Tahitio
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Istmo de Taravao
Tahitio estas la plej granda insulo en Franca Polinezio, situanta en la arkipelago de Societa Insularo en la suda Pacifiko, je 17° 40′ S; 149° 30′ U Mapo. La insulo havas loĝantaron de 169.674 personoj (2002) kaj areon de 1.036 km². La ĉefurbo estas Papeete, je la nordokcidenta marbordo. Tahitio historie ankaŭ nomiĝis Otaheite.
Geologie Tahitio konsistas el du montoj krude konusformaj, starantaj en oceano; ili estas ligitaj per la terkolo de Taravao. La partoj nomiĝas respektive Tahiti Nui (Granda Tahitio) kaj Tahiti Iti (Malgranda Tahitio); la pinto de la pli granda parto estas monto Oroheno, alta 2.241 metrojn.
Biogeografie la insulo troviĝas en la Pacifika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]