Balia tigro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Balia tigro
Balia tigro kun trejnisto en cirko, 1914
Balia tigro kun trejnisto en cirko, 1914
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Panteroj Panthera
Specio: P. tigris
Panthera tigris balica
(Schwarz, 1912)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Sinonimoj
Felis tigris Linnaeus, 1758

Tigris striatus Severtzov, 1858

Tigris regalis Gray, 1867
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Rezulto de ĉasado de Barono Oskar Vojniĉ, nome Balia tigro, mortpafita ĉe Gunung Gondol, NOk Bali, Nov. 1911

La Balia tigro (Panthera tigris balica), harimau Bali en indonezia, aŭ samong en arkaika Balia lingvo,[1] estas formortinta subspecio de tigro kiu troviĝis sole en la indonezia insulo Balio. Ĝi estis unu el tri subspecioj de tigro troviĝintaj en Indonezio, kun la Java tigro, kiu estas jam same formortinta, kaj la draste endanĝerita Sumatra tigro. Ĝi estis la plej malgranda el la tigraj subspecioj.

La lasta specimeno definitive registrita estis ino mortpafita ĉe Sumbar Kima, okcidenta Balio, la 27an de Septembro, 1937. Tamen, kelkaj aliaj individuoj verŝajne survivis ĝis la 1940-aj kaj eble la 1950-aj jaroj.[2] Tiu subspecio iĝis formortinta pro habitatoperdo kaj ĉasado.[3] Pro la malgrando de la insulo kaj limigita arbara ŝirmado, la origina populacio neniam estis granda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. History Of The Indian Archipelago, volume II, John Crawfurd, 1820, Edinburgh, pp. 144.
  2. IUCN, IUCN RED List of Threatened Species accessed 24a Junio 2010
  3. petermaas.nl. Arkivita el la originalo je 2011-02-21. Alirita 2014-09-22.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Seidensticker, J. "Bearing witness: observations on the extinction of Panthera tigris balica and Panthera tigris sondaica". Tigers of the World: the biology, biopolitcs, management and conservation of an endangered species. Ed. R. L. Tilson and U. S. Seal. Park Ridge, NJ: Noyes, 1987.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]