Pacifika ekozono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la pacifikaj ekoregionoj.

La pacifika ekozono estas la plej malgranda el la ekozonoj, kaj unika pro ne enhavante iun kontinentan termason. Ĝi ampleksas la pacifikajn insulojn de Mikronezio, la Fiĝiojn, kaj plejparto de Polinezio (escepte de Novzelando). Novzelando kaj plejparte de Melanezio, inkluzive de Novgvineo, Vanuatuo, la Salomonoj, kaj Novkaledonio, situas kun Aŭstralio, en la aŭstralazia ekozono. La pacifika ekozono estas la plej malvasta el la ekozonoj rilate tersurfaco. Tamen pro sia unika signifo por la naturprotekto la plej granda parto de la ekozono estas signita kiel biodiverseco-riĉaĵejon.

Geologio[redakti | redakti fonton]

La pacifika ekozono, geologie estas la plej juna el la ekozonoj. Dum aliaj ekozonoj inluzivas maljunajn kontinentajn termasojn aŭ partojn de kontinentoj, la pacifika ekozono plejofte konsistas el altaj insuloj aŭ el malaltaj insuloj kiuj leviĝis el la maro dum geologie freŝdataj jararoj, multaj el ili dum la Plejstoceno. Ili estis kreitaj per varm-punkta vulkanismo, aŭ kiel insulaj arkoj supren puŝitaj per la kolizio kaj subŝovo de tektonaj platoj

La insuloj varias ekde etaj insuletoj, krutaj marbordaj ŝtonegoj, atoloj ĝis grandaj, montaraj insuloj kiel Havajo kaj Fiĝio.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Apetahia raiateensis, familio Campanulaceae, endemia arbusto de la insulo de Raiatea (Franca Polinezio).

La klimato de la pacifikaj insuloj estas tropikasubtropika, kaj fluktuas inter humida ĝis dumsezone seka. Pli humidaj partoj de la insuloj estas kovrataj de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, dum pli sekaj partoj de la insuloj, inkluzive de la leaj flankoj de la insuloj kaj multaj el la atoloj estas kovrataj de tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj kaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj.

La altaj vulkanoj de Havajo, Mauna Kea kaj Mauna Loa, gastigas kelkajn maloftajn tropikajn montarajn herbejojn kaj arbedarojn.

Flaŭro kaj Faŭno[redakti | redakti fonton]

Ĉar la koncernaj insuloj neniam tere estis ligitaj al kontinento, origine la flaŭro kaj la faŭno de la insuloj atingis tiujn ĉi ekde trans la oceano (kvankam dum la kulmino de la lasta glaciepoko, marniveloj multe pli malaltaj estis ol nuntempe kaj multaj submaraj montoj estis insuloj, do iuj nuntempe izolataj insuloj iam malpli estis izolitaj).

Post kiam ili atingis la insulojn, la prauloj de la nuntempe ĉeestanta flaŭro kaj fauno adaptiĝis al la surinsula vivo. Pli grandaj insuloj kun diferencaj ekologiaj niĉoj favoris flaŭran kaj faŭnan adaptadan disradiadon, ĉe kiu multaj specioj disvolviĝis ekde komuna praulo, ĉiu specio adaptiĝis al diferenca ekologia niĉo; la diversaj specioj de la drepanidedoj (familio Drepanididae) estas klasika ekzemplo. Aliaj adaptiĝoj al insula ekologio inkluzivas gigantismojn, nanismojn, kaj, inter birdoj, perdon de flugkapablo.

La pacifika ekozono havas iom da endemiaj specioj; precipe Havajo estas konsiderita kiel monda 'centro de endemio', kun siaj arbaraj ekoregionoj havante unu el la plej altaj procentoj de endemiaj plantoj en la mondo.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Marborda tropika pluvarbaro de la insulo Kadavu (Fiĝioj).

Tersupraĵaj plantoj disvastiĝas per diversaj iloj. Multaj plantoj, plejofte filikoj kaj muskoj, sed ankaŭ iuj florplantoj, disvastiĝas per vento, fidante al etaj sporoj aŭ ŝebeblaj semoj kiuj povas resti en la aero je longaj distancoj trans la Pacifiko, kiel tiu de la genro Metrosidero (Metrosideros), arboj supozite originaj el Novzelando. Aliaj plantoj, nome kokosujoj kaj arboj el mangrovoj, produktas semojn kiuj povas flosi, kaj eventuale alnaĝi sur foraj marbordoj. Tial kokosujoj estas ĉieestantaj en la Pacifika ekozono. Ankaŭ birdoj estas grava disvastigilo. Iuj plantoj produktas gluajn semojn kiuj estas kunportitaj sur la piedoj aŭ plumoj, kaj multaj plantoj produktas fruktojn kiuj povas pasi tra la digestaj sistemoj de birdoj. Arboj el la genro pandano estas sufiĉe ĉieestantaj en la pacifika ekozono. Ĝenerale, botanikistoj konsentas pri la fakto ke plimulto de la flaŭro de la ekozono estu derivita de tiu de la malezia flaŭro de Malaja duoninsulo, Indonezio, Filipinoj, kaj Novgvineo, kun iuj plantoj el Aŭstralazio kaj kelkaj el Ameriko, precipe en Havajo. Paskinsulo havas iujn plantojn el Sudameriko kiel la tatoro ( Schoenoplectus californicus ssp.tatora) .

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Disvastiĝo trans la oceano estas malfacila por plejparte de tersupraĵaj bestoj, kaj la Pacifika ekozono havas relative malmultajn tersupraĵajn bestojn ol aliaj ekozonoj. Certaj tipoj de bestoj kiuj estas ekologie gravaj sur la kontinentaj ekozonoj, kiel grandaj tersupraĵaj karnomanĝuloj kaj grandaj herbomanĝuloj, tute ne estis ĉeestantaj sur la koncernaj insuloj ĝis la homoj alportis ilin. Birdoj estas relative kutimaj, inkluzive de multaj marbirdoj kaj iuj specioj de tersupraĵaj birdoj kies prauloj povas esti forblovitaj maren per ŝtormoj. Iuj birdoj disvolviĝis en neflugantajn speciojn post la alveno de iliaj prauloj, inkluzive pluraj specioj de raledoj (Rallidae).

Iom da insuloj havas enlandajn lacertulojn, inkluzive gekoj kaj membroj el la Scindidae, kies prauloj verŝajne alvenis sur flosoj de vegetaloj forfluitaj maren per ŝtormoj. Escepte de kiropteroj, kiuj vivas sur plejparte de la insulgrupoj, ekzistas tre malmultaj da enlandaj mamulaj specioj en la Pacifika ekozono.

Influo de la homa koloniado[redakti | redakti fonton]

Tropika humida arbaro de Fatu Hiva en Markizinsuloj

Multaj bestaj kaj plantaj specioj estis enmetataj fare de la homo, dum du periodoj.

Malaj-polineziaj koloniistoj alportis porkojn, hundojn, kokojn kaj kioreojn al multaj insuloj. Ili disvastiĝis tra la tutaĵo de Oceanio ĉirkaŭ 1200 KE. Ekde la dek-sepa jarcento, eŭropaj koloniistoj enigis aliajn bestojn, inkluzive katojn, bovojn, ĉevalojn, malgrandajn herpestojn (Herpestes javanicus), ŝafojn, kaprojn, kaj la Norvegan raton (Rattus norvegicus). Tiuj kaj aliaj enmetitajn speciojn, aldonite al troa ĉasado kaj senarbarigo, estas drame ŝanĝintaj la ekologion de multaj el la oceaniaj insuloj, puŝigante multajn speciojn al formorto aŭ preskaŭa formorto, aŭ enŝlosante ilin en etaj insuletoj sen homa loĝado.

La foresto de karnomanĝuloj naivigis multajn birdajn speciojn, kiuj perdis siajn instinktojn de fuĝi ekde karnomanĝuloj, kaj de ne demeti siajn ovojn sur la grundo. Tiu vundebligis ilin fronte al enkondukitaj katoj, hundoj, herpestoj, kaj ratoj. El la alveno de homoj sur tiuj insularoj ofte rezultis disrompiĝo de la enlandaj ekosistemoj, kaj ondoj de speciaj formortoj. Estas ekzemplo de la holocena formorta evento.

Paskinsulo, la plej orienta insulo de Polinezio, montrigas provojn de hom-kaŭzita ekosistem-disfalo antaŭ pluraj jarcentoj, kiu kontribuis (kune kun sklava rabirado kaj eŭropaj malsanoj) al 99 pocenta malkresko de la homa populacio de la insulo. Tiu ĉi, iam luksa arbarizita, nuntempe pleje estas vent-balaita herbejo. Pli freŝdate, la enlandaj birdaj kaj lacertaj specioj de Gvamo estis dekumitaj kaŭze de la enkonduko de la bruna arbkolubro (Boiga irregularis, kolubredoj) en la kvardekaj jaroj.

Pacifikaj tersupraĵaj ekoregionoj[redakti | redakti fonton]

Biodiverseco-riĉaĵejo Polinezio-Mikronezio : vidu numero 25.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]