Saltu al enhavo

Stucilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Heĝotondilo)
Permana plantotondado.

Stucilo[1], aŭ heĝotondilo[2] estas ĝardena ilo aŭ maŝino uzata por pritondado de heĝoj, izoliaj arbedoj kaj arbustoj. Ekzistas diferencaj tipoj de stuciloj, same kiel permanaj kaj maŝinaj versioj.

Memstaraj stuciloj

[redakti | redakti fonton]

La energifonto de memstaraj stuciloj povas esti homforto, benzino, aŭ elektro.

  • Permanaj stuciloj estas konceptitaj kiel grandaj tondiloj. Ili nenion bezonas por funkcii kaj estas la plej malmultekostaj kaj medioprotektaj.
  • Permotoraj stuciloj permesas pli rapidan kaj malpli lacigan laboron ol permanaj. La tranĉantaj meĥanismoj estas similaj al tiuj de klingara trabo de falĉ-maŝino por herbo [3] . Ĝenerale permotoraj stuciloj estas konceptitaj kun sekurigaj meĥanismoj tiel, ke ili ne funkcias kiam ambaŭ manoj de la operatoro ne estas sur la teniloj.
    • Benzin-motoraj stuciloj kutime estas esti potencaj sed pli pezaj kaj pli malfacilaj por startigi.
    • Elektraj stuciloj emas esti pli malpezaj kaj malpli fortaj ( ol benzinmotoraj versioj ) same kiel malpli poluaj kaj malpli bruaj, tamen ili ankoraŭ daŭre postulas elektran kablon kun la plej multaj tipoj ( se ne ekipitaj kun akumulatoroj ).

Traktore-movigitaj stuciloj

[redakti | redakti fonton]

Traktore-muntitaj kaj traktore-movigitaj stuciloj ankaŭ ekzistas, sed ne estas komunaj. Tiuj agrikulturaj maŝinoj konsistas el movebla brako ( hidraŭla bumo ) kun granda stucilo ligita al ĝia ekstremaĵo. Iliaj tranĉantaj meĥanismoj similas tiujn de klingara trabo. Ofte tiaj grandaj stuciloj estas interkonfuzitaj kun traktore-muntitaj frapilo-pulverigiloj ( bumoj kun frapil-pulverigilaj alfiksaĵoj ), kiuj ŝajnas similaj kaŭze de la uzado de la bumoj. Kaj en komuna populara lingvo ambaŭ, traktore-muntitaj stuciloj kaj frapilo-pulverigiloj, estas nomataj – sufiĉe malprecize – heĝo-tranĉiloj, aŭ arbedo-tranĉiloj. Kontraste kun traktore-muntitaj stuciloj, frapilo-pulverigiloj havas diferencan tranĉan meĥanismon, kaj estas uzataj ne nur por tondado de heĝoj, sed ankaŭ alicele (falĉado de altaj herboj, falĉado de vojoflankoj, prizorgado de kanaloflankoj, k.t.p. ).

Krome, iuj specialaj maŝinoj permesas facilan stucadon de specifaj plantoj aŭ nutraĵo-kultivaĵoj, kaj foje estas ankaŭ nomataj "stuciloj". Tiuj inkludas ekzemple "vinberujo-stucilojn", kaj "arbo-stucilojn" ( "arbo-senpintigilojn" ). Iliaj tranĉaj meĥanismoj tre diferencas de tiuj de stuciloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Eicholz, Rüdiger 1988 : Esperanta Bildvortaro, Esperanto Press, Bailieboro, Ontario, Kanado, 880 pp., p. 112. ISBN 0-919186-32-7 esperante
  2. Erich-Dieter Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Helmut Buske Verlag, Hamburg 2007, paĝo 611, kapvorto Heckenschere, ISBN 978-3-87548-466-3 germaneesperante
  3. Eicholz, Rüdiger 1988 : Esperanta Bildvortaro, p. 130. esperante

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]