Balio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Balio
Bali

ID - Bali.PNG
Bazaj informoj
Ĉefurbo Denpasar
Areo 5 780 km²
Loĝantaro 4 317 404 (stato de 2020)
ISO-kodo ID-BA
emblemo
emblemo

AkvejoHinda oceano

Supermara alteco3 031 m [+]
Koordinatoj8° 20′ S, 115° 5′ O (mapo)-8.335115.08805555556
- koordinatoj8° 20′ S, 115° 5′ O (mapo)-8.335115.08805555556Koordinatoj: 8° 20′ S, 115° 5′ O (mapo) [+]
Plej alta punktoMonto Agung [+]
Areo5 632,86 km² (563 286 ha) [+]
Loĝantaro4 225 384 [+] (2014)
HorzonoCentra-Indonezia Horzono [+]

Balio
Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Bali [+]
Information icon.svg
vdr

Balio estas indonezia insulo oriente de Javo. La insulo apartenas al la administra regiono Sudorientaj Insuloj (indonezie Nusa Tenggara), la indonezia parto de la Malgrandaj Sundaj Insuloj. Ĝi estas populara celo de turistoj, kaj fama pro ĝia aparta masaĝa kaj muzika stiloj. Balio havas propran balian lingvon (Bahasa Bali).

Balio estas 153 km longa kaj 112 km larĝa, kaj havas 4,3 milionojn da enloĝantoj. Malsame al la ĉefe islama Indonezio, la balianoj estas ĉefe hinduoj. Preskaŭ ĉiu baliano parolas kaj la balian kaj la indonezian.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Baliaj sturnoj loĝas nur en Balio kaj estas draste endanĝeraj.

Biogeografie Balio troviĝas en la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono laŭ la tipologio ellaborita de la Monda Natur-Fonduso (WWF), en speciala biogeografia regiono nomata Sunda Lando. Ĝi estas parto de la Korala Triangulo, la plej biodiversa zono de la maroj, kun rimarkinda diverso de fiŝoj, testudoj, kaj rifkoraloj.[1][2]

Balio situas apud la Linio de Wallace je ĝia okcidenta flanko[3] kaj tial havas azian faŭnon, kun malmulta aŭstralazia influo, pli komunan kun Javo ol Lomboko.[4] La sulfura kakatuo, kiu apartenas al ĉefe Aŭstralazia familio, estas escepto. Estas proksimume 280 specioj de birdoj, interalie la endemia kaj draste endanĝera Balia sturno. Aliaj estas la kamphirundo, nigranuka oriolo, nigra rakedvosta arbopigo, kresta serpentaglo, arbapuso, orienta eŭristomo, rizbirdo, azia marabuo, longvosta lanio, griza mikterio, pacifika hirundo, ruĝpuga hirundo, sankta arbalciono, maragloj, artamoj, sudazia kaprimulgo, cikonibeka arbalciono, piknonoto kaj granda egretardeo.

Dum la Plejstoceno kaj Holoceno, Balio verŝajne estis la hejmo de pluraj mamulegoj. La leopardo kaj la endemia Balia tigro estis en Balio ĝis la frua 20-a jarcento. Nuntempe leopardoj troviĝas nur en Javo, kaj Baliaj tigroj estas formortintaj; la lasta sekura registro estas mortpafito en 1937, kvankam la subspecio eble pluvivis ĝis la sekva aŭ postsekva jardeko.[5] Plantmanĝaj mamulegoj inkludis bantengojn kaj gigantajn tapirojn (laŭ supozo, ke ili atingis la Linion de Wallace),[6] elefantojn,[7] kaj rinocerojn.[8]

Simioj en Uluwatu

Oni oftege renkontas sciurojn sed malpli ofte aziajn palmocivetojn, kiuj ankaŭ estas ekspluatataj en kafaj bienoj en produktado de civetkafo. Vespertoj estas diversaj, kaj eble plej fame renkontataj ĉe Goa Lawah (Templo de la Vespertoj), kie ili estas adorataj de lokanoj kaj altiras turistojn. Ili ankaŭ troveblas ĉe aliaj kavernaj temploj, ekzemple ĉe Strando Gangga. Du specioj de simioj enloĝas. La longvosta makako, loke kera, estas tre ofta ĉirkaŭ homaj loĝejoj kaj temploj, kie ili kutimiĝas al ricevado de manĝaĵoj de homoj, precipe ĉe tri "simiarbaraj" temploj, kiaj la populara en Ubud. Lokanoj ofte malliberigas ilin kiel dorlotbestojn. La presbito Trachypithecus auratus, loke lutung, endemia de Javo kaj proksimaj insuloj kiel Balio, estas multe pli malofta kaj pli malfacile videbla.

Inter la insulaj reptilioj estas la reĝa kobro kaj retbilda pitono, kaj rapidkura lacertego, la akva varano.

Koralrifo kaj fiŝoj apud Nusa Lembongan

La buntaj koralrifoj apud la marbordo, kun popularaj subakviĝejoj kiel Tulamben, Amed, Menjangan, kaj Nusa Penida, loĝigas grandan gamon de marbestoj, ekzemple la akcipitrobekan martestudon, molaon, mantarajon, Gymnothorax javanicus, Bolbometopon muricatum, martelŝarkojn, Carcharhinus amblyrhynchos, Sphyraena spp., kaj marserpentoj. Oni ofte renkontas delfenojn apud la norda marbordo proksime al Singaraja kaj Lovina.[9]

La plej oftaj grandaj arboj estas: banjanoj, jakvoj, kokosoj, bambuoj, kaj akacioj. Multaj floroj videblas: estas hibiskoj, plumerioj, bugenviloj, belegaj eŭforbioj, oleandroj, jasmenoj, nimfeacoj, lotusoj, rozoj, begonioj, orkideoj kaj hidrangeoj. En pli altaj kaj humidaj teroj, ekzemple ĉirkaŭ Kintamani, viglas iuj filikarboj, ĉapelfungoj, kaj eĉ pinoj. Valoraj kulturplantoj inkludas: multajn variojn de rizo, Salacca zalacca, mangostanojn, maizon, Kintamanian oranĝon, kafon, kaj akvan spinacon.[10]

Administra divido[redakti | redakti fonton]

La provinco estas dividita en ok distriktoj (kabupaten, "regejoj" aŭ "vicregistaroj") kaj unu urbo (kota). Tiuj estas, kun iliaj areoj kaj iliaj nombroj de loĝantoj ĉe la censo (2010) [11] kaj la censo de 2020:

nomo ĉefurbo areo
in
km²
loĝantaro
en 2000
(censo)
loĝantaro
en 2010
(censo)
loĝantaro
en 2020
(censo)
Denpasar Denpasar 127,78 532 440 788 589 725 314
Badung Mangupura 418,62 345 863 543 332 548 191
Bangli Bangli 490,71 193 776 215 353 258 721
Buleleng Singaraja 1 364,73 558 181 624 125 791 813
Gianyar Gianyar 368,00 393 155 469 777 515 344
Jembrana Negara 841,80 231 806 261 638 317 064
Karangasem Amlapura 839,54 360 486 396 487 492 402
Klungkung Semarapura 315,00 155 262 170 543 206 925
Tabanan Tabanan 1 013,88 376 030 420 913 461 630
sume 5 780,06 3 146 999 3 890 757 4 317 404

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dudley, Nigel. (2010-08-12) Arguments for Protected Areas: Multiple Benefits for Conservation and Use (angle). Routledge. ISBN 978-1-136-54292-3.
  2. Species diversity by ocean basin. NOAA Coral Reef Conservation Program (9-a de majo 2014). Arkivita el la originalo je 12-a de majo 2014.
  3. (2014-05-07) “Multiple transgressions of Wallace's Line explain diversity of flightless Trigonopterus weevils on Bali”, Proceedings of the Royal Society B: Biological Sciences 281 (1782), p. 20132528. doi:10.1098/rspb.2013.2528. 
  4. Davison, Julian. (1999) Balinese Flora & Fauna. Hongkong: Periplus; North Clarendon, VT. ISBN 9789625931975.
  5. Jackson, P. (2008). “Panthera tigris ssp. balica”, IUCN Red List of Threatened Species 2008, p. e.T41682A10510320. Alirita 18-a de januaro 2020.. 
  6. (2005) “Rock art, burials, and habitations: Caves in East Kalimantan”, Asian Perspectives 44 (1), p. 219–230. doi:10.1353/asi.2005.0006. 
  7. Sevket Sen, 2017, A review of the Pleistocene dwarfed elephants from the Aegean islands, and their paleogeographic context, Fossil Imprint 73(1-2), pp.76-92
  8. Friedhelm Göltenboth, Walter Erdelen, 2006, GEOGRAPHY AND GEOLOGY, Ecology of Insular Southeast Asia, pp.3-16 on ScienceDirect
  9. "About Bali's Wildlife", Asia Holiday Retreats, 2017-09-06. (en-GB) Arkivigite je 2017-09-14 per la retarkivo Wayback Machine
  10. Bali Ecology – Ecology in Bali. Alirita 2019-02-24. Arkivigite je 2021-12-27 per la retarkivo Wayback Machine
  11. Biro Pusat Statistik, Ĝakarto, 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]