Okarino

Okarino estas fluteca blovinstrumento tipe farita el ceramiko. Pro tio, ke la okarino ne havas ordinaran cirklan formon, ĝia sono estas iom malsama ol tiu de aliaj flutoj.
Historio[redakti | redakti fonton]
En la mezepoko kaj renesanco oni uzis kornon de ĉamo kiel pra-okarino.
La dek-trua okarino estis unue farita de la italo Antonio Donati en 1853, tamen muzikinstrumentoj similaj al la okarino estis faritaj antaŭ multaj jarcentoj en Sudameriko, Ĉinio kaj Afriko.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Okarineto, dulingva (Esperanto kaj la hebrea lingvo), libera kaj senpaga lernolibro