Restoracio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Restoracio Ajisen Ramen en Nankino.
Tom's Restaurant en Manhatano.
Noma en Kopenhago, Danio kun 2 steloj laŭ la Michelin gvidilo, kaj nomumita la plej bonkvalita restoracio en la mondo fare de la gazeto Restaurant.
Friday lunch.jpg

Restoracio estas gastejo, kie oni servas preparitajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn laŭ bezono por konsumado kaj kontraŭ mono. Ekzistas restoracioj en hoteloj, kie la prezon de matenmanĝo aŭ la tuta manĝaĵo enhavas la luprezo.

Laŭ Francisko Azorín restoracio estas Publika manĝejo k. trinkejo per pago.[1] Li indikas etimologion el la latina re-staurare (ree-starigi.[2]

Tipoj[redakti | redakti fonton]

  • oni sidiĝas, poste venas la kelnero por akcepti la mendon kaj pli poste oni alportas la manĝaĵojn; oni pagas post la manĝado (tradicia restoracio)
  • oni kolektas diversajn manĝaĵojn kaj pagas por tiuj, oni pli poste sidiĝas kaj manĝas (memserva restoracio);
  • oni mendas ĉe la kaso; post preparo de la manĝaĵo oni alportas la manĝaĵon. Oni povas pagi tiam aŭ post manĝo.
  • oni elektas menuon, aŭ antaŭpagas por tio
  • oni mendas rekte el surstrata budo la manĝaĵojn, plej ofte klare videblaj kaj tiam kuirataj, oni pagas ilin kaj oni manĝas plej ofte stare aŭ piedirante surstrate

La restoracioj ofte specialiĝas je kelkaj manĝaj tipoj. Ekzemple, ekzistas marmanĝaĵaj, veganaj restoracioj aŭ nacikuirartaj restoracioj. (ĉina, franca, hungara).

Restoraciaj gvidiloj[redakti | redakti fonton]

Tiuj gvidiloj klasifikas la restoraciojn laŭ servo, kvalito.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 177.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]