Asekuro
Asekuro estas transpreno de risko. La baza principo de tiu ĉi transpreno estas, ke ne eblas bone taksi la estontajn kostojn de unuopa risko, dum statistikaj aŭ probabloteoriaj metodoj ebligas (al aktuario) relative bone prognozi la kostojn, kiujn kaŭzos granda nombro da riskoj.
Asekurkompanio protektas asekurprenanton (ekz. personon aŭ firmaon) kontraŭ financa perdo ligita al persono (asekurato) aŭ objekto (asekuraĵo). Kiel rekompencon, la asekurprenanto pagas (ekz. monatajn, jarajn aŭ unufojajn) premiumojn al la asekuro.
Ofte post subskribo de asekura kontrakto, la asekuro konfirmas la asekuron per dokumento nomata poliso.
Por eviti tro altajn kompensopagojn, asekura kompanio povas kontraŭasekuri riskojn ĉe kontraŭasekura kompanio.
Kelkaj gravaj asekuraj branĉoj estas vivasekuro, malsanokosta asekuro, asekuro kontraŭ invalideco, hipoteka asekuro, asekuro kontraŭ senlaboreco, asekuro kontraŭ kompensodevo kaj asekuro de konstruaĵoj aŭ de meblaĵoj[1][2].
La deviga formo de asekuro validas por prioritataj objektoj de asekura protekto, tio estas, kiam la bezono de kompenso por materiala damaĝo aŭ la provizo de alia mona helpo influas ne nur la interesojn de aparta vundita persono, sed ankaŭ publikajn interesojn.[3]
Asekurkompanioj[redakti | redakti fonton]
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
- Asekura terminaro seslingva
- Asekurkompanio
- Asekurmedicino
- Borel, Jean 1910/1922 : Komerca Korespondo, Möller & Borel, Berlino, 48 paĝoj
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Top 10 Tips when Purchasing Insurance Arkivigite je 2007-11-05 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.iii.org/media/facts/statsbyissue/industry
- http://www.ncigf.org
- http://www.naic.org
- Foreign Insurance 1
- http://www.freepatentsonline.com/6869362.html