado) estis aprobita, en la "Unua Labora Kunsido" de La Helsinkia UK, la 10-an de Aŭgusto 1922 [1][1], kaj "en 1923 oni unuafoje elektis ĝiajn ses membrojn, kun la sviso Edmond Privat kiel prezidanto."[2] Do ja li ne estis direktoro ekde 1922, sed prezidanto ekde 1923 de komitato kies fondo estis aprobita en 1922 kaj kies nomo, post modifo, estis ICK. Li petis sian [duoblan] eksiĝon kiel prezidanto kaj kiel ano de ICK la 6-an de Aŭgusto 1928 per letero "Al la Internacia Centra Komitato"[3][2]. )

Ĉiukaze pravas Ulrich Lins jene skribinta : "Feliĉe maloftas apogeoj de dilanteco kiel la trivoluma ‘Historio de Esperanto’."[4] Ĉar supozeble ĉe Courtinat ne temas pri konscia ofendo de sciencaj normoj kaj konscia rabo de la laboro de aliaj homoj, sed pri nekonscia agado pro manko de spertoj. Tamen, ĝi ne estas uzebla en serioza historiografio pri Esperanto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. "Oficiala Esperantista Organizo", en Esperanto n-ro 265, Sept. 1922, p. 152-153.
  2. Internacia Centra Komitato
  3. Publikigita en Esperanto n-ro 337-338, Sept.-Okt. 1928,  p. 190 (26).
  4. Ulrich Lins, "La direktoj de historiaj studoj pri la Esperanto-movado", en Sociaj aspektoj de la Esperanto-movado, Sarajevo : ELBiH, 1988, p. 49.