Saltu al enhavo

Malsanokosta asekuro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Malsanokosta asekuro - ofte en Esperanto pli koncizigita al malsanasekuro aŭ ankoraŭ pli mallonge sanasekuro - estas tipo de asekuro en kiu la asekura kompanio pagas la medicinajn kostojn, kiam asekurato malsaniĝas pro malsanoj kovritaj de la asekura kontrakto aŭ iĝas viktimo de akcidento. La asekura kompanio povas esti ŝtata aŭ privata entrepreno.

En la unuopaj naciaj lingvoj la tipo asekuro havas diversajn nomon: ekzemple en la angla temas pri health insurance, do "sanasekuro", en la germana kontraste temas pri Krankenversicherung do "malsanula asekuro", kvankam ekde la komenco de la 21-a jarcento en tiu lingvo ankaŭ iĝis mode la termino Gesundheitsversicherung, do same "sanasekuro", aŭ en la nederlanda lingvo ekzakte estas "malsanokosta asekuro" (ziektekostenverzekering). Kompreneble tia asekuro ne garantias perfektan sanecon, tial la komplika nomo malsanokosta asekuro pli akuratas, sed la formo sanasekuro ne nur pli mallongas kaj tial pli praktikas, sed ankaŭ estas entute impresas pli pozitive kaj pli taŭgas por reklamo - ĝi estas eŭfemismo, do "plibeligita vorto".