Historio de Esperanto (Zakrzewski)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Historio de Esperanto
1887-1912
Historio de Esperanto 1887-1912
Aŭtoro Adam Zakrzewski
Eldonjaro 1913
Urbo Varsovio
Eldoninto Librejo Gebethner kaj Wollf
Paĝoj 145
v  d  r
Information icon.svg

La libro Historio de Esperanto 1887-1912 de la polo Adam Zakrzewski, aperinta en 1913 en Varsovio, estas unu el la verkoj prihistoriaj, kiuj ekestis en 1911/1912 okaze de la jubileo (25 jaroj) de Esperanto. Pola Esperanto-Asocio reeldonis ĝin en 1978.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 ...Loĝante en Varsovio, en la naskejo mem de Esperanto, li havis sub la mano ĉiujn necesajn dokumentojn, el kiuj kelkaj estas eĉ netroveblaj aliloke; li povis ricevi de la buŝo mem de nia Majstro multajn sciigojn kaj rememorojn nenie skribitajn. El tio rezultas la graveco de la nuna libro kiel kolekto de faktoj;... li nur raportis pri la okazaĵoj laŭ kronologia ordo, ne serĉante eltiri el la faktoj iun ajn konkludon... Neologisma tendenco de la aŭtoro. 
— 1911, Ned Katryn, Lingvo Internacia, paĝo 109
Citaĵo
 Laŭ Zakrezewski la historio de Esperanto dividiĝas en 4 epokoj : la 1° Naskiĝa periodo 1887-1888, 2° Nurnberga periodo 1889-1895, 3° Franca epoko 1895-1905, 4° Kongresa periodo.
Kompreneble tiu divido pro la retroirado de nia historio estas senvalora.
Prave la aŭtoro priskribis detale la unuan epokon kaj tiel precize rakontis tiujn vere tragediajn jarojn dum kiuj Esperanto tiome penadis por pasi de infaneco al maturaĝo kaj tra multaj malsukcesoj kaj ŝajndronojn, tamen laŭ mirinda kontinueco iom post iom elsaviĝis al fortiko kaj vivanteco. Tiu parto estas kvazaŭ plej interesa romano kaj la legantoj plezure trovas en ĝi multajn maloftajn dokumentojn.
La dua parto (tion konfesas la verkinto mem) estas malpli interesa. Ĝi estas nur seka kroniko de ĉefaj faktoj, sen kritiko, nur skizo por estontaj laboroj.
La stilo de la verkinto estas fundamenta sed li ofte kripligas la landnomojn (Tonkinio, Tonkino; Transvaalio, Transvalo; Venezuelio, Venezuelo; Kimrio, Kimrujo; Egiptio, Egiptujo; Alĝerujo, Alĝerio; Madagaskario, Madagaskaro).
Cetere la "Historio de Esperanto" estas unu el la plej bonaj verkoj de nia priesperanta literaturo kaj ni multe utiligis ĝin por la komenco de nia laboro. 
— 1913, Historio de Esperanto I, paĝoj 391-392

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]