Michelin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sidejo de Michelin en Clermont-Ferrand.

Michelin (laŭ franca prononco: [miʃlɛ̃]; kompleta nomo: SCA Compagnie Générale des Établissements Michelin) estas fabrikanto de pneŭoj en Francio kun sidejo en Clermont-Ferrand en la regiono de Francio nome Aŭvernjo. Ĝi estas la dua plej granda fabrikanto de pneŭoj en la mondo post Bridgestone kaj pli granda ol kaj Goodyear kaj Continental.[1] Aldone al la marko Michelin, la entrepreno posedas ankaŭ la markojn de pneŭoj BFGoodrich, Kleber, Tigar, Riken, Kormoran kaj Uniroyal (en Nordameriko). Michelin elstaras ankaŭ pro siaj veturgvidlibroj Ruĝa kaj Verda, siaj ŝosemapoj, la steloj Michelin kiujn la Ruĝa Gvidlibro atribuas al restoracioj kiel premio al bonkvalita kuirarto, kaj pro sia kompania reklamfiguro Bibendum, populare konata kiel Michelin-ulo [miĉeliNUlo].

Inter multnombraj inventoj de Michelin estas la ŝanĝebla pneŭo, la fervoja pneŭo (nome pneŭo por metroo) kaj la radidesegna pneŭo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Cronin Fisk, Margaret; O'Reilly, Cary (10 September 2009). "Michelin Loses $12 Million Verdict in Suit Over Crash". Bloomberg. Alirita la 1an de aprilo 2019.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]