Aŭstralazio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aŭstralazio

Aŭstralazio estas la monda regiono kiu inkludas Aŭstralion, Novzelandon, Novgvineon kaj multajn aliajn proksimajn insulojn, kiuj formas la orientan parton de Indonezio. La vorto estis enkondukita de Charles de Brosses en sia Histoire des navigations aux terres australes (1756). Li elprenis ĝin el la latina lingvo "sude de Azio" por diferencigi ĝin disde Polinezio kaj de la sudorienta Pacifiko. Foje oni uzas la vorton Aŭstralazio por indiki nur Aŭstralion kaj Novzelandon, ĉar mankas vorto por indiki specife tiujn du landojn.

Politike, la vorto apenaŭ havas sencon. Kvankam Aŭstralio kaj Novzelando havas multajn komunajn ecojn kiel angloparolantaj landoj kaj relative disvolvitaj, ili kunhavas malmulte tiujn ecojn kun la aliaj regionaj landoj. Krome la vorto ne estas tiom popola en Novzelando, ĉar oni emfazas Aŭstralion.

Tamen, laŭ biogeografia senco, Aŭstralazio ja estas regiono diferenca, kiu enhavas komunan historion evoluan kaj grandan kvanton de\a plantoj kaj animaloj unikaj en tiu zono.

La linio de Wallace estas la disiga biologia linio, kiu apartigas Aŭstralazion disde Azio kaj estas limo inter la du tektonikaj platoj. Sulaveso kaj Lomboko troviĝas en la orienta kaj aŭstralazia flanko, dum Borneo kaj Balio troviĝas en la okcidenta kaj azia flanko.

Poste, la vorto Aŭstralazio estis uzata kiel porsporta nomo de la kombina teamo de Aŭstralio kaj Novzelando. Inter la jaroj 1905 kaj 1913 ankaŭ kombina teamo ludis en la Davisa pokalo de teniso, kiujn ili gajnis kvarfoje. Krome tiuj du landoj formis unusolan teamon laŭ tiu nomo por partopreno en la Olimpiaj ludoj de 1908 kaj 1912.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]