Maŝino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bonsack's machine
Maŝino de James Albert Bonsack por ruligi cigaredojn, inventita en 1880 kaj patentita en 1881.
Movanta mekanismo.
dentrado uzata por transmiti forton de komponanto al alia ene de maŝino.

Maŝino estas kompleksa ilo el moveblaj kaj nemoveblaj eroj, kies ĉefa celo estas transformi energion ĉefe cele al intencita ago. Maŝino kapablas funkcii kiel memstara unuo, esence sendepende de la ĉirkaŭaĵo. Ĝiaj unuopaj eroj ne estas celkonvene uzeblaj ekster la tutaĵo de la maŝino. Maŝino estas komplika establaĵo (instalaĵo). Por ĝusta kaj efika laboro havas ĉiu elemento, ĉiu parto, sian difinitan funkcion, taskon. Maŝino estas sistemo de elementoj farantaj devigajn movojn kaj produktantaj utilan laboron aŭ ŝanĝantaj energion (energiformon). Se temas nur pri movo (deviga) sen produktiva laboro, oni parolas pri mekanismo.

Maŝinoj estas funkciigitaj danke al energio havigita per mekanikaj, kemiaj, termikaj, aŭ elektraj rimedoj, kaj estas ofte motorenhavaj. Historie, ankaŭ energiilo postulas moveblajn partojn por klasiĝi kiel maŝino. Tamen, la alveno de elektroniko kondukis al disvolvigo de energiiloj sen moveblaj partoj kiuj estas konsiderataj maŝinoj.[1]

Simpla maŝino estas aparato kiu simple transformas la direkton aŭ magnitudon de forto, sed ekzistas granda nombro de pli kompleksaj maŝinoj. Ekzemploj estas vehikloj, elektronikaj sistemoj, molekulaj maŝinoj, komputiloj, televidiloj, kaj radioelsendiloj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto maŝino derivas el la latina vorto machina,[1] kiu siavice derivas el la greka (Dora μαχανά makhana, Ionia μηχανή mekhane "invento, maŝino, aparato",[2] derivaĵo el μῆχος mekhos "rimedo, turneblo"[3]).

Pli ampleksa signifo kiel "fabriko, strukturo" troviĝas en klasika latina, sed ne en greka uzado. Tiu signifo troviĝas en malfrua mezepoka franca, kaj estis adoptita el la franca en anglan en la mezo de la 16a jarcento.

En la 17a jarcento, la vorto povus ankaŭ signifi skemon aŭ planon, signifo nune esprimita de la derivita maŝinadomaĥinacio. La moderna signifo disvolvigas el specializita aplikado de la termino uzata en teatro kaj por milita sieĝarmoj, kaj en la fino de la 16a kaj komenco de la 17a jarcentoj.

La OED markas la formalan, modernan signifon de la verko de John Harris nome Lexicon Technicum (1704), kiu havas:

Maŝino, aŭ motoro, en Mekaniko, estas ajno kiu havas sufiĉan forton por levi aŭ haltigi la movon de korpo... Simplaj maŝinoj estas komune agnoskitaj kiel Ses laŭ Nombro, nome Pezilo, Levilo, Pulio, Rado, Apog-punkto, kaj Ŝraŭbo... Komponitaj Maŝinoj, aŭ motoroj estas sennombraj.

La vorto motoro uzata kiel (preskaŭ-)sinonimo kaj de Harris kaj en posta lingvaĵo derivas laste el la latina moveo "movi".

Historio[redakti | redakti fonton]

Flint hand axe found in Winchester

Eble la unua ekzemplo de homfarita ilo desegnita por havigi povon estas la manhakilo, farita per dispecigo de siliko por formi kojnon. Kojno estas simpla ilo por dispartigi objektojn aŭ fendi objekton; kojno funkcias per transmisio de forto laŭ la mekanika principo de dekliva ebeno kaj transformas flankan forton kaj movon de la ilo en transversaj forto kaj movo de la laborilo.

La ideo de simpla maŝino originiĝis ĉe la greka filozofo Arkimedo ĉirkaŭ la 3a jarcento a.K., kiu studis la arkimedajn simplajn maŝinojn: nome levilo, pulio kaj ŝraŭbo.[4][5] Li malkovris la principon de mekanika avantaĝo en la levilo.[6] Postaj grekaj filozofoj difinis la klasikajn kvin simplajn maŝinojn (eksklude la deklivan ebenaĵon) kaj kapablis proksimume ĉirkalkuli ties mekanikan avantaĝon.[7] Herono de Aleksandrio (ĉ. 10–75) en sia verko Mekaniko listigas kvin mekanismojn kiuj povas "teni ŝarĝon en movo"; nome levilo, tornilo, pulio, kojno, kaj ŝraŭbo,[5] kaj priskribas ties fabrikadojn kaj uzojn.[8] Tamen la greka kompreno estis limigita al statiko (nome ekvilibro de fortoj) kaj ne inkludis dinamikon (nome intermezo inter forto kaj distanco) aŭ la koncepton de laboro.

Dum la Renesanco la dinamiko de la Mekanikaj Povoj, kiel estis nomitaj la simplaj maŝinoj, komencis esti studita el la vidpunkto de kiom multan utilan laboron ili povus plenumi, kondukante eventuale al la nova koncepto de mekanika laboro. En 1586 la flandra inĝeniero Simon Stevin derivis la mekanikan avantaĝon de la dekliva ebenaĵo, kaj ĝi estis inkludita kun la aliaj simplaj maŝinoj. La kompleta dinamika teorio de simplaj maŝinoj estis prilaborita fare de la itala sciencisto Galileo Galilei en 1600 en Le Meccaniche ("Pri Mekaniko").[9][10] Li estis la unua kiu ekkomprenis ke simplaj maŝinoj ne kreas energion, kaj male ili simple transformas ĝin.[9]

La klasikaj reguloj de glita frotado en maŝinoj estis malkovrita de Leonardo da Vinci (1452–1519), sed restis nepublikigitaj en liaj notlibroj. Ili estis remalkovritaj de Guillaume Amontons (1699) kaj poste estis disvolvigitaj de Charles-Augustin de Coulomb (1785).[11]

Industria Revolucio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Industria Revolucio.
Skizo de vapormaŝino de James Watt.

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Mekanikaj[redakti | redakti fonton]

Elektraj[redakti | redakti fonton]

Molekulaj maŝinoj[redakti | redakti fonton]

Maŝinelementoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverbo pri maŝino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[12]:

  • Citaĵo
     Li mensogas maŝine. 

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 The American Heritage Dictionary, Second College Edition. Houghton Mifflin Co., 1985.
  2. "μηχανή", Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, on Perseus project
  3. "μῆχος", Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, on Perseus project
  4. Asimov, Isaac (1988), Understanding Physics, New York, New York, USA: Barnes & Noble, p. 88, ISBN 0-88029-251-2. [1] Alirita la 5an de Novembro 2015.
  5. 5,0 5,1 Chiu, Y. C. (2010), An introduction to the History of Project Management, Delft: Eburon Academic Publishers, pp. 42, ISBN 90-5972-437-2, http://books.google.com/books?id=osNrPO3ivZoC&pg=PA42&dq=%22heron+of+alexandria%22++load+motion#v=onepage&q=%22heron%20of%20alexandria%22%20%20load%20motion&f=false 
  6. (2005) Inquiry into Physics. Thompson Brooks/Cole. ISBN 0-534-49168-5. Alirdato: 2008-05-22. 
  7. (1988) A History of Mechanical Inventions. USA: Courier Dover Publications, 98. ISBN 0-486-25593-X. 
  8. Viktor Strizhak, Igor Penkov kaj Toivo Pappel, Evolution of design, use, and strength calculations of screw threads and threaded joints en HMM2004 International Symposium on History of Machines and Mechanisms, Kluwer Academic publishers, 2004, http://books.google.com/books?id=FqZvlMnjqY0C&printsec=frontcover&dq=%22archimedean+simple+machine%22&source=gbs_summary_r&cad=0 isbn = 1-4020-2203-4, alirita la 2008-05-21 en paĝo 245.
  9. 9,0 9,1 (2004) Groundbreaking Experiments, Inventions, and Discoveries of the Middle Ages. Greenwood Publishing Group. ISBN 0-313-32433-6. Alirdato: 2008-05-21. 
  10. (2001) Wheels, clocks, and rockets: a history of technology. USA: W. W. Norton & Company, 85–87. ISBN 0-393-32175-4. 
  11. (1991) Control of machines with friction. USA: Springer, 10. ISBN 0-7923-9133-0. 
  12. Lernu

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]