Rapido
La rapido estas la ŝanĝo de loko en difinita tempo. Matematike ĝi estas la unua derivaĵo de la koordinato laŭ la tempo. Vektora rapido estas simila, sed ĝi ankaŭ priskribas la direkton de la movo. Fiziko mezuras rapidon laŭ la SI-sistemo en metroj en sekundo (m/s). Alia mezuro ofte uzata estas "kilometroj en horo" (km/h = 0,2778 m/s), en Usono ankaŭ "mejloj en horo" (mi/h = 0,447 m/s). Laŭ la teorio de la relativeco la plej granda ebla rapido de mashava objekto estas la rapido de lumo (en vakuo).
Bazaj formuloj de rapido:
momenta rapido laŭ x-akso
meza rapido kie s estas distanco de movo, kaj t estas la tempointervalo dum kiu la movo ekzistis.
La radiusa rapido estas la rapido de objekto mezurita laŭ la direkto de la vidlinio kiu ligas tiun objekton al la observanto. Ĝi havas negativan valoron kiam la objekto alproksimiĝas. Ĝi havas pozitivan valoron kiam la objekto foriras.
Rapido estas ankaŭ nomo de stenografia sistemo adaptita el la germana al esperanta uzo en frua 20-a jarcento de Karl Wallon.
Proverbo
[redakti | redakti fonton]Ekzistas pluraj (21, kaj 3 pri malrapido) proverboj pri rapido en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

„ Tro rapida riĉiĝo diablon ĝojigas ” 
„ Malsano venas rapide, foriras rigide. Malfeliĉo venas rajde, foriras piede. ”

„ Pripensu malrapide kaj agu decide. ” 
„ Oni prenas avide, oni redonas malrapide. ”
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-26 .