Panteroj
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Pantero. |
![]() La tigro, la leono, la jaguaro, la leopardo kaj la neĝleopardo estas panteroj.
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||
specioj
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
vidu tekston | ||||||||||||||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||
Panteroj (Panthera) estas genro de felisedaj mamuloj. Ĝi enhavas kvin speciojn: la jaguaron, la tigron, la leonon, la leopardon kaj la neĝleopardon. La plej grandaj katoj estas panteroj, kvankam aliaj relative grandaj katoj ekzistas. Unike inter la katoj, ĉiuj panteroj krom la neĝleopardo havas la kapablon muĝi pro anatomia modifo de la formo de la hioida osto.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La genro Panthera estis priskribita kaj nomita en 1816 de Lorenz Oken, kiu inkludis en ĝi ĉiujn makulajn katojn.[1][2] Dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj, diversaj esploristoj proponis deversajn subspeciojn en ĉiuj specioj. La taksonomo Reginald Innes Pocock multe malpliigis la nombron da subspecioj per revizioj faritaj surbaze de feloj kaj kranioj en la Muzeo pri Natura Historio de Londono.[3][4][5] Li reviziis ankaŭ la genran klasifikon, lasante en Panthera nur la tigron (P. tigris), leonon (P. leo), jaguaron (P. onca), kaj leopardon (P. pardus) pro komunaj ecoj de la kranio.[6] Ekde la mezo de la jardeko de 1980, la panteroj estis studataj per genetikaj metodoj, plejparte pere de sangospecimenoj el malliberaj bestoj. La rezultoj dubigis la validecon de multaj leonaj kaj leopardaj subspecioj, ne trovante sufiĉan genetikan malsamecon.[7][8] Oni kunigis ĉiujn afrikajn leopardojn sub la nomo P. p. pardus kaj konservis ok subspeciajn nomojn por aziaj leopardaj populacioj.[9] La leono estis lasita kun nur du subspecioj, unu en Okcidenta Afriko, Centra Afriko, kaj Barato, kaj alia en Suda kaj Orienta Afriko.[10][11] Ankaŭ genetikaj analizoj montris ke la neĝleopardo (antaŭe Uncia uncia) apartenas al Panthera (P. uncia), klasifiko akceptita de la Ruĝa Listo de IUKN en 2008.[12][13]
Nigraj panteroj ne estas specio, sed melanisma kolortipo kiu okazas en pluraj specioj, plej ofte la leopardo kaj la jaguaro.[14][15]
La genro enhavas kvin vivantajn speciojn:[16]
- Panthera leo - La leono.
- Panthera pardus - La leopardo.
- Panthera onca - La jaguaro.
- Panthera tigris - La tigro, ekzemple la Bengala tigro.
- Panthera uncia - La neĝleopardo
Inter la formontintaj specioj, estas menciinda
- †Panthera spelaea - La kaverna pantero aŭ kaverna leono (formortinta antaŭ ĉirkaŭ 15 mil jaroj).
Rilato kun homoj
[redakti | redakti fonton]Panteroj ofte implikiĝas en konfliktoj kun homoj kiam ili lernas ĉasi ilin aŭ iliajn malsovaĝajn bestojn. La socia antropologo Tomas Cole citas panterojn kiel modelan ekzemplon de besto kiun la homoj prave timas, sed al kiu ili tamen montras respekton kaj kun kiu ili pene klopodas kunvivi laŭeble sen perforta respondo.[17]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Oken, L.. (1816) “1. Art, Panthera”, Lehrbuch der Zoologie. 2. Abtheilung. Jena: August Schmid & Comp..
- ↑ (1902) “Mammal names proposed by Oken in his 'Lehrbuch der Zoologie'”, Bulletin of the American Museum of Natural History 16 (27), p. 373−379. Alirita 4-a de aprilo 2019..
- ↑ (1930) “The panthers and ounces of Asia”, Journal of the Bombay Natural History Society 34 (1), p. 65–82.
- ↑ (1932) “The leopards of Africa”, Proceedings of the Zoological Society of London 102 (2), p. 543–591. doi:10.1111/j.1096-3642.1932.tb01085.x.
- ↑ (1939) “The races of jaguar (Panthera onca)”, Novitates Zoologicae 41, p. 406–422.
- ↑ (1916) “The Classification and Generic Nomenclature of F. uncia and its Allies”, The Annals and Magazine of Natural History: Including Zoology, Botany, and Geology XVIII (105), p. 314–316. doi:10.1080/00222931608693854.
- ↑ O'Brien, S. J. (1987). “Biochemical genetic variation in geographic isolates of African and Asiatic lions”, National Geographic Research 3 (1), p. 114–124. Arkivigite je 2013-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ (1996) “Phylogeographic subspecies recognition in leopards (Panthera pardus): Molecular genetic variation”, Conservation Biology 10 (4), p. 1115–1132. doi:10.1046/j.1523-1739.1996.10041115.x. Bibkodo:1996ConBi..10.1115M.
- ↑ (2001) “Phylogenetics, genome diversity and origin of modern leopard, Panthera pardus”, Molecular Ecology 10 (11), p. 2617–2633. doi:10.1046/j.0962-1083.2001.01350.x. Bibkodo:2001MolEc..10.2617U. 304770. Alirita 28-a de junio 2019..
- ↑ (2011) “Genetic diversity, evolutionary history and implications for conservation of the lion (Panthera leo) in West and Central Africa”, Journal of Biogeography 38 (7), p. 1356–1367. doi:10.1111/j.1365-2699.2011.02500.x. Bibkodo:2011JBiog..38.1356B. 82728679. Alirita 17-a de januaro 2017.. Arkivigite je 2019-06-08 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Bertola, L. D. (2016). “Phylogeographic patterns in Africa and High Resolution Delineation of genetic clades in the Lion (Panthera leo)”, Scientific Reports 6, p. 30807. doi:10.1038/srep30807. Bibkodo:2016NatSR...630807B.
- ↑ (2006) “The Late Miocene radiation of modern Felidae: A genetic assessment”, Science 311 (5757), p. 73–77. doi:10.1126/science.1122277. Bibkodo:2006Sci...311...73J. 41672825. Alirita 28-a de junio 2019..
- ↑ (2017) “Panthera uncia”, IUCN Red List of Threatened Species 2017, p. e.T22732A50664030. doi:10.2305/IUCN.UK.2017-2.RLTS.T22732A50664030.en. Alirita 6-a de februaro 2023..
- ↑ Robinson, R. (1970). “Inheritance of black form of the leopard Panthera pardus”, Genetica 41 (1), p. 190–197. doi:10.1007/bf00958904. 5446868.
- ↑ Eizirik, E. (2003). “Molecular Genetics and Evolution of Melanism in the Cat Family”, Current Biology 13 (5), p. 448–453. doi:10.1016/S0960-9822(03)00128-3. Bibkodo:2003CBio...13..448E. 19021807.
- ↑ Wilson, D. E. & Reeder, D. M. (editors). 2005. Mammal Species of the World. A Taxonomic and Geographic Reference (3rd ed).[rompita ligilo]
- ↑ Cole, Tomas. 2025. "Can Mosquitoes be Kin? Conservation, Conviviality, and Enmity Among 'Pests' From Myanmar to Singapore". Society & Animals 33(2): 224. [1]



