Fluto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flutistino ludanta okcidentan orkestran transversan fluton.
Le Joueur de fifre de Édouard Manet, 1866.
La flutisto el Hameleno elportas la geinfanojn.
Selekto de flutoj el la tuta mondo.

Fluto estas muzikinstrumento kaj ano de la blovinstrumenta grupo. La ludanto per fluto estas nomata flutisto. Konata figuro de la eŭropa folkloro estas La flutisto de Hameleno.

La principo de son-produktado (vibranta aero tra cilindra tubo) estas arkaika kaj troveblas en preskaŭ ĉiaj kulturoj. Nome temas pri tubo kien oni blovas per dekomenca fendo kaj oni ŝanĝas la sonojn per ŝtopado aŭ malŝtopado de diversaj truoj normale per fingroj ĉu de unu mano ĉu de ambaŭ. Helpe al fingro-truoj povas oni konstrui preskaŭ ĉiujn tonojn de la kromatika tonskalo. Materialo ĝenerale estas lignometalo, sed historie kaj tradicie ankaŭ kano, osto ktp., fakte pli facile prilaboreblaj materialoj.

Malkiel al lignaj blovinstrumentoj kun anĉoj, fluto estas aerosoniloj aŭ senanĉaj blovinstrumentoj kiuj produktas sian sonon per la flublovo de aero tra malfermaĵo, fendo aŭ truo. Laŭ la instrumenta klasifiko de Hornbostel–Sachs, flutoj estas kategoriigitaj kiel rangoblovaj aerosoniloj.

Flutoj estas la plej fruaj ankoraŭ ekzistantaj muzikinstrumentoj. Nombraj flutoj datitaj el antaŭ ĉirkaŭ 43,000 al 35,000 jaroj estis trovitaj en la regiono Schwäbische Alb de Germanio. Tiuj flutoj pruvas ke ekzistis jam disvolvigita muzika tradicio el la plej frua periodo de moderna homa ĉeesto en Eŭropo.[1][2] Flutoj, kiaj la fama Bansuri, estis estinta integra parto de hindia klasika muziko ekde la jaro 1500 a.K. Ĉefa dio de Hinduismo, nome Kriŝno, estis asociataj kun la fluto.

Historiaj flutistoj estas Pajno la greka dio de la paŝtistoj kaj la prusa reĝo Frederiko la 2-a.

En mezepokaj muziko kaj folkloro (ekz. ĉe Irlando) ĝi estas ĉefa muzikinstrumento.

Laŭ la situo de la fluto dum blovado oni diferencigas inter vertikalaj kaj transversaj flutoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto fluto estas jam dokumentita ekzemple en angla lingvo dum la periodo de meza angla, kiel floute,[3] aŭ ankaŭ flowte, flo(y)te,[4] eble el la malnovfranca flaute kaj el malnova okcitana flaüt,[3] aŭ eĉ el malnovfranca fleüte, flaüte, flahute tra mezaltgermana floitenederlanda fluit. La anglalingva verbo flout havas la saman radikon, kaj la moderna nederlanda verbo fluiten ankoraŭ kunhavas ambaŭ signifojn.[5] Klopodoj por marki la vojon reen ĝis la latina flare (blovi, ŝveligi, aeri) estis konsideritaj "fonologie maleblaj" aŭ "neakcepteblaj".[4] La unua konata uzo de la anglalingva vorto fluto okazis en la 14a jarcento.[6] Laŭ la Oxford English Dictionary, tio okazis en la verko de Geoffrey Chaucer nome The Hous of Fame, ĉ. 1380.[4]

Nuntempe, muzikisto kiu ludas ajnan instrumenton de la fluta familio povas esti nomata flutisto.[7] La anglalingva vorto flutist datas el almenaŭ 1603, kies plej antikva citaĵo estas citita de Oxford English Dictionary. Flautist estis uzata ekzemple en 1860 fare de Nathaniel Hawthorne en The Marble Faun, post esti adoptita dum la 18a jarcento el Italio (flautista, mem el flauto), kiel multaj muzikaj terminoj en anglan ekde la Itala Renesanco. Aliaj anglalingvaj terminoj, nune preskaŭ eksmodaj estas fluter (15a–19a jarcentoj)[8][9][10] kaj flutenist (17a–18a jarcentoj).[5][11]

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Paleolitikaj flutoj.
Ĉinaj virinoj ludantaj flutojn, el la 12a-jarcenta reversio de la Dinastio Song de Noktaj festoj de Han Xizai, origine de Gu Hongzhong (10a jarcento).

La plej antikva fluto iam malkovrita eble estas fragmento de femuro de juna kavernurso, kun du aŭ kvar truoj, trovita ĉe Divje Babe en Slovenio kaj datita je antaŭ ĉirkaŭ 43,000 jaroj. Tamen, tio estis pridubita.[12][13] En 2008 alia fluto datita el almenaŭ antaŭ 35,000 jaroj estis malkovrita en la kaverno Hohle Fels ĉe Ulm, Germanio.[14] La kvintrua fluto havas V-forman buŝaĵon kaj estas farita el osto de flugiloj de vulturo. La esploristoj implikitaj en la malkovro oficiale publikigis siajn trovojn en la gazeto Nature, en Aŭgusto 2009.[15] La malkovro estis ankaŭ la plej antikva konfirmita trovo de ajna muzika instrumento en historio,[16] ĝis redatigo de flutoj trovitaj en kaverno de Geißenklösterle montris ilin kiel eĉ pli antikva kun aĝo de 42,000 al 43,000 jaroj.[2]

La fluto, unu el kelkaj trovitaj, estis trovitaj en la kaverno de Hohle Fels proksime al la Venuso de Hohle Fels kaj je mallonga distanco el la plej antikva konata homa skulptaĵo.[17] Anoncinte la malkovron, sciencistoj sugestis ke la "trovoj pruvas la eston de bone establita muzika tradicio tiutempe kiam la modernaj homoj koloniigis Eŭropon".[18] Sciencistoj sugestis ankaŭ ke la malkovro de la fluto povas helpi klarigi "la probablan kondutan kaj sciaran vakuon inter" Neandertaloj kaj fruaj modernaj homoj.[16]

Tritrua fluto, 18.7 cm longa, farita el mamuta eburo (el la kaverno de Geißenklösterle, ĉe Ulm, en sudgermana Schwäbische Alb kaj datita el antaŭ 30,000 al 37,000 jaroj)[19] estis malkovrita en 2004, kaj du flutoj faritaj el ostoj de cignoj elfositaj unu jardekon antaŭe (el la sama kaverno en Germanio, datitaj en antaŭ ĉirkaŭ 36,000 jaroj) estas inter la plej konataj muzikaj instrumentoj.

Pajnflutaj ludantoj. Cantigas de Santa Maria, mezo de la 13a jarcento, Hispanio.
Statuo de Kriŝno ludanta fluton.

Ludebla 9,000-jaraĝa gudi (laŭvorte, "osta fluto") estis elfosita el tombo en Jiahu kun 29 mortintaj ĝemeloj,[20] farita el la flugilaj ostoj de ruĝ-kronaj gruoj kun po kvin al ok truoj, en la centra ĉina provinco Henano.[21] La plej frua nuntempa ĉina transversa fluto estis ĉi () nome fluto malkovrita en la Tombo de Markizo Ji de Zeng ĉe loko de Suizhou, en la provinco Hubejo de Ĉinio. Ĝi datas el 433 a.K., de la posta Dinastio Zhou.[22] Ĝi estis fabrikita el ŝelaka bambuo kun fermitaj finaĵoj kaj havas kvin ŝtopejojn kiuj estas ĉe la fluta flanko anstataŭ ĉe la pinto. Ĉi flutoj estas menciitaj en Ŝi Jing, kompilita kaj eldonita fare de Konfuceo, laŭ la tradicio.

La plej frua skribita referenco al fluto estis el sumerlingva kojnoskriba tabuleto datita el ĉ. 2600–2700 a.K.[23] Flutoj estas menciitaj ankaŭ en ĵuse tradukita tabuleto de la Eposo de Gilgameŝo, nome eposa poemo kies disvolviĝo daŭris dum la periodo de proksimume 2100–600 a.K.[24] Aldone, serio de kojnoskribaj tabuletoj konataj kiel "muzikaj tekstoj" havigas precizajn melodiajn instrukciojn por sep skaloj de korda instrumento (supozeble babilonia liro). Unu el tiuj skaloj estas nomata embūbum, kiu estas akada vorto por "fluto".[24]

La Biblio, en Genezo 4:21, citas Jubal kiel la "patro de ĉiuj kiuj ludas la ugab kaj la kinnor". La iama hebrea termino ŝajne referencas al kelkaj blovinstrumentoj, aŭ al blovinstrumentoj ĝenerale, dum tiu lasta al kordinstrumento, aŭ al kordinstrumentoj ĝenerale. Tiele, Jubal estis konsiderata en la jud-kristana tradicio kiel inventinto de la fluto (vorto uzita en kelkaj tradukoj de tiu biblia fragmento).[25] Aliloke en la Biblio, la fluto estas referencata kiel "ĉalil" (el la vortoradiko por "truo"), partikulare en 1 Samuel 10:5, 1 Reĝoj 1:40, Jesaja 5:12 and 30:29, kaj Jeremia 48:36.[26] Arkeologiaj elfosaĵoj faritaj en Palestino malkovris flutojn kaj el la Bronzepoko (ĉ. 4000-1200 a.K.) kaj el la Ferepoko (1200-586 a.K.), el kiuj la lasta epoko estis "atestante la kreadon de la Israela regno kaj ties separadon en du regnoj de Israelo kaj Judeo."[25]

Kelkaj fruaj flutoj estis faritaj el tibioj (tibiaj ostoj). La fluto estis ankaŭ ĉiam esenca parto de la Hindia kulturoj kaj mitologio,[27] kaj la krucfluto estas laŭ kelkaj rakontoj originita en Hindio[28][29] ĉar la hindia literaturo el 1500 a.K. faris svagajn referencojn al la krucfluto.[30]

Akustiko[redakti | redakti fonton]

Fluto produktas sonon kiam fluaĵo de aero direktita tra truo aŭ fendo en la instrumento kreas vibradon de aero ĉe truo.[31][32] La aerfluo tra tiu truo kreas bernulian efikon aŭ sifono. Tio pelas la aeron enhavita en la kutime cilindra resoniga kavaĵo ene de la fluto. La ludanto ŝanĝas la tonalton de la sono produktita per sinskeva malfermo kaj fermo de la truoj en la korpo de la instrumento, tiele ŝanĝante la efektivan longon de la resonigujo kaj ties koresponda resonanca frekvenco. Per variado de la aerpremo, fluta ludanto povas ankaŭ ŝanĝi la tonalton de noto per enmeto de aero en la fluton por ke ĝi resoniĝu je harmono pli ol je fundamenta frekvenco sen malfermi aŭ fermi truojn.

Por esti pli laŭta, fluto devas uzi pli grandan resonigilon, pli grandan aerfluon, aŭ pliigitan aerfluan rapidon. La volumeno de fluto povas ĝenerale esti pliigita per farado de ties resonigilo kaj ties tontruojn pli grandaj. Pro tio polica fajfilo, fakte formo de fluto, estas tre larĝa por ties tonalto, kaj tuborgeno povas esti multe pli laŭta ol la koncerta fluto: granda orgenfajfilo povas enhavi kelkajn kubajn futojn da aero, kaj ties tontruo povas esti kelkajn colojn larĝa, dum tontruo de koncerta fluto estas ĉirkaŭ duoncolan larĝa.

La aerfluo devas esti direktita laŭ ĝusta angulo kaj rapido, aŭ alimaniere la aero en la fluto ne vibros. En flutoj fajfilaj, precize formita kaj lokita ventovojo premas kaj enkanaligas la aeron al la lipa bordo tra la malferma truo. En la tuborgeno, tiu aero estas havigita per regulita blovilo. En ne fajfilflutoj, la aerfluo estas formita kaj direktita pere de la lipoj de la ludantoj, nome buŝteno. Tio permesas al la ludanto ampleksan gamon de esprimivon laŭ tonalto, volumeno, kaj tembro, speciale kompare kun la fajfilaj flutoj. Tamen, ĝi ankaŭ faras finblovajn flutojn aŭ transversajn flutojn konsiderinde pli malfacilaj por komencanto kiu produktas kompletan sonon ol per fajfilaj flutoj, kiaj ĉe la bekflutoj. Ankaŭ transversaj kaj finblovaj flutoj prenas pli da aero por ludi, kio postulas pli profundan spiradon kaj faras cirkulan spiradon konsiderinda pli komplika propono.

Ĝenerale, la kvalito nomata tembro aŭ "tonkoloro" varias ĉar la fluto povas produkti harmonojn en diferencaj proporcioj aŭ intensecoj. La tonkoloro povas esti modifita pere de la ŝanĝo de la interna formo de la cilindro, kiaj la konusa mallarĝejo, aŭ la proporcio diametro-longo. Harmono estas frekvenco kiu estas la tuta nombra multoblo de pli malalta registro, aŭ "fundamenta" noto de la fluto. Ĝenerale la aerfluo estas pli fajna (vibranta en pliaj manieroj), pli rapida (havigante pli da energio por eksciti la aeran resonancon), kaj celita tra la truo malpli profunde (permesante pli profundan reflekton de la aerfluo) en la produktado de pli altaj harmonoj aŭ supraj partaj.

Kategorioj[redakti | redakti fonton]

klasika okcidenta orkestra transversa fluto

Eble la plej konata kaj disvastigata kategorio de flutoj estas la transversa fluto kiu estas blovinstrumento, kio aperas en simfonia orkestro. La klasika okcidenta orkestra variaĵo estas el arĝento, sed ankaŭ ekzistas multaj lignaj kaj bambuaj variaĵoj.

Kelkaj tipoj[redakti | redakti fonton]

Pajnoflutisto.
  • La fluteto (aŭ pikolo) estas malgranda fluto, kiu ludas ĉe unu oktavo super la fluto. Muziko por la fluteto kutime verkiĝas unu oktavo sub tiu, en kiu la muzikilo sonas. Kutime ĝi agordiĝas en C, sed muzikiloj en D-bemolo kaj A-bemolo ekzistas.
  • La pajnofluto (aŭ sirinkso) estas blovmuzikilo konsistanta el aro da sinsekvaj tubetoj, je diferencaj longoj, el kanoj, bambuoj, k.a., paralele kunmetitaj kaj ŝtopitaj je unu sola ekstremaĵo. Preskaŭ ĉiuj instrumentoj estas diatonaj. Por ricevi duonajn tonojn oni devas ŝanĝi la blovangulon je 45 gradoj.
  • La fluto fajfila estas antikva tipo de fluto kiun oni blovas ĉe la fino. Ekzemploj troviĝas tutmonde kaj daŭre uziĝas hodiaŭe. Ĝi havas buŝaĵon kun mallarĝa konduktubo, nomata "ventjojo", kiu direktas la spiradon de la ludisto kontraŭ malmola rando, farante ĝin oscili. Poste la oscilanta aerkolumno eniris la boraĵon de la fluto, kiu funkcias kiel kamero resonanca, amplifante la sonon kaj difinante ĝian pitĉon.
    • La stanfajfilo estas ligna blovinstrumento de la familio nomata flutoj fajfilaj, kiu ankaŭ inkludas la bekfluton kaj la okarinon. Ĝi bloviĝas ĉe la fino kaj havas truojn por ses fingroj, per kiuj oni produktas la diversajn tonaltojn. Stanfajfiloj ofte uziĝis en popola muziko, ĉefe en muziko skotlanda kaj muziko irlanda.
    • La flaĝoleto estas ligna blovinstrumento de la familio nomata flutoj fajfilaj, kiu ankaŭ inkludas la bekfluton kaj la stanfajfilon. La unuaj flaĝoletoj fariĝis en la 16-a jarcento kaj daŭre fariĝis ĝis la 20-a jarcento. Ĝi havas ses fingrotruojn: kvar ĉe la antaŭo de la muzikilo kaj du ĉe la malantaŭo. Iuj, sed ne ĉiuj, havas klavojn por kovri la fingrotruojn.
    • La okarino estas fluteca blovinstrumento tipe farita el ceramiko. Pro tio, ke la okarino ne havas ordinaran cirklan formon, ĝia sono estas iom malsama ol tiu de aliaj flutoj.
Bekfluto el plasto.
    • La bekfluto estas ligna blovinstrumento el la familio de fajfilaj flutoj, kiu ankaŭ inkluzivas stanfajfilojn kaj okarinojn. Oni blovas bekfluton ĉe la supra ekstremo kaj ĝian buŝon ŝtopas ligna ŝtopilo, konata kiel "bloko". La nomo de la "bekfluto" devenas de la formo de la buŝaĵo, kiu similas al beko kaj ofte estas nomita "beko". Bekfluto havas truojn por sep fingroj kaj por la dikfingro de la supra mano, per kiuj oni produktas la diversajn tonaltojn. Ekde mezepoko la bekfluto estis populara, sed ĝia uzo maloftiĝis en la 18-a jarcento. Ĝi populariĝis denove en la 20-a jarcento, por prezentadoj kaj muzikinstruado, allogante amatorajn ludistojn. Nuntempe oni ofte taksas ĝin muzikilo por infanoj, sed ekzistas multaj ludistoj lertegaj, kiuj kapablas montri ĝian tutan eblecon kiel solomuzikilo. La sono bekfluta estas rimarkinde pura kaj dolĉa, parte ĉar en la sono mankas harmonoj supraj kaj superregas harmonoj neparaj.[33]
Ĉamkorno en aldoagordo.
  • Labiofluto aŭ buŝfluto estas fluto, kiun oni ludas helpe de buŝaĵo. En tiu estas kernfendo, (ankaŭ ventvojo aŭ ventkanalo), kiu direktas la spiron sur eĝon, kie tiu rompiĝas. La tonformado de tia muzikilo estas relative facila. Tamen ĝi proponas nur malmultajn eblecojn por la variado de la sono.
    • La ĉamkorno estas labiofluto ludata ekde la mezepoko ĝis komence de la 16-a jarcento, kies korpo estas produktita el bestkorno. Ne ekzistas originaloj el la tempo, en kiu oni utiligis ĝin. Tamen ekzistas bildoj, precipe en Musica getutscht und außgezogen (muziko, desegnita kaj presita) de Sebastian Virdung de 1511. Ĉamkornojn oni produktas plejofte el bovokorno. Muzikistoj de malnova muziko niatempe ludas sur rekonstruaĵoj de ĉamkorno.
    • La fajfilo estas iom mallaŭta blovinstrumento kiu faras sonon pro enfluo de aero. Ĝenerale la fajfilo ludas nur unu tonikon. Multaj specoj ekzistas: malgrandaj signalfajfiloj estas uzataj de policanoj kaj sportjuĝistoj; tiuj plejofte estas trilofajfiloj Ŝipoj kaj trajnoj tamen ofte havas grandajn fajfilojn kiel signalilojn. Ekzistas ankaŭ fajfiloj de alta frekvenco, ne aŭdeblaj de homoj, sed ja de aliaj bestoj kiel ekzemple hundoj.
    • La piŝtofluto, ankaŭ lotusfluto aŭ glitfluto, estas ligna blovinstrumento. Tiu ĉi ferma labiofluto ŝanĝas sian tonalton post manipulado de tirstango, kiu movas piŝton en cilindra tubo. La ekblovado principe samas kun tiu de bekfluto.

Laŭ mondoregionoj[redakti | redakti fonton]

Fujarludanto.
  • La fujaro estas tipa slovaka ligna popola blova muzika instrumento. Ĝi similas al gotika basa tri-trua fajfilo, kiu estis amase disvastigita kaj konata en Eŭropo dum 12-a kaj 13-a jarcentoj. Sono de fujaro estas malgaja kaj melankolia. Laŭ slovakaj spertuloj pri fujaro estas ĝia devenloko en areo norde de Banská Bystrica en ĉirkaŭaĵo de Slovenská Ľupča.
  • La bansuri estas transversa fluto de Suda Azio farita el unusola peco de bambuo kun ses aŭ sep fingrotruoj. Ĝi estas antikva muzika instrumento asociata kun bovoj kaj paŝtista tradicio, kaj ĝi estas tre ligita al la amhistorio de Kriŝno kaj Radhao kaj estas ankaŭ priskribita en pentraĵoj de Budhismo el ĉirkaŭ 100 a.K.

Bildaro[redakti | redakti fonton]


Kversekco de la kapartiko bekfluta Partoj de la bekfluto
Recorder300px.png
BekFlutPartoj.jpg
FINGRADO BEKFLUTA
Unua Oktavo Dua Oktavo Tria Oktavo
Noto Truo
0
Truo
1
Truo
2
Truo
3
Truo
4
Truo
5
Truo
6
Truo
7
Truo
0
Truo
1
Truo
2
Truo
3
Truo
4
Truo
5
Truo
6
Truo
7
Truo
0
Truo
1
Truo
2
Truo
3
Truo
4
Truo
5
Truo
6
Truo
7
F(C) X X X X X X X X X O X O O O O O / X O O X X O O
F(C)-dieso X X X X X X X / O X X O O O O O / X O X X O X X
G(D) X X X X X X X O O O X O O O O O / X O X X O X X
A(E)-bemolo X X X X X X / O O O X X X X X O
A(E) X X X X X X O O / X X X X X O O
B-bemolo(F) X X X X X O X X / X X X X O X O
B(F-dieso) X X X X O X X O / X X X O X O O
C(G) X X X X O O O O / X X X O O O O
C(G)-dieso X X X O X X / O / X X O X O O O
D(A) X X X O O O O O / X X O O O O O
E(B)-bemolo X X O X X O O O / X X O X X X O
E(B) X X O O O O O O / X X O X X O O


KIEL LA FINGROJ KAJ LA TRUOJ NOMBRIĜAS
La Fingroj La Truoj
NumberedLeftHand.jpg
NumberedRightHand.jpg
Numbered finger holes.jpg

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (24a de Junio, 2009) “Flutes Offer Clues to Stone-Age Music”, Nature 459 (7244), p. 248–52. COI:10.1038/nature07995. . Citation on p. 248.
  2. 2,0 2,1 (2012) “Τesting models for the beginnings of the Aurignacian and the advent of figurative art and music: The radiocarbon chronology of Geißenklösterle”, Journal of Human Evolution 62 (6), p. 664–76. COI:10.1016/j.jhevol.2012.03.003. 
  3. 3,0 3,1 Flute. The Free Dictionary By Farlex. Alirita 2012-05-25.
  4. 4,0 4,1 4,2 Simpson, J. A. kaj Weiner, E. S. C. (eld.), "flute, n.1", Oxford English Dictionary, dua eldono. 20 vol. Oxford: Clarendon Press; New York: Oxford University Press, 1989. ISBN 0198611862.
  5. 5,0 5,1 . Is it flutist or flautist?. Arkivita el la originalo je 16a de Januaro 2014. Alirita 5a de Januaro 2015.
  6. Flute. Merriam-Webster. Alirita 2012-05-25.
  7. Flautist. Oxford English Dictionary (British & World English). Alirita 5a de Januaro 2015.
  8. Fluter (c.1400). Oxford English Dictionary.
  9. Fluter. Webster's Revised Unabridged Dictionary of the English Language. Alirita 5a de Januaro 2015.
  10. Fluter. Random House Dictionary and Collins English Dictionary. Alirita 5a de Januaro 2015.
  11. Flutenist. The Century Dictionary and Cyclopedia. Alirita 5a de Januaro 2015.
  12. Tenenbaum, David (June 2000)Neanderthal jam. The Why Files. University of Wisconsin, Board of Regents. Alirita 14a de Marto 2006.
  13. Flute History, UCLA. Alirita en Junio 2007.
  14. Ghosh, Pallab. (2009-06-25) BBC: 'Oldest musical instrument' found. BBC News. Alirita en 2013-08-10.
  15. Nicholas J. Conard, Maria Malina, kaj Susanne C. Münzel (Aŭgusto 2009). “New Flutes Document the Earliest Musical Tradition in Southwestern Germany”, Nature 460 (7256), p. 737–40. COI:10.1038/nature08169. 
  16. 16,0 16,1 "'Oldest musical instrument' found" (-), BBC news, 2009-06-25. Kontrolita 2009-06-26.
  17. Music for cavemen. MSNBC (2009-06-24). Alirita 2009-06-26.
  18. "Flutes Offer Clues to Stone-Age Music" (-), The New York Times, 2009-06-24. Kontrolita 2009-06-26.
  19. "Archeologists discover ice age dwellers' flute" (-), CBC Arts, Canadian Broadcasting Corporation, 2004-12-30. Kontrolita 2009-04-21.
  20. The bone age flute. BBC. 23a de Septembro, 1999.
  21. Zhang, Juzhong (Decembro 2004). “The early development of music. Analysis of the Jiahu bone flutes”, Antiquity 78 (302), p. 769–778. 
  22. Goodman, Howard L.. (2010) Xun Xu and the politics of precision in third-century AD China. Brill Publishers. ISBN 90-04-18337-X.
  23. Goss, Clint (2012)The Development of Flutes in Europe and Asia. Flutopedia. Alirita 2012-01-08.
  24. 24,0 24,1 Goss, Clint (2012)Flutes of Gilgamesh and Ancient Mesopotamia. Flutopedia. Alirita 2012-01-08.
  25. 25,0 25,1 Judith Cohen, "Review of 'Music in Ancient Israel/Palestine: Archaeological, Written, and Comparative Sources', de Joachim Braun". Min-Ad: Israel Studies in Musicology Online. Vol. 3. (2004). http://www.biu.ac.il/hu/mu/min-ad04/BraunRev-2.pdf
  26. Strong's Hebrew Concordance, "chalil". http://biblesuite.com/hebrew/2485.htm
  27. HOIBERG, Dale. (2000) Students' Britannica India. Mumbajo: Popular Prakashan. ISBN 0-85229-760-2.
  28. CHATURVEDI, Mamta. (2001) How to Play Flute & Shehnai. Nov-Delhio: Diamond Pocket Books (P) Ltd. ISBN 81-288-1476-1.
  29. MORSE, Constance. (1968) Music and Music-makers. New Hampshire: Ayer Publishing. ISBN 0-8369-0724-8.
  30. ARVEY, Verna. (2007) Choreographic Music for the Dance. Londono: Read Country Books. ISBN 1-4067-5847-7.
  31. Flute acoustics, UNSW. Alirita Junie 2007.
  32. Wolfe, JoeIntroduction to flute acoustics. UNSW Music Acoustics. Alirita 18a de Januaro 2006.
  33. Jean Marc Bonard, The Physicist's Guide to the Orchestra (La Gvidilo Fizikista pri la Orkestro), 2001, Eur. J. Phys. 22, p. 89-101.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En angla[redakti | redakti fonton]

  • Buchanan, Donna A. 2001. "Bulgaria §II: Traditional Music, 2: Characteristics of Pre-Socialist Musical Culture, 1800–1944, (iii): Instruments". The New Grove Dictionary of Music and Musicians, dua eldono, eldonita de Stanley Sadie kaj John Tyrrell. London: Macmillan Publishers.
  • Crane, Frederick. 1972. Extant Medieval Musical Instruments: A Provisional Catalogue by Types. Iowa City: University of Iowa Press. ISBN 0-87745-022-6
  • Galway, James. 1982. Flute. Yehudi Menuhin Music Guides. London: Macdonald. ISBN 0-356-04711-3 (cloth); ISBN 0-356-04712-1 (pbk.) New York: Schirmer Books. ISBN 0-02-871380-X Reprinted 1990, London: Kahn & Averill London: Khan & Averill ISBN 1-871082-13-7
  • Phelan, James, 2004. The Complete Guide to the [Flute and Piccolo], dua eldono. [S.l.]: Burkart-Phelan, Inc., 2004. ISBN 0-9703753-0-1
  • Putnik, Edwin. 1970. The Art of Flute Playing. Evanston, Illinois: Summy-Birchard Inc. Revised edition 1973, Princeton, New Jersey and Evanston, Illinois. ISBN 0-87487-077-1
  • Toff, Nancy. 1985. The Flute Book: A Complete Guide for Students and Performers. New York: Charles's Scribners Sons. ISBN 0-684-18241-6 Newton Abbot: David & Charles. ISBN 0-7153-8771-5 Second Edition 1996, New York: Oxford University Press. ISBN 0-19-510502-8
  • Wye, Trevor. 1988. Proper Flute Playing: A Companion to the Practice Books. London: Novello. ISBN 0-7119-8465-4
  • Maclagan,Susan J. "A Dictionary for the Modern Flutist", 2009, Lanham, Maryland, USA: Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-6711-6

En germana[redakti | redakti fonton]

  • Gerd Albrecht, C.Stephan Holdermann, Tim Kerig, Jutta Lechterbeck, Jordi Serangeli: „Flöten“ aus Bärenknochen – Die frühesten Musikinstrumente? In: Archäologisches Korrespondenzblatt. 28, 1998, S. 1-19.
  • Christine Brade: Die mittelalterlichen Kernspaltflöten Mittel- und Nordeuropas. Neumünster 1975.
  • Tim Kerig: Schwanenflügelknochen–Flöte: vor 350000 Jahren erfinden Eiszeitjäger die Musik. Stuttgart 2004.
  • Knochenklang. Mitteilungen der Prähistorischen Kommission. Österreichische Akademie der Wissenschaften 36, Wien 2000, CD und Begleitheft.
  • Raymond Meylan: Die Flöte. Grundzüge ihrer Entwicklung von der Urgeschichte bis zur Gegenwart. Mainz 2000.
  • Stefanie Osimitz: Die karolingischen Knochenflöten aus dem Kloster St. Johann in Müstair. In: Jahresbericht des Archäologischen Dienstes und der Denkmalpflege. Graubünden 2006, Chur 2007, S. 68-73.
  • Günter S. Schöbel: Ein Flötenfragment aus der spätbronzezeitlichen Siedlung Hagnau-Burg, Bodenseekreis. In: Archäologische Nachrichten aus Baden. Heft 38/39, 1987, S. 84–87.

En hispana[redakti | redakti fonton]

  • Andrés, Ramon (1995): Diccionario de Instrumentos Musicales. Barcelona, Bibliograf.
  • Tranchefort, François-René (2002): Instrumentos musicales en el mundo. Madrid, Alianza.
  • Maersch, Klaus; Rohde, Ulrich; Seiffert, Otto; Singer, Ute (1996): Atlas de los instrumentos musicales. Madrid, Alianza.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Flute en la angla Vikipedio.