Asekura terminaro seslingva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Asekura terminaro seslingva
libro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Asekura terminaro seslingva estas verko de la flandra esperantisto Marc Vanden Bempt. Ĝi aperis en 2005 en Leuven kiel komuna eldonaĵo de Flandra Esperanto-Ligo kaj Esperanto 3000 (324 p., ISBN 90-77066-13-6).

La libro konsistas ĉefe el la sekvaj tri partoj:

  • Listo de 1377 bazaj asekuraj nocioj en Esperanto kun tradukoj al kvin lingvoj: germana, angla, franca, hungara kaj nederlanda, parte kun fontindikoj
  • Listoj en la germana (2096 asekuraj terminoj), angla (2067), franca (1940), hungara (1659) kaj nederlanda (2025) kun tradukoj al Esperanto
  • Difina parto: Listo de asekuraj terminoj en Esperanto, grupigitaj laŭ logikaj blokoj, kun difinoj

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ĉar Esperanto estas preskaŭ neuzata kiel asekura lingvo (kontraktoj aŭ bilancoj de asekuroj ekzistas pli-malpli nur en naciaj lingvoj), la ekzisto de tia vortaro estas tre grava por montri, ke Esperanto tamen povus esti aplikata ankaŭ ĉi-terene. Oni notu ankaŭ, ke antaŭ la apero de tiu ĉi verko ekzistis nur tre modesta esperanta asekura terminaro el la jaro 1929 (la 14-paĝa Dictionnaire actuariel des langues Espéranto - Allemand - Anglaise et Francaise de d-ro Ernest Sós).

La terminaro de Vanden Bempt estas relative bonkvalita verko kun kelkaj mankoj. Troviĝas en ĝi verŝajne pli ol 100 tajperaroj kaj kelkaj lingvaj malglataĵoj. La vortaro listigas centon da malgravaj specoj de asekuro (ekzemple asekuro pri abstinuloj), dum inter la plej gravaj asekuroj en Germanio kelkaj mankas en la germanlingva listo (Berufsunfähigkeitsversicherung kaj Pflegeversicherung), kaj alia estas tradukita malĝuste (Direktversicherung = vivasekuro pagata de entrepreno, dum la terminaro redirektas al la malsamsignifa termino Erstversicherung).